Jubileo

Homoj ŝatas jubileojn, ĉar jubileaj datoj kutime signas gravajn etapojn en ilia surtera vivo, en la vivo, kiu verdire ne daŭras longe, forfuĝas neeviteble kaj relative rapide, forgutas iom post iom kiel degelanta pendoglacio. Se trakti la homan vivon tra la prismo de la travivitaj jaroj, ĉiu aparta datreveno fariĝas evento atentinda kaj neforgesenda, ĝi motivas jubileulojn fari bilancojn kaj nemalofte kuraĝigas ilin ankaŭ al novaj esperigaj aferoj kaj entreprenoj. Legu pli »

Urboj: 

Vizito de la muzeo “Literatura vivo de Uralo” en la naskiĝtago de M. Cvetajeva

Afiŝo de la okazinta en la muzeo elspozicio

Ĉiuj poeziŝatantoj scias, ke la 8-n de oktobro ĉi-jare estis la 130-jara naskiĝdatreveno de la fama rusa poeto, prozisto kaj tradukisto Marina Ivanovna Cvetajeva. La carino de poezio, la grandega poeto de unu el la grandegaj poeziaj epokoj (de la Arĝenta jarcento de rusa poezio) – tiel oni nomas ŝin. Marina Cvetajeva donacis al ni la penetran poezion, kiu daŭre vivas en la animoj de multegaj adorantoj de ŝiaj verkoj. En la tago de ŝia naskiĝo en multaj rusiaj urboj kaj lokoj okazis kulturaj eventoj, dediĉitaj al ŝi. Legu pli »

Urboj: 

Pri la sabata piedira ekskurso en la centro de Jekaterinburgo

La afiŝo pri la piedira ekskurso, organizita de la urba muzeo de verkistoj de Uralo

Dum la varmaj kaj sunaj tagoj de la postsomero oni ŝatas pli da tempo pasigi ne hejme, sed promenante sub la ĉielo, enspirante freŝan aŭtunan aeron kaj ĝuante vidaĵojn de la urbo jam en la belaj aŭtunaj koloroj. Kaj sabate la duopo de jekaterinburgaj esperantistoj (mi kaj Vjaĉeslav Gusev) trovis bonegan eblecon por tia promenado, partopreninte la interesan piediran ekskurson en la urbo. La ekskurso nomiĝis “Majakovskij en la urbo de estonteco” kaj okazigis ĝin la urba muzeo de verkistoj de Uralo. Legu pli »

Urboj: 

Pri la eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj en la lasta somera tago

La parto de nia grupo antaŭ la starto de la promenado en la parko: De dekstre: Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Sergej Kumkov kaj Raja Kudrjavceva. Fotis Viktoro Kulakov

La somero, kiel ĉiam kugle traflugis – trabrilis, kaj jam cedis la lokon al la aŭtuno. Onidire, ĉiun sezonon necesas renkonti kun amo kaj adiaŭi danke. Nia esperantista grupo bonege adiaŭis la someron en ĝia lasta tago, la 31-n de aŭgusto. Ni havis la bonŝancon pasigi tiun lastan aŭgustan tagon eksterurbe, ĉe naturo, en la bela natura parko “Baĵovaj lokoj”. Legu pli »

Urboj: 

Pri la 300-jara jubileo de Niĵnij-Tagilo

La steleo, kiun oni solene malfermis dum la festado de la 300-jara jubileo de Niĵnij Tagilo

Dum ĉi tiu semajnfino Niĵnij-Tagilo, kiu nun, post la prezidenta ukazo, havas la titolon de la urbo de labora heroeco, festis sian 300-jaran jubileon.

La urbo estis fondita en la 1722-a jaro, famas pri diversaj industrioj kaj posedas multajn uzinojn. En Niĵnij Tagilo naskiĝis la unua rusia lokomotivo, kreita de la patro kaj la filo Ĉerepanov. Ĉi tie servutulo Jefim Artamonov iam inventis la unuan rusan biciklon. En nia urbo naskiĝis kaj finis la mezan lernejon Konstantin Novosjolov, Nobel - premiito pri fiziko en 2010. Tamen nia urbo fieras ne nur pri la industrio, ĝi elstaras ankaŭ kiel kultura centro kun siaj parkoj, teatroj, bibliotekoj, universitatoj, belaj preĝejoj kaj katedraloj. Nun Niĵnij-Tagilo aspektas kiel moderna, amikema kaj alloga urbo. Legu pli »

Intervjuo en la Tago Esperanto 2022

La 26-n de julio 2022, en la Tago de Esperanto, ĵurnalistino de “Komsomolskaja Pravda” Darja Voronina intervjuis jekaterinburgajn esperantistojn okaze de la 135-jara jubileo de Esperanto. Sube vi povas legi tiun ĉi intervjuon. Legu pli »

La festa kunveno de esperantistoj en Jekaterinburgo

Ligna simbola arbo de diversaj popoloj en la kunvensalono kun la afiŝo de nia festa kunveno

La 10-n de julio jekaterinburgaj esperantistoj havis la festan kunvenon, dediĉitan al la 135-jara naskiĝdatreveno de Esperanto. Jam la mateno de tiu somera dimanĉa tago estis plena de lumo, suno kaj esperoj; ĉiuj antaŭaj grizaj kaj pluvaj tagoj restis en la pasinto, la naturo “larĝe ridetis”, kaj la vetero favoris al ni. Kaj same kiel estis sennuba kaj hela la ĉielo de tiu tago, tiel sennubaj kaj helaj estis ĉiuj momentoj de nia festa renkontiĝo. Legu pli »

Urboj: 

Nova renkontiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj kun la pianisto Andrej Korobejnikov

Por grupo de jekaterinburgaj esperantistoj la vespero, kune pasigita la 25-n de aprilo en la urba filharmonio iĝis la vera festo de animo! Post dujara paŭzo pro la kronvirusa pandemio ni denove renkontiĝis kun la konata pianisto-esperantisto Andrej Korobejnikov, vizitinte lian belegan koncerton en la filharmonio. Estis ĝoje, ke al nia kompanio povis ankaŭ aliĝi esperantistino el Miasso Tatjana Koneva, kiu nuntempe gastas en Jekaterinburgo ĉe nia Lena Uspenskaja. Legu pli »

Urboj: 

Memore pri Katerina Arbekova

La 25an de februaro de 2022 en Novosibirsko forpasis Jekaterina Aleksandrovna Arbekova (1969 – 2022), konata Ruslanda kaj Siberia aktivulino, iniciatinto kaj ĉeforganizanto de Renkontiĝoj de Amikoj. Nekrologo ĵus aperis en “La Ondo de Esperanto

Stanislav Kacko, urbo Novosibirsko. 

Memore pri Katerina Arbekova Legu pli »

Urboj: 

Miaj rememoroj pri APERo-15 en Puŝkino

Komuna foto de la partoprenintoj de APERo-15

Pasis unu monato post mia reveno el Apudmoskva Puŝkino, kie mi partoprenis APERon-15, tradician renkontiĝon, kiun organizas esperantistoj de MEA MASI. Por mi tio estis la unua ĉeesta renkontiĝo post du jaroj de “ŝtorma” kovimpandemia tempo, kiam pro la konataj cirkonstancoj mi, kiel multaj aliaj, ne vojaĝis, ne renkontiĝis kaj tre sopiris pri iu vigla, “viva” amika kunveno. Legu pli »

La 100-jara naskiĝtagdatreveno de la elstara Esperanta poetino

Antaŭ 100 jaroj, la 8-n de februaro 1922 naskiĝis Eli Urbanova (origine Eliška Vrzáková (1922 – 2012) - elstara Esperanta poetino, instruistino, kiu multe kontribus por Esperanto.Ŝi naskiĝis en Ĉaslav (Ĉeĥio). La unuajn informojn pri Esperanto ŝi akiris de la konata ĉeĥa aktoro Karel Hoger, ŝi esperantistiĝis en la jaro 1948, aliĝis al la praga esperanto – klubo ekde 1949. Legu pli »

Eŭgeno Miĥalski (1897 – 1937)

Hodiaŭ estas la 125-jara naskiĝdatreveno de Eŭgeno Miĥalski (Евгений Иосифович Михальский, 21. januaro 1897 – 15. oktobro 1937). Li naskiĝis en la ukrainia urbo Letiĉev, lia patro estis polo, la patrino – rusino. Legu pli »

Virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj, dediĉita al la Internacia Tago de geamikoj

La 10-n de junio sukcese pasis la vica virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj. Jam la duan fojon belega preteksto por kunveni rete iĝas la Internacia Tago de geamikoj, kiu ne estas dume oficiala festo, sed tamen ĝi iĝas pli kaj pli populara kaj estas festata multlande kaj multloke la 9-n de junio. Do, okaze de tiu ĉi tago ni kunvenis rete pasintsomere junie, kaj ankaŭ ĉi-jare la bela preteksto ebligis al ni revidiĝi kun amikoj – esperantistoj kaj travivi la emociigan etoson de kunestado en amika rondo. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS