Dum la majaj festoj, de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, en Novosibirsk okazis la 6-a regiona konferenco de uralaj kaj siberiaj esperantistoj “EsPrimo”. Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj: Novosibirsk – 14, Tjumenj – 7, Jekaterinburg – 5, Ĉelabinsk – 4, Moskvo – 3, Tomsk – 3, Novokuzneck – 2, Krasnojarsk – 1. Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj. Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj. La plej maljuna partoprenanto (P.Stepanov, Novosibirsk) aĝas 70 jarojn, la plej juna (D.Arbekova, Novosibirsk) – 11 jarojn. La plej granda E-staĝo estas 42 jaroj (P.Stepanov). Laŭ la E-staĝo la esperantistoj statistikiĝis jene: malpli ol 1 jaro – 9 personoj; de 1 ĝis 5 jaroj – 8; de 5 ĝis 10 jaroj – 3; de 10 ĝis 20 jaroj – 6; de 20 ĝis 30 jaroj – 10; de 30 ĝis 40 jaroj – 2; pli ol 40 jaroj – 1 persono. » Legu pli »