Pri la centjara naskiĝdatreveno de la skulptisto Ernst Neizvestnij

La 9-an de aprilo de 2025 okazis centjara naskiĝdatreveno de la mondfama skulptisto, artisto, filozofo kaj civitano de la mondo - Ernst Iosifoviĉ Neizvestnij. Eblas longe nombri ĉiujn titolojn de tiu ĉi elstara persono: honorito per la ordeno "Pro meritoj por la Patrujo" de la tria grado (1996), per la ordeno de Honoro (2007), laŭreato de la ŝtata premio de Rusia Federacio en la sfero de literaturo kaj artoj (1996), eksterlanda membro de la Svedia Reĝa akademio de liberaj artoj (1984), membro de la Nov-Jorka (1984) kaj de la Eŭropa (1989) akademioj de sciencoj kaj artoj, honora eksterlanda membro de la Rusia akademio de artoj (1995), konsilisto pri kulturo de la prezidento de Rusia Federacio B. N. Jelcin (1996). Pri la skulptisto multas filmoj, libroj kaj artikoloj, sciencaj esploroj, en kiuj oni nomas lin "Мikelanĝelo de nia epoko".
Ernst Neizvestnij certe estas mondcivitano, sed naskiĝis li en Sverdlovsko (nuna Jekaterinburgo), Legu pli »

Urboj: 

Esperanto-kurso en Tobolsko

Pasintsemajne en Tobolsko finiĝis baza Esperanto-kurso, kiun organizis kaj gvidis Dilara Gadirova. Dilara Nailjevna estas sperta lingvoinstruistino, ŝi multfoje gvidis en sia kariero diversgradajn Esperanto-kursojn, kaj ĉi-printempe en Tobolsko ŝi okazigis ekspresan kurson de Esperanto por diversaĝuloj.

La kurso konsistis el dek duhoraj lecionoj. Nuntempe ne estas facile trovi senpagan kursejon, des pli malfacile estas agiti homojn aliĝi al kurso de internacia planlingvo, sed la problemon solvis la urba kunlaborejo “Mia teritorio”, disponiginta komfortan lernoĉambron. La kursanoj lernis bazajn gramatikajn regulojn, plenumis diversajn ekzercojn, partoprenis lingvajn ludojn kaj kantis en Esperanto,  Legu pli »

Aranĝoj: 

Кunvizito de jekaterinburgaj esperantistoj la urban filharmonion en la tago de la 340-jara naskiĝdatreveno de la fama komponisto I.S. Bach

Jekaterinburgaj esperantistoj estime rilatas al tradicioj en Esperantujo kaj penas subteni ilin, kiel ekzemple malnovan tradicion festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo. Sed ni ankaŭ kreas la novajn tradiciojn. Jen, iĝis jam la bona tradicio: ĉiujare la 21-an de marto, en la naskiĝtago de la fama komponisto I.S. Bach viziti grupe la koncerton de lia muziko en la urba filharmonio. Marte kutime en la urbo tradicie pasas la muzika festivalo Bach - fest.
Ĉi jare ĉiuj muzikistoj kaj muzikŝatantoj festis la jubilean 340-jaran naskiĝdatrevenon de la geniulo, kaj kompremeble, la urba filharmonio preparis brilan koncertan programon okaze de tio. Dum la vespero sonis muziko de I.S. Bach je ŝatataj de la komponistoj muzikiloj: klaviceno, violono kaj certe orgeno. Klavicenon kaj orgenon inspirplene ludis la titola orgenisto de nia filharmonio Taras Baginec. Necesas diri, ke la belegan klavicenon la filharmonio ekposedis relative antaŭnelonge, ekde 2013,
Legu pli »

Urboj: 

La 11-an de marto 2025 forpasis jekaterinburga esperantisto Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Viktor naskiĝis en Sverdlovsko, studis en Urala politeknika instituto, finis ĝian radioteknikan fakon, laboris kiel sistemestro de Linux en Sberbanko.
Memlernanto, li esperantistiĝis en 1982 per ekspresa kurso "Esperanto en 16 tagoj" de Boris Kolker, publikigita en la revuo "Kemio kaj vivo". En 1984 Viktor partoprenis sian unuan Esperanto-renkontiĝon OrSEJT-26 apud Krasnojarsko, post kiu li flue ekparolis Esperante kaj iĝis aktiva membro de SvEK. Li aktive partoprenis la kluban agadon en la jaroj 1984-1997, estis unu el la ruslandaj pioniroj de komputiligo de Esperantujo, kunlaboris en la eldonejoj "Sezonoj" kaj "Ural-Sovety", por kiuj li produktis Esperantajn tiparojn. Ekde la fondo de la gazeto "Ruslanda esperantisto" kaj ĝis 1994 li enpaĝigis ĝin, estis redakciano de la revuo "La Ondo de Esperanto" pri komputilaj aferoj, estis la gvidanto de komputila sekcio de REU.
Legu pli »

Urboj: 

Al la 225-jara naskiĝdatreveno de la elstara rusa poeto-lirikisto, tradukisto kaj pensulo Je.A. Baratinskij

Jevgenij Abramoviĉ Baratinskij (02.03.1800 - 29.06.1844)

Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Jevgenij Abramoviĉ Baratinskij (02.03.1800 - 29.06.1844) - elstara poeto-lirikisto, tradukisto kaj pensulo.
Li estis unu el plej mirindaj kaj samtempe plej subtaksitaj kaj enigmaj figuroj de la rusa literaturo de la ХIХ jarcento. Liajn poeziajn verkojn sinforgese legis tiuj, kiuj vidis en poezio ne nur belajn vortojn, sed ankaŭ sencon kaj profundecon, kaj samtempe mem strebis al vero.
Je. Bartinskij estis amiko de A. Delvig, A. Puŝkin, K. Rilejev, V, Ĵukovskij. A S. Puŝkin skribis pri li:
"Baratinskij apartenas al tiuj niaj poetoj, kiuj aparte diferenciĝas. Li estas originalulo, ĉar li pensas. Li estas originala kaj en ĉio, ĉar pensas siamaniere, ĝuste kaj sendepende; kaj samtempe sentas forte kaj profunde. Harmonio de liaj versaĵoj, freŝeco de lia stilo, viveco kaj ĝusteco de la esprimado devas ravi ĉiun, kvankam iom posedantan de gusto kaj sento."
Legu pli »

Pri la 165-a naskiĝdatreveno de la fama rusa verkisto A. P. Ĉeĥov kaj la dediĉita al tio reta projekto "Dek tagoj kun A. P. Ĉeĥov, liaj verkoj kaj liaj aforismoj"

Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (29 de januaro de1860 - 15 de julio de 1904) – la fama rusa verkisto, majstro de mallongaj rakontoj kaj fajnaj psikologiaj teatraĵoj, publicisto, kuracisto, bonfaranto, komune rekonata klasikulo de monda literaturo.
Li eniris en literaturon kiel aŭtoro de tiaj felietonoj kaj humuraj rakontoj, kiel “Ĉevala familnomo”, “Kameleono”, “Trosalis” k.a. En 1888 li publikigis sian unuan novelon “Stepo”.
Ĉeĥov – dramaturgo iĝis kreinto de tiel nomata “nova dramo”. Kaj nuntempe reĝisoroj de la tuta mondo adoras la aŭtoron, ĉiam denove revenas al liaj teatraĵoj por kompreni ilian profundan sencon.
Legu pli »

Pri la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Komuna foto dum la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en 2024 en Jekaterinburgo. Foto de Galina Terentjeva

Jen, estas travivita ankoraŭ unu Zamenhof-tago... Kiom da ili estis organizitaj ĉi tie,en Jekaterinburgo!?
Mi perdis jam la kalkulon. Verdire, ĉi-jare mi emis limigi la aranĝon nur al la virtuala, ĉar pro la epidemia sezono iuj malsanis, iuj ne estis en la urbo k.t.p. Sed kelkaj amikaj voĉoj insiste konvinkis min fari ĉeestan renkontiĝon. Rezulte la tradicia decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj iĝis mikskonsista kaj al la ĉeesta parto estis ankaŭ aldonita la virtuala :)
La 14-an de decembro, sabate, feste aranĝita kunvensalono de jekaterinburga Domo de Uralaj popoloj akceptis 15 esperantistojn el 4 uralaj urboj: Jekaterinburgo, Ĉelabinsko, Revda kaj Tjumeno.
Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo en Jekaterinburgo

La tradicia Zamenhof-festo kaj la Tago de la Esperanta literaturo fariĝas ĉiujare en decembro okazaĵo, kiun ŝatas esperantistoj kaj volonte organizas kaj partoprenas diversajn priajn kunvenojn kaj renkontiĝojn. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

William Aŭld - 100 jaroj

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Aŭld – unu el la plej grandaj esperantaj verkistoj, poetoj, tradukistoj (la 6-a de novembro de 1924 - la 11 de septembro de 2006)
A
ŭld konatiĝis kun Esperanto en 1937 kiel 13-jaraĝa skolto kaj poste Esperantumado karakterizis grandan parton de lia vivo.
En sia junaĝo William Auld partoprenis la duan mondmiliton, servis kiel piloto en la brita aer-armeo dum la jaroj 1942-46. En 1946 li estis malmobilizita. Post la fino de la universitato W. Aŭld dum multaj jaroj laboris kiel instruisto de la angla kaj atingis la postenon de la vicdirektoro de liceo.
Jam en la armeo li komencis verki en Esperanto, kaj post sia reveno al sia hejma regiono Skotlando, en 1947, li aperigis poemon tradukitan el la angla en la periodaĵo “Esperanto en Skotlando”. Poste li dum pluraj jaroj redaktis tiun periodaĵon.
Legu pli »

Pri la aŭtuna kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Raja Kudrjavceva gvidas la programon de la aŭtuna kunveno

Estis tempoj (certe ĝis la pandemio), kiam aŭtuna renkontiĝo de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo estis tradicia afero kaj nepre okazis ĉiujare. Ni kolektiĝis por aŭskulti impresojn de niaj samregionaj geamikoj pri la vizititaj somere diverslokaj Esperanto-aranĝoj, por kune pridiskuti niajn agadplanojn por la kuranta jaro. Ni eĉ elpensadis por tiuj ĉi aŭtunaj renkontiĝoj diversajn nomojn: “Kune-aŭtune” aŭ la amuzan titolon “Aŭtuna kuko”, aludante ne nur komunan teumadon kun hejme bakitaj kukoj, kun pomoj kaj kukurbetoj el propraj legomĝardenoj, sed ankaŭ la programon de la renkontiĝo, kiun devis kune baki el diversaj programproponoj. Legu pli »

Urboj: 

Enhavriĉa oktobra semajnfino en Jekaterinburgo

Pasinta semajnfino en Jekaterinburgo estis Esperante riĉenhava. Vendrede, la 11-an de oktobro, ni havis gaston-esperantiston el Siberio Gennadij Basov. Dum sia flugo el Tomsko al Stavropolo, li havis diurnan halton en nia urbo. Legu pli »

Urboj: 

Kiel Jekaterinburgo omaĝis al la memoro de la elstara urala poeto Boris Riĵij

Afiŝo de la ekspozicio pri Lermontov kaj  Boris Riĵij en la Ĉambra teatro de Literatura kvartalo

La 5-an- 8-n de septembro en la urala ĉefurbo pasis la festivalo “Tagoj de Boris Riĵij”, dum kiu okazis tuta vico de diversaj kulturaj eventoj. Kelkajn el ili mi ankaŭ sukcesis viziti.
La 6-an de septembro en la halo de Belinskij-biblioteko estis organizita scienca konferenco, dediĉita al la poetiko de Boris Riĵij. Kun intereso mi aŭskultis prelegojn de jekaterinburgaj literaturistoj, filozofoj, analizintaj kreaĵojn de la poeto. Al la konferenco eĉ virtuale aliĝis kaj partoprenis kun la prelego filologo el Sankt- Peterburgo. En la sama tago en la fojero de la Ĉambra teatro en Literatura kvartalo malfermiĝis la ekspozicio-mediacio “Herooj de malfacila tempo: Lermontov kaj Riĵij” Du elstaraj poetoj, forpasintaj je 26-jaraĝo. En siaj versoj Boris Riĵij surprovis al si la sorton de Lermontov kune kun husara uniformo. “Kio ankoraŭ unuigas du tiujn heroojn kaj iliajn vivtempojn” – metis al si la demandon la organizantoj de tiu ĉi ekspozicio. Kaj ankoraŭ en la ekspozicio eblis vidi la unikan eksponaĵon:la aŭtografojn de ne publikigitaj ankoraŭ poemoj de la poeto el arkivo de Aleksej Kuzin.
Legu pli »

Urboj: 

Kvindekjara naskiĝdatreveno de urala poeto Boris Riĵij

La 8-n de septembro de 2024 estis kvindekjara naskiĝdatreveno de tre populara nuntempe, onidire eĉ kulta, urala poeto Boris Riĵij.

Li travivis nur 26 jarojn, sed sukcesis verki pli ol 1300 versaĵoj, ĉirkaŭ 350 el ili estis eldonitaj.

Boris Riĵij naskiĝis en Ĉelabinsko la 8-n de septembro de 1974. Lia patrino estis kuracisto- epidemiologo, la patro - sciencisto-geofizikisto. Kiam Boris iĝis 6-jaraĝa, la familio transloĝiĝis en Sverdlovskon, kiu iĝis hejmourbo por la poeto; kaj pli poste li dediĉis al ĝi multe da versaĵoj. Legu pli »

LA TAGO DE URALAJ POPOLOJ - 2024 en Jekaterinburgo

Afiŝo de la festo apud la pordego de Majakovskij-parko de kulturo kaj ripozo en Jekaterinburgo

Dimanĉe, la 1-an de septembro, en Jekaterinburgo okazis la tradicia evento, kuniganta sur la komuna tereno reprezentantojn de plej diversaj nacioj.

Tio estas festo, fondita en 2002 jaro kaj festata jam pli ol 20 jaroj. Ĝi nomiĝas Tago de Uralaj popoloj kaj pasis ĉi-jare en la urba centra parko de kulturo kaj ripozo. En 2024 la Tago de Uralaj popoloj estis koincidigita al festado de la 90-jariĝo de Sverdlovska provinco kaj al la Jaro de familio en Rusio.

Gastojn kaj partoprenintojn de la festo ĝojigis per sia beleco, gajeco kaj gastamo 27 naciaj pavilonoj, kiuj montris la tutan diversecon de kulturo de popoloj, vivantaj en Meza Uralo.
Ankaŭ funkciis artaj metiejoj, foiro de majstroj pri ornam-aplika arto; kaj ĉiu deziranto povis partopreni metiejojn kaj distrajn popolajn ludojn.
Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS