Renkontiĝo de Amikoj-7

17/07/2012 00:00
25/07/2012 23:56
Asia/Yekaterinburg

 Informletero Aliĝilo Aliĝintoj

Ni invitas ĉiujn dezirantojn partopreni ĉi-jare Renkontiĝon de Amikoj-7.  RA estas ege vojaĝema kaj julie ĝi startas al orienta parto de Rusio, al glora urbo Irkutsko kaj la lago Bajkalo.  Bajkalo estas unika lago . Ĉiu scias ke ĝi estas la plej profunda en la mondo, ĉiu scias ke ĉirkaŭ la lago troviĝas pitoreska naturo…  Tamen, indas veni kaj ekvidi ekologian sistemon de la lago, kiu purigas sin mem, kiu havas endemiajn floraron, fiŝaron kaj bestaron. Spiri  freŝegan aeron kaj malsekigi piedojn en la akvo de la fama lago. Ĉi–jare estas planata tre interesa du-taga ekskursa programo.
 

La unua tago:
Alveno en Irkutskon, enloĝiĝo.
Tagmanĝo en la urbo
Posttagmanĝa busa ekskurso tra la urbo. (3-hora)
Vespermanĝo
 

La dua tago: Ekskurso per trajno laŭ la ĉirkaŭlaga fervojo.  (12-hora)
Transsiberia fervojo estas elstara arkitekta kaj inĝeniera konstruaĵo de la fino de 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcentoj. Rusa caro Aleksandr la 3-a, kies monumenton vi ekvidos veninte al Irkutsko,  akceptis decidon konstrui ĝin kaj la unua trajno venis al Irkutsko la 16-an de aŭgusto de 1898 jaro. La plej malfacila parto de konstruado de transsiberia fervojo estis ĉirkaŭ la lago Bajkal malgraŭ mallonga distanco je 260 kilometroj. Dum la ekskurso ni traveturos 84 kilometrojn,  elvagoniĝante laŭ la vojo por trarigardi la plej interesajn konstruaĵojn, pontojn, tunelojn.
Vespere alveno al la bazejo Bolŝie Koti.

Vin atendas la tradiciaj programeroj:

  • E-kursoj por komencantoj
  • Konversaciaj rondoj por progresantoj
  • Sportumado
  • Kantado de E-kantoj

Oni ankaŭ proponas al vi ĉeval-rajdadon kaj piedirajn itinerojn.
 

Pli detale
 

Datoj: la 17a-25a de julio 2012.

Loko: bazejo "Bolŝie Koti" troviĝas je 90 kilometroj de Irkutsko en pitoreska loko apud la lago kaj proksime de ĝi estas vera tajgo, riĉa per fungoj, beroj, raraj floroj kaj bestoj. Nin atendas piediraj promenad-vojoj kaj ĉevalaj itineroj. Unu el tiuj promenad-vojoj gvidas tra la pado, alia al grandega seka arbo, la tria laŭ la bordo de Bajkalo.

Prezoj: 350-600 rublojn por tagnokto (por infanoj estas malgrandaj rabatoj) Dependas de la kondiĉoj de loĝado.

Manĝado: memzorge organizita de ni, laŭvice deĵorante apud la fajro (triope po du-tri fojoj dum la semajno) Kostas 300 rublojn tage

Kondiĉoj: loĝado en 2-4-litaj ĉambroj, litaĵon oni donos. Je nia dispono - teleraro, fornoj kaj malvarmigilo. Eksteraj necesejoj. Kontraŭ aparta mono oni disponigas banejon kaj duŝejon! Estas ekstera komuna placeto sub la tegmento por programeroj.

Aliĝkotizoj dependas de la aĝo.

Aliĝkotizoj

  Aĝo 0-14 15-24 Pli ol 25
I-periodo ĝis 1-a de marto Prezo 0 rub. 400 rub. 500 rub.
II-periodo ĝis 1-a de majo Prezo 100 rub. 500 rub. 700 rub.
Poste kaj surloke Prezo 200 rub. 800 rub. 1200 rub.

 Informletero Aliĝilo Aliĝintoj

Kiu nun ĉi tie

Nun estas 0 uzantoj kaj 1 gasto ĉi tie.

Lastaj komentoj