Lingvoprotektado en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo de Tjumena regiono.

1. Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo

La teritorio, sur kiu situas Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto,  estis aligita al Rusio fine de la 16a jarcento kaj ĝis la 20a jarcento ĝi apartenis administre jen al Tobolska kaj Tjumena gubernioj, jen parte al Tomska kaj Omska  provincoj.  La 10an de decembro  1930 estis fondita Ostjak-Vogula nacia distrikto, depost 1940 (23. oktobro.) ĝi titoliĝis Ĥanta-Mansa nacia distrikto kaj ekde 1977 konforme al la nova Konstitucio de Soveta Unio ĝi ricevis aŭtonoman statuson. Legu pli »

Urboj: 

Tipoj de Esperanto-kursoj

Tiu ĉi artikolo celas  studi  temon de klasifiko de Esperanto-kursoj kaj konkludi el la haveblaj materialoj pri konkretaj kriterioj kaj distingiloj, al kiuj subiĝas diversaj tipoj de kursoj. Violin Oljanov antaŭ kvardek jaroj kun ĉagreno eksklamaciis pri “la manko de bonaj Esperanto-instruistoj, flamantaj en sia laboro, spertaj Esperanto-lingvistoj, kapablaj edukistoj kaj metodikistoj...”[1, paĝo 133] Ĉu la situacio ŝanĝiĝis? Legu pli »

Jefim Semjonoviĉ Zajdman (1937 -2017)

Jefim Zajdman naskiĝis en la urbo Jalto, studis en matematika fakultato de la universitato en Ĥarkovo, esperantisto ekde 1957, fondis Esperanto – klubojn en Kolomno kaj en Jalto (“Tero”). Jefim Zajdman estis unu el pioniroj de Sovetia Esperantista Junulara Movado, Esperanto – instruisto, tradukinto kaj aŭtoro de multaj Esperantaj kantoj, Esperanto-ĵurnalisto, fondinto kaj animo de la internacia kanta Esperanto-festivalo “Velura Sezono” , de la Esperanto – renkontiĝo “Aroma Jalto”, dum lastaj jaroj – esploranto pri agado de Esperanto – pioniroj. Legu pli »

La festa decembra Esperanto - kunveno en Jekaterinburgo

La 16-n de decembro en Jekaterinburgo sukcese pasis tradicia Zamenhof-festo. Ĝenerale dum la tempoperiodo 2002 – 2017 entute okazis jam 17 Zamenhof –festoj en la urala ĉefurbo! Ili ĉiuj estis interesaj kaj variaj. Ankaŭ ĉi-jara ĝojigis ĉiujn 29 partoprenintojn per la riĉa kaj alloga programo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Raja Kudrjavceva - Esperantisto de la jaro 2017

La Estraro de REU, daŭrigante la belan tradicion, antaŭ la Zamenhof-tago nomumis s-non Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) “Esperantisto de la jaro 2017” pro elstaraj meritoj en la multjara kaj sukcesa agado en la Urala regiona kaj tutrusia esperantistaj movadoj.  Ni gratulas nian regionan koleginon okaze de ĉi tiu honorado kaj deziras al ŝi bonan sanon, multajn fortojn por realigo de novaj planoj kaj ideoj! Legu pli »

Roman Jefremov Intelektaj ludoj

Esperanto-instruistoj de Rusio

Roman Jefremov

Naskiĝdato: 17. septembro 1985

Jaro de esperantistiĝo: 2008

Loĝloko: Glazovo, Udmurtio

Profesio: inĝeniero-kemiisto

Instruista kvalifiko: Amatora instruanto de Esperanto

La gepatra lingvo: la rusa

Studitaj fremdaj lingvoj: la angla, Esperanto Legu pli »

Jekaterinburgaj esperantistoj novembre vizitis la koncertojn de pianisto – esperantisto Andrej Korobejnikov

Tre bona tradicio inter esperantistoj de nia urbo de tempo al tempo viziti kune iun el la urbaj teatroj aŭ la urban filharmonion, ebligas al ni ĉiuj ĝui mirindajn vesperojn kaj ripozi anime. Novembre ni denove pasigis tiun belegan vesperon en nia filharmonio, kiam tie la 24-n kaj 25-n de novembro koncertis vastekonata pianisto kaj esperantisto Andrej Korobejnikov. La unuan vesperon Andrej pianludis kune kun nia filharmonia orkestro kaj la koncerta programo nomiĝis “Prometeo”, konsistante el du grandaj muzikaj verkoj de Beethoven kaj la koncerto por piano “Prometeo” de Skrjabin. Legu pli »

Urboj: 

Kelkaj impresoj de la partoprenintoj de la Tria Lingvotrejnado en Jekaterinburg

Aleksandr Mitin, Niĵnij Novgorodo.Viziti Jekaterinburgon mi volis delonge: ĝi interesis min, mi multe aŭdis pri la urbo, legis pri ĝi. Sed nur ĉi-jare finfine aperis kaj tempo, restinta de ferioj, kaj kaŭzo por veni, des pli esperantista kaŭzo. Okazis Lingvotrejnado. Jekaterinburg mem estas urbo por nepra vizito kaj rigardo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Pri la tria lingvotrejnado en Jekaterinburgo

Novembre en Jekaterinburgo la trian fojon okazis lingvotrejnado kun 38 partoprenantoj el 18 rusiaj urboj.  Jam eblas diri, ke lingvotrejnadoj iĝis nova paĝo en la Esperanto – movado en Uralo. Simila instrua Esperanto – aranĝo nenie aliloke en Rusio ekzistas, kaj simila formato de Esperanto- instruado postulas tro grandan laboron de instruistoj – trejnistoj, longan kaj delikatan preparadon kaj okazigon de  lecionoj  en sufiĉe aktiva ritmo. Estas tre bone, ke ni denove havis tiujn tri tagojn, kiam intense povis  praktiki la lingvon! Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Mikaelo Giŝpling (1924 – 2017)

La 26-an de septembro 2017 forpasis  Mikaelo ( Miĥail Jakovleviĉ) Giŝpling – elstara sovetia, rusia kaj israela esperantisto, eminenta poeto, tutmonde konata en Esperantujo. Mikaelo  Giŝpling naskiĝis en la siberia urbo Irkutsk, ekde 1943 loĝis en Moskvo kaj studis en Moskva instituto de kemio. En la sama jaro li eklernis Esperanton aŭtodidakte laŭ la broŝuro de N. Kabanov, eldonita ankoraŭ en 1909, poste daŭrigis la lernadon per la lernolibro de A. Saĥarov. Legu pli »

Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburgo okazis novembre de 2014, la dua - januare de 2016, kaj ambaŭ lingvostudadoj iĝis sukcesaj instruaj kaj edukaj aranĝoj tre bezonataj de diversnivele parolantaj esperantistoj en ilia strebo pliperfektigi proprajn lingvokonojn – kaj kapablojn. Jes ja, venis jam tempo daŭrigi ĉi tiun sperton kaj organizi por ĉiuj dezirantaj esperantistoj la trian lingvotrejnadon en Jekaterinburgo!

Aranĝoj: 

Novojarsk-2018

Siberia Ateno bonvenigas Vin la 30.12.201705.01.2018

Karaj amikoj! Aŭtuno jam ekregis, kutima vivo kaptis nin... Kaj ĝis Novjaro (laŭ gregoria kalendaro!) restas ne multe da tempo. Por pli bona planado de nia aspirata aranĝo, Organiza Komitato (OK) petas plej baldaŭ informi nin pri Via veno per plenigado de aliĝilo kaj sendo de aliĝkotizo. Legu pli »

Aranĝoj: 

Miaj impresoj pri RET-2017

Meze de la aŭgusto nia kvinkapa urala esperantista grupeto revenis hejmen post la vojaĝo al Jaroslavla provinco kaj partopreno tie, en Poŝeĥonjo, en la Rusiaj Esperanto-Tagoj-2017. Dum pluraj monatoj de la jaro ni atendis RET-on kaj revis pri ĝi, kaj jen nun niaj revoj transformiĝis jam en la rememorojn. Sed por mi estas plezuro eĉ nur rememori tiun ĉi tempon. Legu pli »

Aranĝoj: 

Projekto “Esperanto 130”

La jaro 2017 estas la jubilea jaro de la internacia lingvo Esperanto. La kreaĵo de Ludoviko Zamenhof jam dum 130 jaroj okupas indan lokon sur la lingva mapo de la mondo, kaj Esperanto iĝas ĉiam pli populara interkomprenilo, ebliganta egalrajtajn, demokratiajn kaj sendiskriminaciajn kontaktojn inter homoj. Cent tridek jaroj estas tempospaco, kiun travivis jam kelkaj generacioj de esperantistoj, kaj ĉiu el tiuj generacioj spertis propran etoson, ligitan kun neforgeseblaj travivaĵoj de konkretaj homoj en konkretaj sociaj, politikaj, komunumaj cirkonstancoj. Legu pli »

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS