Surgut

Jubileo

Homoj ŝatas jubileojn, ĉar jubileaj datoj kutime signas gravajn etapojn en ilia surtera vivo, en la vivo, kiu verdire ne daŭras longe, forfuĝas neeviteble kaj relative rapide, forgutas iom post iom kiel degelanta pendoglacio. Se trakti la homan vivon tra la prismo de la travivitaj jaroj, ĉiu aparta datreveno fariĝas evento atentinda kaj neforgesenda, ĝi motivas jubileulojn fari bilancojn kaj nemalofte kuraĝigas ilin ankaŭ al novaj esperigaj aferoj kaj entreprenoj. Legu pli »

Urboj: 

Pri la kurso "Facetoj"

Fine de majo 2020 finiĝis la unua sesio de la koresponda kurso “Facetoj”. Ĝi estas aŭtora dulingva lecionaro por peri baznivelan gramatikan kaj leksikan materialojn al komencantaj memlernantoj de Esperanto. La kurso estis lanĉita en marto de la pasinta jaro. Pli ol dudek informpetoj pri la kurso venis dum ĉi tiuj dek tri monatoj, sed el tiuj, kiuj vigle interesiĝis pri la koresponda kurso, ne ĉiuj kuraĝe aliĝis al ĝi kaj ne ĉiuj finis ĝin, ĉar la memlernado estas sufiĉe temporaba, tre streĉa kaj daŭra sindeviga tasko. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Lingvoprotektado en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo de Tjumena regiono.

1. Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo

La teritorio, sur kiu situas Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto,  estis aligita al Rusio fine de la 16a jarcento kaj ĝis la 20a jarcento ĝi apartenis administre jen al Tobolska kaj Tjumena gubernioj, jen parte al Tomska kaj Omska  provincoj.  La 10an de decembro  1930 estis fondita Ostjak-Vogula nacia distrikto, depost 1940 (23. oktobro.) ĝi titoliĝis Ĥanta-Mansa nacia distrikto kaj ekde 1977 konforme al la nova Konstitucio de Soveta Unio ĝi ricevis aŭtonoman statuson. Legu pli »

Urboj: 

Surgut

La mezepoka Rusio antaŭ Petro la Granda ne apartenis al tiamaj marregnoj, kaj malkiel okcidenteŭropaj ŝtatoj, kiuj strebis konkeri novajn landojn kaj kristanigi novajn popolojn transoceane, ĝi asimilis vastajn kontinentajn teritoriojn situantajn oriente de la Urala montara zono en Azio. Surgut estis fondita surloke de malgranda triba jurtaro de ĥantoj, kiujn la rusoj tiutempe nomis ostjakoj. Legu pli »

Urboj: 

Ni vojaĝis ...

Ok uralaj esperantistoj partoprenis julie-aŭguste de 2015 la jubilean 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la nordfranca urbo Lillo. Ses personoj el Jekaterinburg, Ĉeljabinsk, Surgut, Tobolsk apartenis al la rusia esperantista grupo, kolektiĝinta el reprezentantoj de diversaj regionoj kaj urboj kaj gvidita de Svetlana Smetanina, REU-prezidanto. Vi povas nun legi ĉiujn miajn vojaĝnotojn,  felietone prezentitajn septembre  en la Ural-Siberia esperantista dissendolisto. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Memorindaj eroj de EsPrimo-11

EsPrimo-11 ofertis al ĉiu gasto abundon de elekteblaj aranĝoj el la oficiala programo, kiu cetere daŭris dum ĉiuj festaj tagoj en amikaj rondoj neoficiale ĝis postnoktomezo. Ĉiu havis proprajn preferojn pri elekto de ŝatataj temoj. Mi prezentas nun miajn impresojn pri la programeroj, kiujn mi mem partoprenis aŭ nur ĉeestis kiel observanto t.e. ekzistis ja ankaŭ alia programtavolo, konsistanta el ludoj, konkursoj, dancoj, distraĵoj, noktaj babiladoj ktp. Sed pri tio eble povus riporti alia persono.

 

”La vojo, kiun ni sekvas” Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Jaro de literaturo en Rusio

En januaro 2015 en Rusio startis la Jaro de literaturo. Jam en junio de la pasinta jaro Prezidento Putin subskribis la koneksan ukazon. La Jaro de literaturo estas grandskala nacia projekto celanta stimuli intereson de rusianoj  pri literaturo, libroj kaj legado kaj solvi multajn  problemojn de la libroproduktado kaj funkciado de bibliotekoj. Legu pli »

Urboj: 

Historio de la novjararbeto

En praa tempo homoj ornamis diversajn arbojn per fruktoj, ovoj, nuksoj por flati kaj dorloti spiritojn loĝantajn en ĉi tiuj arboj. La pomo simbolis fekundecon, la ovo – renaskiĝon, harmonion kaj prosperon, la nukso – providencon. Praaj homoj opiniis  abion simboli  eternan vivon kaj senmortecon, renaskiĝon el mallumo kaj tenebro, ĉar inter aliaj arboj ĉiujare  perdantaj foliojn ĝi, estante  ĉiamverda konifera planto,  ĝuis apartan favoron de la suno. Legu pli »

Urboj: 

Esperanto en Surgut

Unuaj praktikaj provoj informi kaj interesigi surgutanojn pri Esperanto revenas al la jaro 1976-a, kiam en Surgut eklaboris kiel instruisto de la germana lingvo post la fino de Tjumena universitato Vladimir Opletajev, eksa membro kaj sekretario de studenta esperantista klubo “Revo” en Tjumenj. Legu pli »

Urboj: 

Urala federacia regiono

Uralo estas geografia teritorio situanta inter la Orient-Eŭropa kaj Okcident-Siberia ebenaĵoj, plejparte ĝin okupas Urala montara ĉeno, kiu formas limon inter Eŭropo kaj Azio. La ŝtona zono de Uralo etendiĝas je pli ol 2500 kilometroj de la Norda Arkta oceano ĝis la duondezertaj terenoj de Kazaĥio en la sudo. La plej alta geografia punkto estas la monto Narodnaja – “Popola monto” (1895 m.) en la Apudpolusa Uralo. La klimato en diversaj partoj de Uralo malsamas. Legu pli »

Urboj: 

Fremdaj lingvoj en la vivo de Nikolaj Kuznecov

Antaŭ sesdek ses jaroj, fine de la Granda Patrolanda milito en Ukrainio pereis homo, kies reala nomo dum lia vivo estis al nemultaj konata, ĉar lia biografio intence kaj malintence estis multe  falsita per ekzotikaj legendoj kaj diversaj mitoj. Li senkompromise  kaj konscie foroferis sian vivon por la Granda Venko kaj metis siajn plurajn talentojn por la justa liberiga afero. Al li postmorte estis atribuita plej alta honora titolo de la lando - Heroo de Soveta Unio. Legu pli »

Urboj: 

Abonu al RSS - Surgut