30 tagoj kun Zamenhofaj proverboj

“30 tagoj kun Zamenhofaj proverboj” – estas reta projekto, okazigita dum unu monato antaŭ la Zamenhof – tago -- 2016 en Jekaterinburg. Ni festis multajn Zamenhof - tagojn en Jekaterinburg kaj  ĉiam elpensis ion-tion por la programo de la festo  por ne ripetiĝi :  jen  grupan prezentaĵon pri interesaj faktoj el la biografio de la Majstro “Ĉu vi scias, ke…”, jen teatraĵeton, en kiu unu el herooj estis mem Ludoviko. Krome okazis interesa projekto “Letero al L.L. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Esperanto - Sumoo en Uralo

Sumoo estas nacia japana lukto, en kiu du luktistoj konkursas sur ronda sabla placeto. Sumoo-luktistoj surhavas nur specialan larĝan ŝtofan zonon. Mezuma pezo de sumooistoj estas  120 – 130 kg. En sumoo ekzistas hierarkio de rangoj, kaj luktistoj de malpli altaj rangoj strebas evolui kaj atingi pli bonan kategorion. En 2009 konata japana esperantisto Jasuo Hori venis al la ideo adapti ĝeneralajn regulojn de la sporta ludo al la projekto, ligita kun Esperanto. Li nomis ĝin Esperanto-Sumoo. Sinjoro Hori naskiĝis en 1941. Legu pli »

Esperantistaj festotagoj

Se oni foliumas nuntempe kalendaron de eventoj kaj festotagoj, ligitaj kun Esperanto kaj esperantista agado, oni vidas, ke esperantistoj, krom celebri proprajn Esperantajn datojn, adoptis en sia kulturo ankaŭ plurajn tutmondajn kalendartagojn, kiuj pledas precipe por lingvaj kaj homaj rajtoj, por pacprotekto. Sed en la pionira periodo de Esperanto ĉi tiu kalendaro mankis. Legu pli »

Aranĝoj: 

Per Esperanto al la Olimpikoj en Brazilo

“Mi havas la revon ...”,- povis mi rediri la vortojn de Martin Luter King ĝis aŭgusto de 2016. Kaj kvankam miaj pensoj ne estis tiom grandskalaj kaj grandsignifaj, sed... mi havis la revon. Kiam mi estis malgranda knabino, mi ŝategis spekti per televido la Olimpiajn ludojn kaj mergiĝi dum du-tri semajnoj en la mondan feston de sporto, mi ĝuis feston de la vivo, feston de korpe kaj spirite fortaj homoj. Mi saltis ĝis plafono pro ĝojo kaŭze de venko de rusiaj sportistoj! Mi sentis min tre feliĉa, kun larmoj sur miaj okuloj mi kantis nian himnon kaj fieris pri nia lando. Legu pli »

Aranĝoj: 

Impresoj pri la UK en Nitro kaj la somera vojaĝo

Al mi ŝajnas, ke preskaǔ ĉiu ŝatas someron. Kaj se ni havas feriojn somere, ni kutime planas ion interesan. Ne ĉiam niaj planoj realiĝas, tamen fojfoje ni sukcesas pasigi nian ripozon interese kaj utile. Preskaǔ por ĉiu esperantisto gravas vojaĝi kaj partopreni iun esperantistan aranĝon. Kio min koncernas, mi kaptis la eblecon partopreni ĉi-jare la UK en Nitro, Slovakio. Certe, la vojo estas tre longa kaj ne malmultekosta, do mia edzo Sergej kaj mi decidis pasigi niajn feriojn ne nur en Nitro, tamen ankoraǔ du semajnojn en la kuracloko Bojnice, kiu troviĝas ne tro malproksime de Nitro. Legu pli »

Aranĝoj: 

La plej bona maniero vintrumi somere

Kiel oni imagas al si alpismon? Rigardante belegajn fotojn kaj filmojn pri aventuroj de homoj en diversaj montaraj regionoj, aŭskultante rakontojn kaj legante artikolojn ne eblas plene konscii, kio tio estas reale. Tion indas sperti, sed ne ĉiu kapablas tion sperti.  Ja alpismo estas afero tre malfacila ne nur fizike, sed ankaŭ emocie. Ne nur fizikajn fortojn necesas fordoni, sed ankaŭ fronti malfacilajn kondiĉojn de la ĉirkaŭanta vin naturo kaj tiujn de la aranĝordo. Legu pli »

Esperanto-karavano el Koreio en Jekaterinburg

La 13-14-n de julio 2016  Jekaterinburgon vizitis karavano de koreaj esperantistoj. La 10-homa grupo traveturis Rusion dumvoje el Seulo al Slovakio, kie okazos la 101 -a Universala Kongreso de Esperanto. Post Irkutsk kaj Novosibirsk,  Jekaterinburg estis la tria rusia urbo, kie la karavano faris la halton por pli proksime konatiĝi kun la urbo kaj renkontiĝi kun lokaj esperantistoj. Legu pli »

Urboj: 

Eŭropa Junulara Evento “EYE-2016” en Strasburgo

En majo la franca urbo Strasburgo, kiu lokiĝas apud la franca-germana limo, akceptis la Eŭropan Junularan Eventon ĉe la Eŭropa Parlamento. La aranĝon partoprenis proksimume 7500 homoj el 39 eŭropuniaj kaj najbaraj landoj. La ĉefa celo de la aranĝo estis doni al diversaj eŭropaj organizoj eblon rekte sin turni al parlamentanoj kaj proponi al ili siajn ideojn por pli justa kaj progresoplena vivo en Eŭropo. Mi havis feliĉon partopreni tiun ĉi tuteŭropan junularan kunvenon kiel reprezentanto de TEJO, kaj nun mi volonte konigos al vi miajn impresojn. Legu pli »

Aranĝoj: 

Niĵnij Tagil

La urbo Niĵnij Tagil estas la dua granda urbo en Sverdlovska provinco (Meza Uralo).

En ĝi loĝas proksimume 350 000 homoj.

La urbo estis fondita en 1722,  kiam en la malgranda loĝloko apud la rivereto Tagil Nikita Demidov, veninta el la urbo Tula, konstruis unuan kuprofandan uzinon.

La urbo havas tri distriktojn kaj du grandajn uzinojn: la Uralvagonkonstruan kaj la Metalurgian. Legu pli »

Surgut

La mezepoka Rusio antaŭ Petro la Granda ne apartenis al tiamaj marregnoj, kaj malkiel okcidenteŭropaj ŝtatoj, kiuj strebis konkeri novajn landojn kaj kristanigi novajn popolojn transoceane, ĝi asimilis vastajn kontinentajn teritoriojn situantajn oriente de la Urala montara zono en Azio. Surgut estis fondita surloke de malgranda triba jurtaro de ĥantoj, kiujn la rusoj tiutempe nomis ostjakoj. Legu pli »

Urboj: 

...Mi estas esperantisto, adepto samtempe de komuna homa lingvo kaj de egaleco inter ĉiuj lingvoj de ĉiuj popoloj

La 26an de marto 2016 forpasis Michel Duc Goninaz –  elstara franca esperantisto, lingvosciencisto, tradukisto, aŭtoro de sciencaj verkoj, docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de  Aikso Provenca (Francio), la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en 2002, plia eldono en 2005. Michel Duc Goninaz naskiĝis en Parizo la 6an de septembro 1933.   Legu pli »

Nombroj kaj faktoj pri la Vintra lingvotrejnado

Dato: 03 – 05. 01. 2016

Loko: Jekaterinburg, sanatorio-ripozejo “Uktus”

Organizantoj:

1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo; respondeculo pri la instru-metodika programo por la nivelo A2;

2. Vladimir Opletajev (Surgut)    – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.

3. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.

 

Instruistoj: Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS