la 13a Lingva festivalo
Jam tradicie fine de oktobro okazis la Lingva Festivalo. En la Festivalo nian klubon prezentis du homoj: Saŝa Osincev kaj mi.
Estas kompliki nun diri, kial ni ja decidis en la lasta momento aĉeti biletojn, lasi ĉi tie ĉion kaj forveturi... Ĉu eble mi denove ekvolis senti tiun mirindan internacian etoson, kiam ĉiuj homoj kvazaŭ geamikoj estas? Ĉu eble Saŝa devis finfine ekscii, kio estas ja LF? Ĉu verŝajne gravan rolon ludis por ni mem la urbo, la bela urbo ĉe Volgo? Aŭ ĉu tio estis bona ŝanco simple renkontĝi kun geamikoj el tjumena klubo |Revo"? Ili interalie venis KVINope!!!
Sed ĉiuj tiuj pensoj sukcese realiĝis dum la arango. Tamen nun laŭ mi estas senutile pri ĉio detale rakonti kaj skribi, ĉar estus certe pli interese, se vi mem povus ĝui tiujn du belegajn tagojn, dum kiuj ni ne nur partoprenis la Festivalon, sed ankaŭ pli bone konatiĝis kun la nokta urbo, kiam strataj laternoj beligas vidindaĵojn kaj vojon.
Kaj imagu, en studenthejmo, kie ni loĝis, ni renkontis knabon. Li demandis pri ni kaj pri lingvoj, kiujn ni posedas. Dirinte la germanan kaj Esperanton, ni kompreneble jam tuj prepariĝis klarigi, kio estas Esperanto. Sed la knabo ĝoje kriis: "Bonbobo, knabino! Hooo, Esperanto!!! Estas bonege! Mi scias eĉ du esperantajn vortojn!" Kaj somere li eĉ planas partopreni IJKon en Ĉeĥio. Ne malbone, ĉu? )))
Alia agrablaĵo (tamen ĝi estis antaŭplanita) estis strato de Esperanto en Kazano. Ni fiere promenadis tie, ĉar unue ni scias, kio estas Esperanto, kaj due, ni eĉ povas paroli kaj uzi ĝin. Kaj ne ĉiu loĝanto de la strato povas pri tio fanfaroni. ))))
Jen, tia pasiiga estas aŭtuna vivo de uralaj gejunuloj! Kaj pri kio okupiĝas niaj spertaj esperantistoj? )))
Amike,
Arina (EK "Arĝenta flamo")
- 780 legoj
















Lastaj komentoj
4 semajnoj 2 tagoj antaŭe
4 semajnoj 3 tagoj antaŭe
6 semajnoj 6 tagoj antaŭe
7 semajnoj 6 tagoj antaŭe
8 semajnoj 3 tagoj antaŭe
25 semajnoj 1 tago antaŭe
25 semajnoj 4 tagoj antaŭe
25 semajnoj 5 tagoj antaŭe
26 semajnoj 4 tagoj antaŭe
26 semajnoj 6 tagoj antaŭe