Statistiko de EsPrimo-6

Novosibirsk, 30 aprilo – 3 majo 2009

·  Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj:

Novosibirsk - 14
Tjumenj - 7
Jekaterinburg - 5
Ĉelabinsk - 4
Moskvo - 3
Tomsk - 3
Novokuzneck - 2
Krasnojarsk - 1.

·  Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj.
» Legu pli

Programo de EsPrimo-6

30.04

11:00 - Alveno, loĝigo, registrado de partoprenantoj
14:00 - Tagmanĝo
15:00 - VIP-prezentoj (Vere Interesa Persono) - konatiĝo kun Svetlana Smetanina
16:00 - Paroliga kurso por komencantoj
            - Traduk-rondo
17:00 - Lingvaj kaj aktivaj ludoj por ĉiuj
            - Instruado de E-kantoj
19:00 - Vespermanĝo
20.00 - Solena malfermo. Interkona Vespero
» Legu pli

Informletero pri EsPrimo-6

Ankoraŭfoje dankon pro via aliĝo! Mi ĝojas, ke ni kune pasigos la tempon dum la maja festo!
» Legu pli

Ekskursa tago

Infana kinostudio de animaciaj filmoj, Muzeo de Suno, Muzeo de trajnoj

La 2-an de majo ni startos de la bazejo al la fama Akademiurbeto per buso (prezo 130 rub. tien kaj reen). Ĉiuj manĝantoj ricevos kun si manĝprovizon, ĉar proksimuma revena horo estos 16:00.

Dekomence ni vizitos kinostudion “Poisk”, kiu estas unika, ĉar animaciajn filmojn tie faras infanoj mem! Oni montros al ni la procedon de filmfarado, kaj dum la ekskurso ni havos eblecon ankaŭ fari kurtan filmeton.

Prezo – 100 rubloj. » Legu pli

Novaĵoj pri EsPrimo

La temo de la renkontiĝo estos «Esperanto – lingvo EsPrim-plena», kaj ni atendas alvenon de homoj kun poeziaj animoj, ŝatantaj legi, verki, traduki kaj praktiki la belan lingvon Esperanto! » Legu pli

Provizora programo de la renkontiĝo:

30.04

Matene: Alveturo de la partoprenantoj
13.00 Tagmanĝo
15.00 Solena malfermo. » Legu pli

Fotoj de la bazejo

Kurso de Esperanto en Tjumenj

La 17-an de februaro en Tjumena Esperanto-klubo "Revo" komenciĝis lingva kurso por komencantoj. En la unua leciono, kiu pasis kiel prezentado, estis 3 novuloj. Ili eksciis, kiel Esperanto diferencas de aliaj lingvoj, konatiĝis kun ĝia historio kaj bazo de la lingvo. » Legu pli

Pli detale pri EsPrimo-6

Datoj: 30.04-03.05/ 2009

Loko: La bazejo troviĝas je 40 kilometroj de Novosibirsko en pitoreska loko en arbaro kaj proksime de Akademiurbeto, kien estas planata ekskurso. Nin atendas piedira promenado tra la urbo kaj vizitoj en la muzeon de Suno kaj en la subĉielan muzeon de trajnoj.

Prezoj: 500 – 800 rubloj por tagnokto depende de la kondiĉoj de loĝado. Por infanoj sen loko estas grandaj rabatoj. Dulitaj ĉambroj ne multas. Mendu! » Legu pli

Aliĝintoj

Jam aliĝis:50.
Aliĝu ankaŭ vi!
1. Pavel Veselov (Tjumeno)
2. Georgij Kokolija (Moskvo)
3. Galina Terentjeva (Ĉelabinsk)
...
48. Svetlana Roĵok (Novosibirsko)
49. Daria Arbekova (Novosibirsko)
50. Galina Protasova (Novosibirsko)
» Legu pli
Abonrilata enhavo