Printer-friendly version

Lingvistika konferenco en Ĉelabinska Ŝtata Universitato

 Profesoro Melnikov prelegas

   La 25-26-an de aprilo en Ĉelabinska Ŝtata Universitato (ĈelGU) okazis internacia grandformata lingvistika konferenco "Vorto, diraĵo, teksto en la kogna, pragmata kaj kulturologia aspektoj". En la konferenco invite de la universitato partoprenis oficvojaĝe profesoro Aleksandro Melnikov (Rostov-na-Donu).
   La invito iĝis ebla dank' al favora rilato de la dekano de la fakultato pri lingvistiko kaj tradukado Lilija Nefjodova al Esperanto kaj al tiu bonega impreso, kiun lasis la brila pasintjara antaŭEsPrima lekcio de Aleksandro por studentoj-lingvistoj.
   La profesoro estis akceptita en la konferenco kiel VIP-persono, lia prelego "Kiu ĝin bezonus, interlingvistikon?" ("Кому она нужна, эта интерлингвистика"), en kiu temis certe plejparte pri Esperanto, estis publikigita en la konferenca artikolaro.
   Post la konferenco Aleksandro prelegis pri Esperanto al proksimume cento da studentoj. La lekcion sekvis specimena leciono, al kiu venis minimume kvardeko el la ĵusaŭskultintoj.
   Feliĉe por ni la konferenco okazis tuj antaŭ nia EsPrimo-5 en Jekaterinburg, kaj Aleksandro do povis eluzi la okazon kaj por ĉies plezuro partopreni kaj prelegi ankaŭ en nia renkontiĝo.
   Al mi ŝajnas, ke la sperto estas sekvinda, kaj estus bone, se ankaŭ aliurbanoj provus organizi partoprenon de niaj esperantologoj en eblaj similaj sciencaj konferencoj en siaj universitatoj.
 
Galina Terentjeva,
(Ĉelabinsk)


Afiŝita de Galina Ĵa, 22/05/2008 - 21:48.

Via komento

  • Web page addresses and e-mail addresses turn into links automatically.
  • Allowed HTML tags: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd> <img> <br> <p>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.
  • Each email address will be obfuscated in a human readble fashion or (if JavaScript is enabled) replaced with a spamproof clickable link.
  • You may insert [hidden]text[/hidden] into your text.
  • You may quote other posts using [quote] tags.
  • Textual smileys will be replaced with graphical ones.
  • You can use BBCode tags in the text. URLs will automatically be converted to links.
  • Konvertas surogatajn skribojn al cxapeligitaj literoj.
    Transskribaj stiloj de literoj:
    ch-stile ch gh hh jh sh u
    c^-stile c^ g^ h^ j^ s^ u^
    ^c-stile ^c ^g ^h ^j ^s ^u
    cx-stile cx gx hx jx sx ux
    Esperanto ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ

Pliaj informoj pri formatado (anglalingve)

CAPTCHA
La demando celas kontroli, ĉu vi estas reala vizitanto kaj por preventi aŭtomatajn spamajn entajpojn.
Image CAPTCHA
Kopii karaktrojn/signojn (observante majusklecon/minusklecon) el la bildo.