Aldoni novan komenton

Jubileo

Urboj: 

Personoj: 

Homoj ŝatas jubileojn, ĉar jubileaj datoj kutime signas gravajn etapojn en ilia surtera vivo, en la vivo, kiu verdire ne daŭras longe, forfuĝas neeviteble kaj relative rapide, forgutas iom post iom kiel degelanta pendoglacio. Se trakti la homan vivon tra la prismo de la travivitaj jaroj, ĉiu aparta datreveno fariĝas evento atentinda kaj neforgesenda, ĝi motivas jubileulojn fari bilancojn kaj nemalofte kuraĝigas ilin ankaŭ al novaj esperigaj aferoj kaj entreprenoj.

Jen ankaŭ mi atingis tian aĝon, kiam miaj propraj jubileaj datoj pli ofte kaj tumulttrude viciĝas tra la persona vivkalendaro. Ĉu en mia juneco mi kapablis kuraĝe supozi, ke post kvindek jaroj en la fora 21a jarmilo mi alfrontos datrevenon, kiu revenigos min al aŭtunaj novembraj tagoj de la 1972a jaro? Tian vivdaŭran perspektivon tiam mi ne povis nek aŭdacis prognozi, sed la aktuala plezuriga fakto realas, kaj nun mi plenĝoje jubilas pro la kvindekjara jubileo de mia esperantistiĝo.

Novembre de la 1972a jaro sur anonctabulo de la fakultato de roman-ĝermana filologio en Tjumena universitato estis afiŝita informo pri baza kurso de Esperanto por studentoj. Post la enkonduka prelego al la kurso, kiun gvidis tiama senrezerva entuziasmulo kaj tre aktiva propagandisto kaj peranto de Esperanto Vladislav Zibenkes, amase aliĝis agititaj gejunuloj. Inter ili estis ankaŭ mi kaj mia universitata kolego-samgrupano Aleksandr Kalaŝnikov. La lecionoj daŭris ĝis printempo de 1973. Tiam ekis unuaj movadaj spertoj: mia unua partopreno en la siberia esperantista renkontiĝo (OSER, Omsko, majo 1973); unua ekzameno pri Esperanto post la baza kurso (Tjumeno, junio 1973); unua memstara interparolo en Esperanto (Tjumeno, aŭgusto 1973); unua legita beletra Esperanta libro (Vintro, 1974); mia unua provo instrui Esperanton (Tjumeno, 1973 – 1974); unua kontakto kun uralaj esperantistoj (REVU – 8, Miasso, 1973), mia unua restado en la tutsovetia somera esperantista tendaro (SEJT-16, Kineŝma, Ivanova provinco, 1974) ktp, ktp.

Ĉiujn konsiderindajn kaj ankaŭ malpligravajn okazaĵojn nun ne eblas nomi, tiaj unuaj momentoj kaj eventoj agrablaj, instruaj, klerigaj, pasiigaj en mia esperantista biografio multis dum la pasinta kvindeko da jaroj, sed feliĉe ili ne ĉesas ĝis nun, kaj Esperantujo ĉiam malkovras interesajn allogajn novaĵojn kaj agadkampojn, daŭre plenigas mian vivon per variaj okupoj, kapabligas kaj kuraĝigas min al pliaj paŝoj kaj novaj aktivecoj.

Dum la jaroj de mia esperantista aktivado mi multe kunlaboris kun gekolegoj el Urala regiono, kaj nun mi plezure kaj volonte diras sincerajn dankajn vortojn al ĉiuj geamikoj, kiujn mi kontaktis, ŝatis, kun kiuj mi kunlaboris kaj realigis interesajn projektojn, kundividis ideojn kaj revojn, kies kunestadon kaj apogon mi ĉiam spertis kaj povis ĝui.

Dum la pasintaj jardekoj mi konstante evoluadis kiel lingvouzanto kaj kaj kiel Esperanto-komunumano, kaj ĉi tiu premisa kondiĉo aparte ĉarmis min ĉiam per la ebloj konstante malkovri kaj ekkoni interesajn kaj gravajn faktojn pri Esperanto kaj ĝia historio, pri la funkciado de la internacia lingvo, pri la noblaj idealoj de la esperantista movado. Ĉu mi ŝatas ĉi tiun jubilean datrevenon? Jes, mi ĝojas kaj kontentas, ke antaŭ multaj jaroj en mia junueco mi eklernis Esperanton, ke la plaĉaj prilingvaj okupoj donacis al mi neforgeseblajn amikajn kontaktojn kun interesaj homoj, plenigis mian vivon per idealoj kaj praktikaj faroj, ke mi ĝuis la vivon de esperantisto kaj spertis mian apartenon al tre grava kaj serioza afero!

Kutime jubileoj revigas aĝajn homojn, almenaŭ pri baldaŭa estonteco, kaj ankaŭ mi tre ŝatus, ke mia datreveno estu nur agrabla festa halteto sur daŭra vojo, ĉar mi ne volas “regliti” kaj “halti survoje”, mi emas persiste antaŭenigi min kaj deziras nun esperplene tosti je novaj plezurigaj travivaĵoj kaj spertoj sub la stelo de Esperanto!