Zamenhof-tago en Jekaterinburg, ne vica, sed jubilea!
Ĉiujare en decembro uralaj kaj siberiaj esperantistoj, samkiel tutmonda eserantistaro, festas tradician Zamenhof-feston au Tagon de E-libro. Ĉi-foje ĝi estis iom neordinara, ĉar ĝi estis ne vica Zamenhof-tago, sed jubilea kaj dediĉata al 150-a datreveno de Ludoviko Zamenhof.
Luita por okazigo de la aranĝo ejo aspektis feste kaj estis tute tauga por akcepti 40-50 personojn. Kaj preskau 40 esperantistoj partoprenis la feston. Malgrau fortaj frostoj (-30C) venis gastoj el Ĉelabinsko, Tjumeno, Niĵnij Tagil, Ĉusovoj (Perma regiono) kaj, kompreneble, Jekaterinburg.
Sur la granda ekrano aperis portreto de Zamenhof, eksonis plena de sentoj voĉo de G.Handzlik, kantanta “Ni dankas vin, s-ro Ludoviko”. Post enkondukaj vortoj de Raja Kudrjavceva grupo de jekaterinburganoj montris la prezentaĵon, kiu nomiĝis “Ĉu vi scias, ke Zamenhof..?” La prezentaĵo konsistis el dudeko da mallongaj demandofrazoj, ĉiu el ili komenciĝis guste per “Ĉu vi scias, ke Zamenhof..?” kaj enhavis
iun ne vaste konatan fakton el la biografio de la lingvokreinto.
Post la prezentaĵo, vigle kaj gaje farita, tuj startis filmprezento pri Zamenhof, kiun preparis por la montro Aleksandr Osincev. Oni spektis la filmon sur granda ekrano, simile al kinoteatro. La filmo de
Nandir Realigo el Svislando, kiu nomigis "Omage al Lazaro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la lingvo", vokis sinceran intereson de la ĉeestantoj. Poste Aleksandro filmprezentis kelkajn interesajn
fragmentojn, kiuj rakontis pri tio, kiel diversaj amaskomunikiloj kaj la reto en la tuta mondo prilumis la eventon – jubileon de la autoro de Esperanto. Post la filmoprezentoj ĉiuj partoprenantoj levis
pokalojn kaj tostis omaĝe al Zamenhof. Regis vere solena kaj ĝoja etoso.
En la sekva programero Raja Kudrjavceva kaj Saŝa Osincev lauvice prezentis kelkajn novajn E-librojn, eldonitajn de diversaj E-eldonejoj en 2009 jaro kaj akiritajn dum la someraj E-arangoj en libroservo de
UEA kaj REU. Ili citis malgrandajn fragmentojn el la prezentataj libroj kaj fine invitis la partoprenantojn vidi libroekspozicion, organizitan iom flanke de la halo.Per tio finiĝis la oficiala parto de la aranĝo kaj cedis la lokon al distraj programeroj, prezentaĵoj, konkursoj, teumado, dancoj ktp., kiuj dauris ĝis la malfruvespero.
Viktor Kudrjavcev




















