Miaj impresoj pri Zamenhof-festo

Viktoro kaj mi disdividis la partojn de la Zamenhof-festo, kiujn ni priskribu laгvice. Sed niaj priskriboj de la aranĝo estas ja ne nur rakontoj pri tio, kiel ĉio okazis, sed ankau la impresoj, tial mi ŝatus komenci jen de kio.

Nia kutima lokalo en jekaterinburga “Domo de Paco kaj Amikeco”, kie dum kelkaj lastaj jaroj pasis Z-festoj, ĉi-foje ne estis disponebla por ni. Do, ni devis serĉi alian lokon kaj luis la halon en la hotelo “Bolŝoj Ural”. Estas interese, ke dum traktado de lu-kondiĉoj kun la hotela direktorino evidentiĝis, ke ŝi estas bone informita pri Esperanto, ĉar antau multaj jaroj finis elementan kurson de Esperanto en Novosibirsk. Ŝi miris, ke la lingvo prosperas ĝis nun, kaj eĉ diris paron da vortoj en Esperanto!

La dua mia impreso ankaŭ estis tre pozitiva. Ni aperis en la hotelo preskau ĉiuj samtempe, veninte al fiksita horo. Neniu el la organizantoj speciale zorgis pri la ornamo de la ejo, kiel kutime tio okazis antaŭe. Tial ni komencis de komuna ornamado de nia halo. Tjumenanoj pendigis surmure siajn murgazetojn pri la klubo, jakaterinburganoj dislokigis laŭ la salono salutvortojn kaj gajan emblemon de la vespero. Iuj pumpis aerglobetojn, aliaj preparis kaj diasmetis regalaĵojn por la festa tablo. La preparado iris rapide kaj glate, en ĝi ankaŭ aktivis unuafoje partoprenantaj novuloj. Tia kunaktivado ekde la komenco donis al la renkontiĝo bonan impulson, unuiginte ĉiujn.

Dua parto de la vespero estis pli distra, leĝera kaj gaja. Unuaj elpaŝis novuloj de ĉiuj urboj, ili prezentis sin al la cetera publiko, montris preparitajn skeĉojn kaj ŝercojn, poste plenumis kelkajn ŝercajn taskojn kaj aprobe de la tuta halo estis akceptitaj en la amikan rondon de ural-siberia esperantistaro. Post tio komenciĝis gaja ĉetabla festeno kun tostoj, surprizoj, konkursoj, ludoj kaj tiel plu. Tjumena E-klubo “Revo” donacis al jekaterinburga “Arĝenta flamo” portreton de L.Zamenhof, kiu estis akceptita ĝoje kaj tre kontente.

Ĉiuj estis aktivaj dum tiu ĉi vespero. Aleksandr Kalaŝnikov organizis komunan deklamadon de poemo “Odo al ĝojo” de Ŝiller kelklingve, altirinte por la elpaŝo ĉelabinskaninojn Galja Terentjeva kaj Daŝa Zelenina. Ĉiuj ĉeestantoj kunkantis la “Odon” akompane de la muziko. Same proprainiciate elpaŝis Rimma Nikolajevna el Ĉusovoj (Perma regiono), ŝi deklamis versaĵojn kaj kantis. Estis bela amika valso en plenumo de Aleksandro Kalaŝnikov el Tjumeno kaj Lidija Jerofejeva el Niĵnij Tagil! Vigle kaj aktive pasis interurba konkurado, por kiu mi proponis ŝercajn taskojn kaj ludojn. Tre ĝojigis teama unueco de ĉelabinskanoj kaj eltrovemo, kreemo de tagilanoj. Dum la lasta ero de la konkurso ĉiuj teamoj prezentis laŭ la tasko siajn Neĝulinojn. Ili estis tiom diversaj: la plej juna kaj ĉarma de Ĉelabinsko, la plej natura de Jekaterinburg kaj la plej gaja de Niĵnij Tagil. Ĉiuj Neĝulinoj estis premiitaj per malgrandaj festaj abietoj kun verdaj steloj surpinte.

Dum la tuta vespero en la halo regis plena harmonio inter esperantistoj novaj kaj malnovaj, junaj kaj maljunaj, ĵusbakitaj kaj veteranoj. Tiun etoson ŝajne eksentis ĉiuj kaj ĝi iĝis la plej grava kaj agrabla impreso de la tuta festo.

 Raja Kudrjavceva

Kiu nun ĉi tie

Nun estas 0 uzantoj kaj 1 gasto ĉi tie.

Lastaj komentoj