TEMoj
Somero jam iom post iom finiĝas kaj multaj el ni povas rakonti niajn impresojn pri diversaj e-aranĝoj. Iuj ekvolis viziti eksterlandon, aliaj decidis subteni samlandanajn esperantistojn, sed plej fortunaj sukcesis partopreni eĉ kelkajn aranĝojn. Ĉi somere mi apartas al patriotoj, tial mi volonte veturis al Tiĥvin, kie ĉarma loka teamo gvidite de Mikaelo Bronŝtejn organizis Tiĥvinajn Esperanto-Metiejojn (TEMoj). Kaj de tago al tago kreskis mia amo al Esperanto, al homoj, kiuj min ĉirkaŭis.
La 1a tago. Tago de adaptado. Tre frua alveno, tro peza valizo, dormemo dum la tuta tago+ Iuj nekonataj homoj, sed estas espero, ke iomete poste venos ĉiujn e-amikojn.
La 2a tago. Malgranda maltrankvileco, ĉar preskaŭ ne estas gejunuloj, nur spertaj-spertaj esperantistoj, pri multaj el kiuj mi nur aŭdis aŭ legis.Kaj M.Bronŝtejn krom tio petis min esti unu el tiuj, kiuj gvidis vivo-metiejo. Mia Dio, necesas paroli kun tiuj nekonataj por mi tamen famaj esperantistoj.
La 3a tago. Evidentiĝis, ke ĉiuj tiuj homoj estas bonegaj. Eĉ fojfoje kun ili pli interese kaj amuze babili ol kun gejunuloj. Mi jam ŝategas ilin.
La 4a tago. Jubileo de Mikaelo Bronŝtejn. Tre kortuŝa festo estis organizita por li. Okazis urba benefico de nia kara amiko. Mi sentis min en granda amika familio, kie ĉiuj amas unu la alian, kie ĝenerale ne ekzistas kvereloj, ni eĉ ne scias tiun vortaĉon. Ĉio estis ĉarme kaj bele.
La 5a tago. Komuna ekskurso al Novgorod. Tamen post la nokta aktiva festado de la jubileo estis ege malfacile vekiĝi. Sed niaj penadoj ne estis vanaj. Kiam, ekzemple ni uralanoj, povus vidi belecon de la urbo? Necesus speciale veni al Novgorod...
La 6a tago. Nu jen...komenciĝis... Mi nur enamigixis ĉiujn partoprenantojn kaj jam necesas adiaŭi. Nu kaj kie estas justeco? Tamen matena komuna fotado kun komuna veko de amatega Garik estis sufiĉe amuza afero.
La 7a tago. Tago de amikaj rondoj. Malgaje... Triste... Eĉ dum nia lasta komuna kantado ĉiuj kantas nur adiaŭajn kantojn. Kaj tiuj eternaj vortoj de amikoj: "Per Esperanto por mondpaco... " Kaj poste brakumoj, malgajaj ridetoj kaj espero en plorantaj okuloj, ke ni nepre renkontiĝos, ĉar alie simple ne povas esti!!!
Sincere via,
Arina )))
- 750 legoj
















Lastaj komentoj
4 semajnoj 1 tago antaŭe
4 semajnoj 1 tago antaŭe
6 semajnoj 5 tagoj antaŭe
7 semajnoj 4 tagoj antaŭe
8 semajnoj 1 tago antaŭe
24 semajnoj 6 tagoj antaŭe
25 semajnoj 2 tagoj antaŭe
25 semajnoj 3 tagoj antaŭe
26 semajnoj 3 tagoj antaŭe
26 semajnoj 4 tagoj antaŭe