Zamenhof-tago 2009 en Jekaterinburg
Do, la organiza teamo invitas ĉiujn dezirantojn, spertajn esperantistojn kaj novulojn kune festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburg la 19-an de decembro ekde la 16-a horo.
Por la aranĝo ni luis komfortan ejon en la centro de la urbo, en la hotelo "Granda Uralo" ("Большой Урал"), kiu situas malantau de la urba Opera teatro, tuj kontrau ĝi, kaj estas tre facile atingebla. De la fervoja stacidomo eblas veturi per trolebusoj № 1,3,9,15,17 ĝis la haltejo "Arkitektura instituto" kaj de tie iri antauen ĝis la strato Lenina, poste lau ĝi ĝis la Opera teatro. Krome, de la fervojstacidomo ankau eblas veturi rekte ĝis la haltejo "Opera teatro" per buso №31 kaj itineraj busetoj №31. De la suda busa stacidomo "Juĵnij" eblas veturi per buso numero 30,50, 50A kaj tramoj № 13,15 ĝis la haltejo "Opera teatro" lau strato de Lenina. En la hotelo necesas supreniĝi per lifto al la 6-a etaĝo, kie vi vidos ejon kun verda stelo surporde.
Ni petas grupojn de novuloj el diversaj urboj prepari ion por la amika koncerto kaj por iel prezenti sin. Ankau malnovajn esperantistojn ni
petas aktive kontribui por la programo de "Amika koncerto" per diversaj programeroj. Krome, estus nemalbone, se grupoj de diversaj urboj kunprenus iujn murgazetojn au fotomuntaĵojn pri viaj kluboj, agadoj,aranĝoj k.t.p.
En la PROGRAMO estas antaŭvidataj:
1. Enkonduka parto - [5-7 min].
2. Filmo pri Zamenhof [5-7 min].
3. "Ĉu vi scias?" - prezento de interesaj faktoj el la vivo de la kreinto de Esperanto
far de grupo de jekaterinburganoj - [10 min].
4. Prezento de la Libra Ekspozicio kun aldono de E-KD kaj E-revuoj kun la
komentarioj de tiuj, kiuj jam tralegis la librojn, vidis kaj auskultis
la diskojn - [20 min].
5. Interkonatiĝo de novuloj kun malnovaj esperantistoj de la regiono.
Akcepto de novuloj en la amikan rondon de Ural-Siberiaj esperantistoj [20 min].
6. Pauzo por ĉe-tabla amika festeno kun vino, teo, kafo, kukoj k.t.p. [30 min]
7. Amika koncerto [15-20 min]
8. Interurba konkurso [20-30 min]
Kunprenu vian bonhumoron, amikajn ridetojn, agrablajn donacetojn kaj
aliajn surprizojn por la amikoj kaj bonvenon al Jekaterinburg!
En la nomo de la organiza teamo,
Raja kaj Viktor Kudrjavcev.














