Respondi al komento

Mia partopreno en io ĝis nun nevidita

 

Eble titolo de mia artikoleto sonas iom intrigante, sed ĝi, tamen, respegulas miajn impresojn de la reala aranĝo, okazita en la plej granda urba biblioteko de Jekaterinburg, la 4-an de decembro ĉi jare.
Tie en tiel nomata artgastejo de la fako de fremdlingva literaturo okazis la unua prezentado de senaktora filmo pri Esperanto, kiu nomiĝis "La Universala lingvo" kaj estis farita de profesia usona kinoreĝisoro, Oskar-nomumito, Sam Green.
 
Organizis tiun prezentadon Aleksandr Osincev, kiu ĉi - somere rolis kiel ĉeforganizanto kaj direktoro de la Unua Internacia Kinofestivalo de filmoj en- kaj pri Esperanto, okazinta dum TutAmerika E-Kongreso kaj Brazila nacia E-kongreso en San-Paulo (onidire, la kinofestivalo furoris!). Laŭ la rakonto de A. Osincev, tiu ĉi filmo malfermis la festivalon.
 
      
Sed mi revenu al nia aranĝo. Aperinte en la artgastejo de la biblioteko, la partoprenantoj povis konatiĝi kun ekspozicieto de la lasttempe aperintaj novaj E-libroj, prezentitaj de A.Osincev kaj stoko de E-libroj el la rezervo de la biblioteko mem. Poste la ĉeestantojn de la salono salutis estrino de la fremdlingva fako de la biblioteko, menciinte, ke ĉe la fako jam delonge funkcias kinokluboj, kiuj prezentas filmojn en la angla, germana kaj franca lingvoj, sed ŝi neniam eĉ pensis, ke iam staros antaŭ esperantistoj, ĉar, kiel multaj homoj nun, opiniis la lingvon Esperanto delonge forgesita; tial estis agrabla miro por ŝi, ke ŝi, tamen, eraris. La estrino volonte invitis esperantistojn daŭrigi siajn kinoprezentadojn kaj partopreni ankaŭ aliajn eventojn de la biblioteka vivo.
 
Poste Aleksandr Osincev proponis al ni komenci la prezentadon de la 5-minuta videoraporto pri la Unua E-Kinofestivalo en San-Paŭlo, post kio okazis dumduonhora prezentado de la filmo de Sam Green. Tuj post la filmo estis aktiva opiniinterŝanĝo pri la vidita. La plej granda parto de opinioj de la ĉeestantoj pri la filmo estis pozitiva, kvankam Aleksandr rakontis, ke dum la kinofestivalo en Brazilo la publiko dividiĝis je du grupoj: al tiuj, kiuj la filmon ŝatis kaj tiuj, al kiuj ĝi ne tre plaĉis, ĉar ili opiniis, ke ĝi devus esti pli reklama.
 
     
Fine okazis kvizo kun demandoj pri la prezentita filmo kaj gajnintoj ricevis diskojn “Esperanto estas...”.
Tri samajn diskojn Aleksandr donacis ankaŭ por la biblioteko.
A.Osincev organizis tiun ĉi prezentadon unuavice por la lernantoj de du aŭtunaj E-kursoj, kiujn li gvidis, kaj kun la celo estonte eble krei sian E-kinoklubon. Sed partopreni la eventon estis ankaŭ invititaj kelkaj malnovaj esperantistoj de la urbo. Entute estis 22 partoprenantoj, inter kiuj 4 neesperantistoj, unu el kiuj eĉ tre aktive esprimis sian pozitivan opinion pri la filmo kaj interesiĝis pri la ebleco lerni la lingvon.
 
Mi ĝojas, ke la unua prezentado de E-filmo en la urba biblioteko sukcesis kaj esperas, ke tiuj prezentadoj iĝos pli-malpli regulaj kaj eble eĉ estos kreita E-kinoklubo en Jekaterinburg.
 
Viktor Kudrjavcev

 

Respondi

Via retadreso restos privata, kaj ne estos montrata al vizitantoj.
  • Retpaĝaj adresoj kaj retpoŝtadresoj iĝas ligiloj aŭtomate.
  • Permesataj HTML-etikedoj: <a> <p> <span> <div> <h1> <h2> <h3> <h4> <h5> <h6> <img> <hr> <br> <br /> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd> <table> <tr> <td> <em> <b> <u> <i> <strong> <font> <quote> <blockquote>
  • Pairs of<blockquote> tags will be styled as a block that indicates a quotation.
  • Textual smileys will be replaced with graphical ones.
  • Use [# ...] to insert automatically numbered footnotes. Textile variant.
  • Use [fn]...[/fn] (or <fn>...</fn>) to insert automatically numbered footnotes.
  • Image links with 'rel="lightbox"' in the <a> tag will appear in a Lightbox when clicked on.
  • Image links with 'rel="lightshow"' in the <a> tag will appear in a Lightbox slideshow when clicked on.
  • Image links from G2 are formatted for use with Lightbox2
  • Links to inline or modal content with 'rel="lightmodal"' in the <a> tag will appear in a Lightbox when clicked on.
  • Links to video content with 'rel="lightvideo"' in the <a> tag will appear in a Lightbox when clicked on.
  • Links to HTML content with 'rel="lightframe"' in the <a> tag will appear in a Lightbox when clicked on.
  • Each email address will be obfuscated in a human readable fashion or (if JavaScript is enabled) replaced with a spamproof clickable link.
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.
  •  Konvertas surogatajn skribojn al cxapeligitaj literoj.

    Transskribaj stiloj de literoj:
    ch-stile ch gh hh jh sh u
    c^-stile c^ g^ h^ j^ s^ u^
    ^c-stile ^c ^g ^h ^j ^s ^u
    cx-stile cx gx hx jx sx ux
    Esperanto ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ

     

Pliaj informoj pri formatado (anglalingve)

CAPTCHA
La demando celas kontroli, ĉu vi estas reala vizitanto kaj por preventi aŭtomatajn spamajn entajpojn.
  _       _____  _       _      ____    _   
| |__ |__ / | |__ | | __ | _ \ | |_
| '_ \ / / | '_ \ | |/ / | |_) | | __|
| | | | / /_ | |_) | | < | _ < | |_
|_| |_| /____| |_.__/ |_|\_\ |_| \_\ \__|
Enter the code depicted in ASCII art style.

Kiu nun ĉi tie

Nun estas 0 uzantoj kaj 0 gastoj ĉi tie.

Lastaj komentoj