Printer-friendly version

Zamenhof-festo en Jekaterinburg - heroldo de la Nova Jaro

La populareco de Zamenhof-tagoj en Jekaterinburg kreskas de jaro al jaro: ĉi-foje la festo kunvenigis la 15-an de decembro jam rekordan kvanton da partoprenantoj – 40 personoj el 5 urboj, kio igis ĝin vera regiona renkontiĝo! Aparte menciindas entuziasmige amasa veno de geamikoj el Ĉelabinsk (6 personoj) kaj Niĵnij Tagil (5 personoj) – ja en ambaŭ teamoj estis novicoj. Kiel ĉiam, ne mankis tjumenanoj. Tre ĝojigis min apero de rarega gasto el Miass Aleksej Fomin, kies kantadon la nuna urala E-generacio, ve, eĉ ne konas pro lia longa foresto en Esperantujo.

Vera ornamo de la renkontiĝo estis talenta kaj sprita rakontanto Sergej Potoskujev el Niĵnij Tagil. Liaj impresoj pri la Somera Festivalo en Barlastono (Anglio), kiun li partoprenis kun la edzino Lidija Jerofejeva, ravis ĉiujn – estis interesege kaj amuze vidi eksterlandan Esperanto-renkontiĝon per la okuloj de ŝokita komencanto. Sergej sukcesis plene kapti la atenton de la aŭskultantoj, kaj al Lidija restis nur aldonadi siajn komentojn de spertulo al lia majstra rakonto.
La ĉefa parto de la festo estis certe ekspozicio de freŝaj kaj de jam arkaikaj E-libroj, al kiu kontribuis per eksponaĵoj ankaŭ aliurbanoj. Saŝa Osincev kaj Raja Kudrjavceva prezentis librojn de la eldonejoj “Impeto” (Moskvo) kaj “Kleks” (Pollando), oni povis foliumi la ĵuseldonitan en Brazilo poezian almanakon “Brazila Parnaso”, konatiĝi kun la ruslingva eldono de la lernolibro “ Esperanto per rekta metodo” de Stano Marĉek, lernolibro de Claude Piron kaj Irina Gonĉarova kaj “Manlibro pri instruado de Esperanto” (ILEI), aĉeti kalendaretojn por 2008, preparitajn de Uljanovska E-klubo kaj REU. La ekspozicion sekvis kvizo pri lingvoj far Saŝa Osincev.
Post la festa teumado nin atendis koncerto, en kiu partoprenis ĉiuj dezirantoj: deklamis versojn kaj kantis infanoj, bele prezentis forgesitajn kantojn Aleksej Fomin, kantis kaj kantigis la partoprenantojn Nikolaj Terentjev (Ĉelabinsk), dancis invititaj dancistinoj. Uralaj esperantistoj jam tradicie dum Zamenhof-tago komencas antaŭfesti la venon de la Nova Jaro, sed ĉi-foje ĉiujn atendis granda surprizo – neatendita veno de Avo Frosto (Viktoro Kudrjavcev), kiu venigis sian nepinon-Neĝulinon (Nataŝa Glaznica, Ĉelabinsk) por konsulti la partoprenantojn, kiun lingvon ŝi lernu por akompani lin en la festaj laŭmondaj vojaĝoj. Nu, certe unuanime estis elektita Esperanto!
La feston daŭrigis gajaj ludoj, paroligaj kaj distraj, organizitaj de Jekaterinburga junulara E-klubo “Arĝenta flamo”, en kiuj samplezure kaj entuziasme partoprenis kaj infanoj, kaj eĉ maljunuloj. En la amuza kvizo fine de la renkontiĝo, gvidata de Raja, preskaŭ ĉiu sukcesis gajni belan novjaran donaceton aŭ E-kalendareton, do ni disiris kun bona humoro, inspiritaj plu agi kaj plu renkontiĝi.
Dankon al la jekaterinburganoj pro ilia ĉiama gastamo, kiu igas min ĉiumonate lasi ajnajn aferojn kaj spite al la nemalgranda 210-kilometra distanco ree kaj ree impeti al la amikaj uralaj renkontiĝoj!
Galina Terentjeva (Ĉelabinsk)
“REGo” 1-2008
 
 
 
     


Afiŝita de Galina Ĵa, 21/02/2008 - 23:35.

Via komento

  • Web page addresses and e-mail addresses turn into links automatically.
  • Allowed HTML tags: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd> <img> <br> <p>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.
  • Each email address will be obfuscated in a human readble fashion or (if JavaScript is enabled) replaced with a spamproof clickable link.
  • You may insert [hidden]text[/hidden] into your text.
  • You may quote other posts using [quote] tags.
  • Textual smileys will be replaced with graphical ones.
  • You can use BBCode tags in the text. URLs will automatically be converted to links.
  • Konvertas surogatajn skribojn al cxapeligitaj literoj.
    Transskribaj stiloj de literoj:
    ch-stile ch gh hh jh sh u
    c^-stile c^ g^ h^ j^ s^ u^
    ^c-stile ^c ^g ^h ^j ^s ^u
    cx-stile cx gx hx jx sx ux
    Esperanto ? ? ? ? ? ?

Pliaj informoj pri formatado (anglalingve)

CAPTCHA
La demando celas kontroli, ĉu vi estas reala vizitanto kaj por preventi aŭtomatajn spamajn entajpojn.