Respondi al komento
Kunveno en Ekaterinburgo
Saluton !
Antaŭnelonge..ni (Pavel, Tatjana, Mansur kun filino, Anna, Olja kaj mi) revenis el Ekaterinburgo. Tie okazis kunveno post someraj vojaĝoj!!!
Rakontis pri siaj vojaĝoj Viktoro (festivalo apud lago Ilmenj), Raja kaj Galja (vojaĝo al UKo en Pollando), Arina (vojaĝo en Tihvin). Ankaŭ ni rigardis tre bela prezentado pri edzfesto miaj amikoj – Pavel kaj Tatjana. Kaj poste mi rakontis pri nia vojaĝo en Ĉeboksary (La 14-a Lingvo Festivalo).
Mi partoprenis ne en ĉiuj aranĝoj kaj estis tre interese por mi ekvidi fotojn kaj aŭskulti rakontoj pri etoso, programo, impresoj!
Ĝenerale mi longe ne vidis miajn Esperanto-amikojn..kaj ĝojas renkontiĝi denove…
Estis gaje!














