EsPrimo-7 el vidpunkto de ĝiaj organizantoj

EsPrimo: 

 Organiza teamo de EsPrimo-7

La vica printempa jarkunveno de uralaj kaj siberiaj esperantistoj retrovis por la tria fojo en sia historio agadplacon en la malnova siberia gastama urbo Tobolsk. Dilara Gadirova – la respondeca gastigantino de kelkdekoj da esperantistoj el pluraj urboj de nia vasta regiono – faris ĉion eblan por disponigi moderajn sed tolereblajn kondiĉojn al la alvenintoj. Al ni bonŝancis, ke dank´ al ŝiaj klopodoj ni ĉiuj, kvankam iuj malfruaj aliĝintoj dormis senpretende  nur en faldeblaj litoj, loĝis dum tri festaj tagoj en gastejo de la stacio de junaj turistoj, sen ĝena interveno de neesperantista publiko, kaj povis por niaj programeroj preskaŭ tagnokte uzi ejojn kaj kunvensalonon de la turistejo.
 
 Bela Tobolsko             Nin ĉiujn akceptas kaj loĝigas Mastrino de EsPrimo-7 en Tobolsk Dilara Gadirova           En la kunvensalono de EsPrimo-7
Tobolsk ĝuigis nin ne nur per siaj historiaj vidindaĵoj sed ankaŭ per agrable sunriĉa primavera atmosfero kaj varma vetero, kiam la arboj kvazaŭ laŭ ekskluziva mendo ekburĝonis ekzakte en ĉi tiuj festaj tagoj kaj bele kovris la urbon rapide per leĝera freŝverda vualo. La primaveran etoson pliigis amikaj salutmesaĝoj venintaj de V.Bespalov (Soĉi), Je.Zajdman (Jalta), M.Bronŝtejn(Tiĥvin), B.Kolker (Usono), S.Smetanina (el Francio), V.Zaĥarova (Usinsk).
 
 Printempaj leontodoj de Tobolsk            Sur la printempa fono Nastja Golovkina (Tjumeno) kaj Aleksandr Osincev (Jek-burg)          Blua printempa ĉielo de Tobolsk
EsPrimo-7 kunlogis 53 gastojn el 16 urboj de Siberio, Uralo kaj Volgio. Inter la partoprenintoj plimultis esperantistoj kun bona lingva sperto (73%), memkompreneble ĉiuj programeroj de la aranĝo senescepte okazis en Esperanto. Sed la renkontiĝon partoprenis ankaŭ novaj lingvouzantoj el Tjumenj, Jekaterinburg, Dimitrovgrad, kiuj ĉeestis kunvenojn kaj provis kontribui al la programo per sia laŭpova subteno kaj partopreno. Nin aparte ĝojigis lojaleco de la esperantistoj al la ĉefa temo de la renkontiĝo kaj aliaj prezentitaj projektoj. Estis tre agrable vidi ankaŭ spontanan aktiviĝon de iuj gastoj dezirintaj sen anticipa antaŭanonca proceduro prezenti proprajn projektojn kaj publikajn raportojn.
 
 Partoprenintoj de EsPrimo-7 en Tobolsk            Apud monumento de Remezov                Komencantinoj dum promenado tra la urbo
La programo, kiun ni prepare dorlotis dum kvar vintraj kaj printempaj monatoj, estis varia kaj abunde reflektis per originalaj facetoj de kultura, historia, movada enhavoj. Sed ni devis tamen akcepti ankaŭ kritikon, ke maltro da atento estis dediĉita al komencantoj. Nia atento ĉi foje koncentriĝis al okazigo de la problema seminario “Generacioj en la urala esperantista movado” kaj prezento de la projekto “Portreta galerio de uralaj esperantistoj”. Ambaŭ eroj fariĝis aktualaj integraj partoj de la granda laboro celanta reaktivigon de intergeneraciaj kontaktoj de esperantistoj, kaj nin ĝojigis multaj pozitivaj reeĥoj kaj pritaksoj de la iniciatitaj labordirektoj plu daŭrigendaj sur privata kaj kluba niveloj.
 
 Dum prezentado de la projekto "Portreta galerio" Vladimir  Opletajev rakontas pri Vladimir Izosimov  Junulara teamo dum la seminario "Generacioj en la Urala E-movado"    Gejunuloj prezentas siajn atendojn de pli aĝa generacio dum la seminario   Junularo dum seminario
 
Konforme al la nomo de la renkontiĝo (“EsPrimo”) la organizantoj ankaŭ ebligis al ĉiu deziranto esprimi sin kaj enprogramigis serion de prezentadoj de la originalaj projektoj, ligitaj al Esperanto kaj al historio, kulturo, literaturo, faritaj en internacia lingvo. Inter tiuj “memesprimoj” grandan intereson ĉe partoprenintoj vekis la projekto “Verda filmejo” de Aleksander Osincev, kulturkleriga projekto “Simboloj de Rusio”fare de Vladimir Opletajev kaj prezentado de la videofilmo “Velga” laŭ la  traduko de V. Devjatnin, kiun faris gasto el Dimitrovgrad Tatjana Iljutkina kune kun Margarita Karceva el Uljanovsk.  Aparte menciindas prezentita kolektiva laboro de la tjumenanoj Aleksandr Kalaŝnikov, Nikolaj Sokolovskij, Irina Aleksandrova pri la historio de Tjumena E-klubo “ Revo”.
 
 Prezentado de la projekto "Verda filmejo" fare de Aleksandr Osincev          Dum la prezentado de la kulturkleriga projekto de Vl. Opletajev "Simboloj de Rusio"
Kutime abundis en la programo ankaŭ distraj kaj amuzaj eroj. Dum jam tradiciaj por la renkontiĝo «Amika- kaj Gaja –vesperoj » senĝene montris siajn kapablojn, deklamis, kantis, dancis kaj ŝercis multaj partoprenintoj. Por vesperaj distradoj kontribuis ankaŭ malgrandaj infanoj, kiuj gaje kaj petole partoprenis la renkontiĝon, kaj kun la helpo de plenkreskuloj preparis siajn kortuŝajn koncertajn programerojn.
 
 Reprezentantoj de du malsamaj generacioj el Jekaterinburg dum la malferma ceremonio     Gastoj el Dimitrovgrad dum "Amika vespero"       Dum "Amika vespero" dancas Nastja Golovkina (Tjumeno)     Dum "Gaja vespero"        
 
Tjumenanoj A.Hiĵnjak, I.Aleksandrova kaj A. Kalaŝnikov dum "Amika vespero"    Filipp Vŝivcev (Miass) salutas ĉiujn dum solena malfermo    Filipp Vŝivcev (Miass) kaj Sofija Paŝĉenko (Novosibirsk) promenas tra la urbo   Uljana Tereŝĉenko kun la patrino Je.Kuznecova (Samara) en infana teatraĵeto dum "Gaja vespero"   La plej juna partoprenanto de EsPrimo-7 Artjom Veselov kun la panjo Tatjana Veselova
Sendube, sukcesa estis ankaŭ turista programo de la renkontiĝo, kies laŭhora enhavo estis tamen reduktita favore al lingvaj kaj kulturklerigaj tagordaĵoj. Tobolsk digne majestis per sia pli ol ducentjara Kremlo kaj ravis nin ĉiujn per la neripeteble provinca, kvankam ne tre riĉa, sed samtempe fiera historia bildo sugestanta baldaŭe profitdonan surmerkatigon de multaj turistaj logaĵoj.
 
 Dum la ekskurso tra Tobolsk           Ĉe la monumento de P.Jerŝov – aŭtoro de fama fabelo “Konjok-Gorbunok”           Komencantino Jana Husanova (Jekaterinburg) dum la promenado tra la urbo          Gejunuloj dum ekskurso tra Tobolsk
Fine, ni povas opinii EsPrimo-n -7 sukcesa kaj konsideri ĝin grava evento en la vivo de siberiaj kaj uralaj esperantistoj, sed nur la partoprenintoj de la tobolska jarkunveno povas oponi nin aŭ aprezi nian laboron. Ni kore dankas al ĉiuj gesamideanoj, kiuj trovis monon, bezonatan tempon kaj grandan deziron pasigi tri festajn tagojn en la amika ural-siberia esperantista medio. Ni atendas viajn replikojn, sugestojn kaj kritikojn.
 
 Antaŭ la disveturo. La adiaŭa momento de EsPrimo-7
En la nomo de la Organiza teamo de EsPrimo-7:
Vladimir Opletajev (Surgut); Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg); Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg).
10. majo 2011
 
Fotoj de Je. Zamislova, V.Opletajev, V.Kudrjavcev, A.Osipova
 

 

Komentoj

Karaj geamikoj! Por mi

Karaj geamikoj!
Por mi EsPrimo-7 estis atendata renkontiĝo, ĉar mi deziris revidi amikojn el Uralo kaj Siberio. Bedaŭrinde, kiel unu el ĝiaj organizantoj mi ne havis multan tempon por nehasta kaj amika babilado, sed tamen la renkontiĝo ĝuigis min per agrablaj rememoroj kaj bela printempa vetero kaj festa etoso en Tobolsk. Mi memoras ankaŭ nian turistan festeneton ĝis malfrua nokto okaze de la naskiĝtago de Galja Terentjeva. Mi dankas al ĉiuj organizantoj-kunteamanoj por la kelkmonata preparlaborado, rezulte de kiu nia programo estis plene realigita kaj espereble plaĉis al ĉiuj partoprenintoj.
Mi deziras al ĉiuj EsPrim-anoj agrablan someran sezonon.
Vladimir Opletajev

Estis ĉarma renkontiĝo. Mi eĉ

Estis ĉarma renkontiĝo. Mi eĉ ne imagis, ke en nia regiono estas tiom multe da novaj kaj junaj esperantistoj.

Mi ĝuis pasigi tempon en amika rondo.

Aparte indas mencii, ke la renkontiĝo havis ĉefan temon, kiu iĝis skeleto de la tuta renkontiĝo. Pri ĝi laŭdinde bone zorgis Vladimir Opletajev, pro tio ĝi gajnis altan lingvan nivelon, kio estis aparte utila por esperantistoj ne ĉiutage havantaj lingvan praktikon.

Mi ŝatus danki Dilara Gadirova pro la teknika prizorgo kaj kultura ekskursa programo. Kaj sen Raja kaj Viktoro Kudrjavcevoj la renkontiĝo entute ne povus okazi.

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte