Iom da impresoj el EsPrim-lando

Urboj: 

EsPrimo: 




Ĉu al vi bonŝancis iam loĝi en Limonada imperio? Ĉu eble en Funga monarĥio aŭ Fromaĝio? Aŭ almenaŭ en Pira insulo? Ĉu ne? Sed mi – jes, loĝis! En Kompota paradizo! Dum kvar neforgeseblaj tagoj en EsPrimo-6, en nia EsPrim-lando.

Neimageble, kiom da aventuroj sukcesis trasperti en la printempa Siberio tridek naŭ EsPrimanoj! Mi preterlasu kutimajn programerojn, kiuj nepre ne mankis, kaj diru nur pri la neordinaraj.

Kie, krom la novosibirska EsPrimo, ni havus eblon ne nur ekskursi en infana studio de animaciaj filmoj “Poisk” (Serĉo), sed ankaŭ mem, per dekoj da niaj propraj manoj, kolektive krei ĉarman amuzan filmeton pri veno de aliplanedano! Kaj eĉ registri en ties sonstudio nian E-kantadon! Sed ve, ni ne sukcesis superi la admirindajn animaciajn fabeletojn de tri-kvarjaraĝaj talentuloj!

Ni, uralaj gastoj, alportis donace al la renkontiĝo sunan veteron kaj “suneton” – simbolon de novosibirskaj E-aranĝoj. Kaj dum la ekskursa tago ni venis al la unika muzeo de Suno por spekti jam centojn da lignaj (kaj ne nur) simbolaj sunetoj, kiuj estis kreitaj kiel kultaj objektoj en ĉiuj anguletoj de la mondo kaj estis zorge kolektitaj en tiu “templo” de Suno. La ekskurson ornamis viva muziko – por ni sonis sorĉaj sonoroj de antikva rusa muzikilo “bila”, praulo de sonoriloj, ni aŭdis “sunajn himnojn” akompane de “vargano” kaj “tibeta sonkaliko”. La hela suna energio agordis niajn animojn kree.en la muzeo de trajnoj (foto de Anastasija)

Al Siberio nin portis trajnoj, sed ankaŭ meze de la renkontiĝo ĉi simbolo de Esperanto-vivo, plena de vojaĝoj, ne lasis nin. Ja nin atendis grandega subĉiela muzeo de trajnoj! Mi eĉ supozi ne povis, ke iam mi ne nur eniros aŭtentikajn vagonojn el komenco de la pasinta jarcento, sed eĉ sidos en la gvidista loko de antikva vaporlokomotivo, imagante min stiri ĝin! Fortan impreson lasis ankaŭ plenekipitaj vagonoj de sanitara trajno, trapasinta la duan mondmiliton, – vagono-operaciejo, vagono-kuirejo. Ni kvazaŭ trafis en kinofilmon milittempan!la trezoro estas trovita! (foto de Irina Andronova)

En la renkontiĝo abundis junularo, tial dum la sporta tago en la arbaro estis organizita ege interesa teama ludo, kun legendo, serĉo de vojo, solvendaj taskoj kaj elementoj de “elviva” turista kurso. Post la streĉa sporta konkurado, superado de ĉiuj baroj kaj solvo de ĉiuj enigmoj, la du teamoj kune triumfe venis al la finalo, trovinte en la apudaj domruinoj kaŝitan trezoron – valizon kun E-libroj! Kaj vespere ni ĝuis piknikon kun ŝaŝlikoj kaj koncerton de Miĉjo Povorin.

Kiel ĉiam ne mankis en la renkontiĝo gajaj ludoj, noktaj kantadoj, skeĉoj, koncertado... Ni esprimadis nin plenforte! Sed certe ni ne nur amuziĝis. Ĉiutage okazadis paroliga kurso por komencantoj, majstre gvidata de Svetlana Smetanina, ŝi prezentis ankaŭ belan rakonton pri sia sperto de E-vojaĝoj kaj organizis libroservon. Spertuloj plezure partoprenis tradukrondon sub gvido de Mikaelo Povorin, okazis la tradicia Ronda tablo pri la regiona agado.ronda tablo pri la regiona E-agado (foto de Nikolaj Terentjev)

Sed plej unika kaj interesa el la seriozaj aranĝoj estis renkontiĝo kun la akademiano Sergeo Pokrovskij, kiu rakontis pri la aktuala agado de la Akademio de Esperanto, pri alfrontataj lingvaj problemoj kaj pri sia tradukista sperto. Kaj ni havis raran eblon ricevi al niaj lingvaj demandoj plej kompetentajn respondojn!

Mi ĝojas, ke nia vica printempa renkontiĝo okazis en Siberio, kio ebligis vastigi nian amikan rondon kaj altiri al la kunagado siberianojn, aparte plezure estis konatiĝi kun junaj talentaj novosibirskaj novicoj. Koran dankon pro la sukcesa organizado de EsPrimo al la interurba teamo, gvidata de Katerina Arbekova, kaj al niaj moskvaj gastoj, aktive kontribuintaj al la programo!



Galina Terentjeva (Ĉeljabinsk)

REGo № 3 (52) junio 2009

 

Komentoj el VKontakte