lernu.net (Esperanto)

TEJO serĉas volontulon!

TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30a de majo 2012! TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde aŭgusto/septembro 2012 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 30a de majo 2012. Legu pli: http://tejo.org/eo/volontulu

Somera Esperanto-Studado 2012 atendas vin!

Kara lernu!-uzanto, Ĉu vi jam partoprenis SES? SES estas Somera Esperanto-Studado, ununura fizika renkontiĝo de lernu!-uzantoj jare. Ni elkore invitas vin aliĝi jam al la 5-a internacia, amuza, Esperanto-semajno – SES 2012. Ĝi okazos – same kiel pasintjare – en la bela historia urbo Nitra (Slovakio) la 21-29-an de julio 2012. Ju pli frue vi aliĝas, despli multe vi ŝparas – do ne hezitu kaj utiligu la malpli kostan aliĝperiodon, kiu daŭras ĝis fino de aprilo! Ĉiujn detalojn vi trovos ĉe: http://lernu.net/ses . Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti organizantojn je ses@lernu.net aŭ unuope (la kontaktojn vi trovos ĉe: http://lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/kontaktoj.php ). Ni esperas renkonti vin en Nitra! Via SES-teamo

Forpasis lingvohelpanto Josef Ŝemer (Josis^)

La lernu!-teamo bedaŭras informi ke forpasis lernu!-lingvohelpanto Josef Ŝemer el Israelo, uzantnomo Josis^. Josi estis nur 61-jaraĝa, kaj li mortis subite dum resaniĝo post komplika kirurgio. Josef laboris dum multaj jaroj kiel lingvohelpanto ĉe lernu!, kaj dum multaj jardekoj por la Esperanto-movado ĝenerale. Li certe mankos al ni ĉiuj; ni ŝatus transdoni al liaj familio kaj amikoj niajn plej sincerajn kondolencojn.

Okazas laboroj pri renovigo de lernu!

Nuntempe okazas diversaj laboroj pri renovigo de lernu!. Pro tio estas simpligata strukturo de la paĝaro kaj forigataj multaj materialoj, kiuj poste estos troveblaj en la nova lernu!-biblioteko. Ekde nun vi ne plu trovos iujn informojn, tekstojn aŭ lernomaterialojn. Ni pardonpetas pro tiu ĝena situacio kaj esperas, ke la simpligo helpos al vi pli bone orientiĝi en la paĝaro. Se vi rimarkos iujn erarojn aŭ nefunkciantajn ligilojn, bonvolu informi nin pri tio. Koran dankon!

Finiĝis la unua kursaro sur la Esperanto-Insulo

La 11-an de februaro finiĝis la 4-semajna intensa kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La aranĝo, kiu inkludis 200-horan intensan BEK-kurson por komencantoj, 144-horan pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio. La inicianto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun la loka Esperanto-asocio kaj ricevis multe da helpo de la ĉina sekcio de ILEI. Fonto: http://www.tejo.org/tejo-aktuale/

Fariĝu staĝanto de E@I!

Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svislando aŭ Turkujo pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako? - gajnu monon, - ricevu studpoentojn, - akiru sperton, - vivu eskterlande, - lernu novan lingvon, - kaj helpu al Esperanto! E@I estas internacia neregistara organizo, kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj retaj teknologioj. Ĝi estas bazita en Slovakio, sed la laboro okazas en la interreto kaj Esperanto estas la laborlingvo. Nuntempe ni serĉas studentojn-esperantistojn, kiuj ŝatus kadre de sia studo pasigi 3 ĝis 12 monatojn laborante por E@I. La staĝantoj ankaŭ helpas prezenti la agadon de E@I dum renkontiĝoj, seminarioj kaj konferencoj. Por pli da informoj retpoŝtu al E@I-respondeculoj: Peter Baláž (petro@ikso.net) aŭ Marek Blahuš (marek@ikso.net).

Subite forpasis lernu!-lingvohelpanto Rick Miller (rdmiller3)

Kun bedaŭro, la lernu!-teamo informas vin ke subite forpasis lernu-lingvohelpanto rdmiller3, alinome Rik', ĉe sia hejmo en Muskego, Viskonsino, Usono. Li suferis grandegan koratakon. Rik' estis grava parto de nia lernu-komunumo; diligenta lingvohelpanto kaj tre bona persono. Li certe mankos al ni. Eblas kundividi viajn memorojn pri Rik' en la lernu-forumo. Eblas sendi kondolencajn mesaĝojn (laŭeble en la angla) al lia familio ĉe dsmiller95@gmail.com

Helpu plibonigi la lernu-bibliotekon

La lernu-teamo nun kolektas materialojn por granda plibonigo de la lernu-biblioteko, kaj ni bezonas vian helpon! Ĉar ni volas havi vere riĉan kolekton, la fortoj de la teamo ne sufiĉas por fari la laboron mem, do ni petas la helpon de niaj uzantoj. Se vi interesiĝas pri la eblo helpi al lernu! kaj vi havas bonan Esperanto-lingvonivelon, bonvolu skribi mesaĝon al teamo@lernu.net. Ni sendos al vi pli da detaloj.

Esperanto-kurso NASK en Dallas, Texas: 25 junio - 4 julio

NASK 2012 25 junio-4 julio, Universitato de Teksaso, Dalaso (tuj post la fino de la landkongreso de Esperanto-USA, 22-25 junio samloke). Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), intensa kurso de Esperanto, okazos dum 8 tagoj, je tri niveloj. La kursoj ofertas intensan instruadon de Esperanto plus multaj eksterklasaj programoj, en amika etoso. Internacia teamo de instruistoj: Spomenka Ŝtimec, Tim Westover, Birke Dockhorn Tri manĝoj tage, individuaj dormĉambroj La tuta kosto (kursoj, loĝado, manĝado) estos 625 USD antaŭ 22 marto, 675 USD poste Iom da stipendia helpo, aparte por plentempaj studentoj, instruistoj kaj loĝantoj de latinamerikaj landoj. Kontaktu: Ellen M. Eddy, administranto, eddyellen@aol.com. Pli da informoj pri NASK troviĝas ĉe: http://esperanto.org/nask