Menciu Esperanton dum la censo

Mi posedas Esperanton!

Inter la 14 kaj 25 de oktobro okazos tutrusia censo. BONVOLU MENCII ESPERANTON DUM LA RESPONDADO!

En la enketilo ekzistas punkto 9.2 - lingvoposedado (vidu skanitan parton de la paĝo), kaj tie vi rajtas mencii ION AJN (eĉ lingvon de planedo Pljuk). Tio signifas ke enketisto devos enskribi tion, kion vi diktos. Do en unu el tri malplenaj linioj enskribu Esperanton, se vi efektive posedas ĝin. Samtempe mi proponas ne mencii esperantistecon kiel naciecon, sed ke ĉiu indiku sian veran naciecon laŭ sia memdifino.
Poste ĉiuj rezultoj estos atingeblaj en la retejo de "Rosstat", kaj kiam la rezultoj pretos, ni klopodos laŭeble plej rapide informiĝi, kiom da esperanto-parolantoj ekzistas en la lando.
Krome mi petas disvastigi ĉi tiun alvokon ĉie, kie vi povos, ankaŭ ruslingve

Grigorij Arosev,
prezidanto de REU

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte