Pri eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj

Urboj: 

Jekaterinburgaj esperantistoj dum la vojaĝo al Azov-Montaro. Demaldekstre dekstren staras  Viktor Kulakov, Aleksandra Osipova, Aleksandr Pereskokov, Rita Husanova, Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva, Vera Matvejeva, Natalja Mansurova
Jekaterinburgaj esperantistoj dum la vojaĝo al Azov-Montaro. Demaldekstre dekstren staras Viktor Kulakov, Aleksandra Osipova, Aleksandr Pereskokov, Rita Husanova, Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva, Vera Matvejeva, Natalja Mansurova
La vojo komenciĝis
La vojo komenciĝis
Rapida matenmanĝo antaŭ la sureniĝo al la montaro
Rapida matenmanĝo antaŭ la sureniĝo al la montaro
Bela vidaĵo de la loko
Bela vidaĵo de la loko
Roko kaj la ĉirkaŭa aŭtuna arbaro
Roko kaj la ĉirkaŭa aŭtuna arbaro
Apud la roko, kie sur la muro estas pentrita la fraŭlino Azovka
Apud la roko, kie sur la muro estas pentrita la fraŭlino Azovka
Apud la roko, kie estis la  bildo, pentrita de la studentoj de la jekaterinburga artlernejo
Apud la roko, kie estis la bildo, pentrita de la studentoj de la jekaterinburga artlernejo
Nia kompanio surpinte de la Azov-montaro
Nia kompanio surpinte de la Azov-montaro
Belega vidaĵo desupre de la Granda Azov
Belega vidaĵo desupre de la Granda Azov
La kompanio dum la ripozpaŭzo
La kompanio dum la ripozpaŭzo
Bela duopo - Aleksandra Osipova kaj Aleksandr Pereskokov surpinte de La Granda Azov-monto
Bela duopo - Aleksandra Osipova kaj Aleksandr Pereskokov surpinte de La Granda Azov-monto
Raja Kudrjavceva sur la roko
Raja Kudrjavceva sur la roko
Sur roko kantas Viltor Kulakov
Sur roko kantas Viltor Kulakov
ĉiujn salutas Jelena Uspenskaja
ĉiujn salutas Jelena Uspenskaja
Dum la ripozpaŭzo
Dum la ripozpaŭzo
Bela vidaĵo de la loko
Bela vidaĵo de la loko
Surmure de unu el rokoj estas pentritaj la fraŭliono Azovka kaj aliaj herooj de la popolaj epikaj rakontoj de P. P. Baĵov
Surmure de unu el rokoj estas pentritaj la fraŭliono Azovka kaj aliaj herooj de la popolaj epikaj rakontoj de P. P. Baĵov
Nia brava kompanio surpinte de la Azov-montaro
Nia brava kompanio surpinte de la Azov-montaro
Bela vidaĵo desupre
Bela vidaĵo desupre
Triopo surpinte de la Azov-monto: Aleksandr Pereskokov, Vjaĉeslav Gusev kaj Raja Kudrjavceva
Triopo surpinte de la Azov-monto: Aleksandr Pereskokov, Vjaĉeslav Gusev kaj Raja Kudrjavceva
Vera Matvejeva surpinte de unu el rokoj de la Azov-montaro
Vera Matvejeva surpinte de unu el rokoj de la Azov-montaro
Nia kompanio piknikas
Nia kompanio piknikas
Kantas Viktoro Kulakov
Kantas Viktoro Kulakov
Rita kaj Igorj Husanov dum la rea vojo prenas la akvon ĉe Sinjuŝkin-puto. Onidire la akvo junigas ĉiujn, kiuj ĝin trinkis :)
Rita kaj Igorj Husanov dum la rea vojo prenas la akvon ĉe Sinjuŝkin-puto. Onidire la akvo junigas ĉiujn, kiuj ĝin trinkis :)

Almenaŭ unufoje en la jaro grupo de jekaterinburgaj esperantistoj penas eksterurbiĝi kaj kunveturi al iu pitoreska kaj vizitinda loko en ĉirkaŭaĵoj de la urbo. Evidentiĝis, ke plej taŭga tempo por tio estas postsomero, kiam ĝiaj tagoj “tuŝas nin per lasta somera kiso”, kiam la naturo de tago al tago “pentras “al ni bildojn de mirinda beleco, kaj ĝi “prenas nin je mano kaj kondukas” post si en la profundecon de tiu aŭtuna belo, kvieto, saĝeco. Por ĝui tiujn sunajn tagojn kaj poste konservi ilian mildan varmon en la memoro, bonege estas pasigi almenaŭ unu el ili ĉe la naturo.

Tiel, la 16-an de septembro, sabate, la grupo el dek esperantistoj jam je la 9-a matene lasis la urban tumulton kaj veturis per tri privataj aŭtoj direkte al Azov-montaro – unu el plej konataj kaj legendaj lokoj en ĉirkaŭaĵoj de Jekaterinburgo. Ĝi situas je 58 km de la urbo, proksime al la urbeto Polevskoj. Oni nomas la montaron geologia, botanika, arkeologia kaj literatura monumento de la Sverdlovska provinco. Pasintjare ni havis la bonŝancon vidi la naturan parkon “Baĵovaj lokoj” apud Sisertj, kiu estas la patrujo de la verkisto mem, do, ĉi-foje ni daŭrigis la konatiĝon kun la baĵovaj lokoj kaj decidis viziti la patrujon de popolaj epikaj rakontoj de la elstara urala verkisto P. P. Baĵov, ĉar Azov-montaro ofte menciiĝas en ili.

Post la horo kaj duono de la veturado ni estis surloke kaj plu jam nur piediris. Estis bonege, ke ni havis inter ni la profesian ĉiĉeronon, Rita Husanova, kiu gvidis nin kaj rakontis multon interesan, ligitan kun la belega kaj vizitinda loko.

Kun negranda suprenira direkto la vojo de aŭtovojlinio iras en la montaron. Ĝi serpentumas tra arbaro, estas malebeneca kaj ŝtonhava, multas sur ĝi arboradikoj de jarcentaj arboj. Sur la teritorio je 217 hektaroj disetendiĝas rokaro intermiksite kun arbaro kaj maldensejoj Ĝuste en arbaro eblas eksenti la tutan veran belecon de la aŭtuno! En la urbo ĝi ankoraŭ ne rimarkeblas tiomgrade. Senavare brilas la suno kaj la ĉirkaŭa mondo estas kolorigita per belaj okrofarboj de nekutimaj tonoj. Fajre brulas foliaro de sorparboj kaj tremoloj. Betuloj ŝanĝis sian verdan someran veston je splenda ora kaj,promenante ĉi tie, vi kvazaŭ trafas en la magian oran landon. Vento mallaŭte susuras inter branĉoj, kvazaŭ kantas nur al ĝi konatan melodion, akompane de kiu dancas arbofolioj. Sed ĉirkaŭe ankaŭ multas aliaj harmoniaj sonoj: birdokantoj, flustro de ora foliaro sub la piedoj…kiel bonegas aŭskulti la muzikon de la naturo – unu el plej agrablaj muzikoj en la mondo! Kaj vi jam forflugas ien en viaj pensoj, revante pri io…

La nomo de la montaro “Azov”, laŭ opinio de multaj sciencistoj, devenas de la tjurka vorto “azay” – “dento” kaj tio ankaŭ konfirmiĝas per aspekto de surmontopintaj montodentoj. La montaro Azov havas du pintojn: Granda Azov – plej ofte vizitata de turistoj, kaj Malgranda Azov – la maksimuma alteco de la montaro – 590 metroj, kaj alteco de rokoj – pli ol 25 metroj. Kelkloke inter rokoj fariĝis trairejoj, kiujn oni nomas “Pordegoj”. Rokoj de Azov-montaro povas memorigi ŝtonan urbon.

Kun la montaro estas ligitaj multaj legendoj. Apenaŭ iu alia natura vidindaĵo de Uralo povas fieri pri tia abundo de popolrakontoj pri ĝi! Unu el ili rakontas pri la fraŭlino Azovka, kiu aŭ mem foriris al rabistoj, aŭ oni ŝin forŝtelis, kaj rezulte ŝi trafis la montokavernon. Kun ŝi oni ligas ankaŭ fontojn ĉikaŭ la monto, opiniante,ke tio estas larmoj de Azovka, kiu ploras ĝis nun kaj preskaŭ ne plu havas la larmojn, tial ankaŭ malmulte da fontoj restis.

Sur muro de unu el rokoj la pentristo Nikolaj Surenkov en 1956 pentris Azovkon kun trezoroj. En 2016 super la jam malbone videbla pentraĵo estis farita nova. Ĝia aŭtoro iĝis Jelena Baĵova, la onkla nepino de la verkisto P. P. Baĵov.

Antaŭ miloj da jaroj, en la epoko de fera jarcento, la montaro Azov servis kiel porofera loko de la manso – popolo, pri kio atestas la trovitaj en 1940 artefaktoj – idoloj, kultaj bronzaj figuretoj k.t.p., kiuj nun estas en regionografiaj muzeoj de Jekaterinburgo kaj la urbo Polevskoj. Laŭ la rakontoj de lokaj loĝantoj eĉ pli antaŭe en la kaverno estis trovita la kaŝtrezoro el antikvaj glavoj kaj maŝkirasoj. Venis al la loko de la kaŝtrezoro vidi ĉion ankaŭ Pavel Baĵov.Eble tiam li ekpensis verki la epikan rakonton pri ĉi-lokoj.

Azov-montaro estas Loko de Forto! Ni rimarkis, ke longe supreniĝante al la pinto laŭ la ŝtonaj padoj, ni certe lacis, sed kiam ni atingis la pinton kaj ĉirkaŭrigardis ĉion desupre, iĝis tre facile spiri, la laco kvazaŭ estis forviŝita.

De la pinto de Azov-monto malfermiĝis belega vidaĵo – montoj de Urala montara spino, lageto, aŭtuna arbaro kaj la urbeto Polevskoj. Starante sur la montopinto kaj enspirante la freŝan aeron, kiun vi ŝatus plenpulme enspiri ankaŭ por la rezevo, ensorbante odoron de arbaro, aŭtuna foliaro, monta vento, vi forgesas pri ĉio, pri ĉiuj eblaj problemoj, kiuj iĝas tiaj mizerecaj. Vi sentas vin tiom unueca kun la naturo kaj universo. Kaj venas la memoron finaj linioj de la fama kanto de V. Visockij:”

“La monda vastaĵ’ panoramas sub vi…
Vi ĝuas, sed iom vin ronĝas envi’
Al homoj, sturmontaj la pintojn post via forir’”
/ «Весь мир на ладони — ты счастлив и нем …
И только немного завидуешь тем
Другим, у которых вершина ещё впереди»

 

Post la supreniĝo al la Granda Azov-monto, ni faris ripozpaŭzon, trovis plataĵon kaj sidis pikniki tie. La rapide aranĝita “tablo” estis plena de bongustaĵoj, kaj apetito ankaŭ estis bonega post la promenado ĉe freŝa aero. Post la manĝpaŭzo nia kompanio iris vidi la Malgrandan Azovon, plezure vagadis ankaŭ tie laŭ la montaj padoj, supreniĝis al rokoŝtupoj, grimpis sur harditaj de vento elstaraĵoj de diversaj ŝtonaj petroj,ĝuis la belajn vidaĵojn, miris, impresitaj de la betulo, kiu, neniu scias kiel, kreskis surmure de apika roko, faris multajn interesajn fotojn. Fine ni trovis arbaran maldensejon, kie estis agrable sidi kaj kelkaj el ni, kiuj emis kanti, inspirplene ekkantis akompane de gitaro de Viktoro Kulakov. Kaj aliaj simple ĝuis la kvieton, sidante sur la jam velkanta herbo, spiris la odorojn de la aŭtuna arbaro, observis tion, kiel malrapide turniĝante kun akompano de aŭtuna muziko, falas teren vica bela folio-floro. Jen ĝi finis sian flugon kaj alteriĝis al la tapiŝo el similaj koloraj folioj kaj kvazaŭ aldonis ĉi tiun oran kovrilon.

Venis la tempo reveni… En tumulton de la urbo… Sed ni revenis kun la neforgeseblaj impresoj pri amika renkontiĝo, kun la percepto de la travivita mirinda tago de belega postsomero kun preskaŭ infana ĝojo, kun bonega humoro – kaj ĉu ĉio tio ne estas vera trezoro?

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte