Al la 130-jara naskiĝdatreveno de la fama rusa poeto Sergej Jesenin

Аntaŭ 130 jaroj, la 3-an de oktobro de 1895, naskiĝis la poeto Sergej Aleksandroviĉ Jesenin - la unika majstro de plumo, kiun oni nomas "la voĉo de rusa animo". S.A. Jesenin naskiĝis en la vilaĝo Konstantinovo de Rjazana gubernio. Dum lia vivo inter vastaj kampoj kaj stepoj en la infaneco, naskiĝis lia amo al la rusia naturo. Dank' al tio en la estonteco li iĝos fajna lirikisto, sorĉisto de rusa pejzaĝo, mirinde sentonta kolorojn, sonojn kaj odorojn de la kara tero.

Pri tradicia eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj

Jekaterinburgaj esperantistoj havas proprajn negrandajn tradiciojn, kiujn ni penas sekvi. Unu el ili estas ĉiujara eksterurbiĝo dum agrablaj tagoj de postsomero, kiam ni vizitas iujn belajn lokojn en ĉirkaŭaĵoj de la urbo.
Ĉi-foje por la eksterurbiĝo ni elektis la rokaron de Pjotr Gronskij - lokon pitoreskan, interesan kaj historie signifan. Ĝi situas je 35 km de Jekaterinburgo, proksime al la loĝloko Isetj.
Legu pli »

Urboj: 

Pri la partopreno en la programo de la festivalo "Libroj en urbo" en Tobolsko

En la pasinta semajnfino en Tobolsko pasis festivalo “Libroj en urbo”, organizita de naftogasa kompanio “SIBUR” kaj Moskva entreprenisto Andrej Geljmiza. La festivalo okazis jam la kvinan fojon kaj celis veki intereson ne nur al legado de libroj, sed ankaŭ al aliaj kulturkampoj, ekzemple, al muzikaj klasikaĵoj aŭ al la konservado de historiaj konstruaĵoj en la urbo. Ĉi-jare la temo de la festivalo estis “Siberio”. Oni ankaŭ anoncis pri la okazonta ekspozicio de rivera floto. Krome, enkadre de la festivalo estis tre bonaj muzikaj koncertoj, kiujn vizitis multaj urbanoj. Kial mi priskribas tion al vi, karaj samideanoj? Vi ne kredos al mi, sed mi ja ankaŭ decidis enviciĝi en la programon de la festivalo kaj rakonti pri nia lingvo kaj ne nur pri ĝi, sed pri “Esperanto en Siberio”.
Mia prelego okazis en la halo de la historia konstruaĵo
Legu pli »

Timofej Ŝuvajev (1915-2025)

Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev

La regionografia muzeo de la urbo Niĵnevartovsko portas la nomon de esperantisto

Antaŭ 110 jaroj, la 10an de junio 1915, en la vilaĝo Aleksandrija de Stavropola gubernio naskiĝis Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev – veterano de la Granda Patrolanda milito, ordenito, instruisto pri historio kaj matematiko, direktoro de meza lernejo, esperantisto, regionografo.
Ekde 1959 li loĝis en la siberia vilaĝo Larjako kaj poste en 1963 transloĝiĝis en Niĵnevartovskon , fariĝis fondinto de la urba regionografia muzeo, aŭtoro de la regionesplora verko “Niĵnevartovsk”. En marto 1996 la urbo honoris lin per la titolo “Honora civitano de Niĵnevartovsko”.
Timofej Ŝuvajev, laŭ rememoroj de la filinoj, lernis Esperanton memstare en la 30aj jaroj antaŭ la Dua mondmilito, estis membro de SEU, SAT. Pri la lingvo lin atentigis la fama sovetia sciencisto kaj selektisto Ivan Miĉurin.
Legu pli »

La unua lernolibro de Esperanto

La 26-an de julio 1887 aperis la unua lernolibro de Esperanto «Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ
por Rus,o,j» .Tiu ĉi tago estas festata kiel naskiĝtago de Esperanto.
Gratulojn al ĉiuj esperantistoj okaze de la festo! Karaj geamikoj, sanon, fortojn, energion kaj entuziasmon al vi por aktive agi por kaj per Esperanto!
Legu pli »

12 julio – Tago de Espero

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Espero
En januaro 2025 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 12-an de julio Internacia Tago de Espero. Universala Esperanto-Asocio entuziasme esprimas sian subtenon de tiu iniciato.
Kiel implicas ĝia nomo, la Internacia Lingvo Esperanto naskiĝis kaj plue vivas en etoso de espero – la kredo de juna kuracisto, Ludoviko Zamenhof, ke ekzistas alia vojo ol eterna militado, ke eblas kunvivi en paco. Zamenhof kreis internacian lingvon, kiu celis nutri esperon en ĉiuj popoloj pri alia vojo ol militoj, persekutoj, pogromoj, kaj persista malamo.
Milionoj da homoj lernis Esperanton: hodiaŭ Esperanto estas konata kaj uzata de individuoj tra la tuta mondo. Tiuj homoj nutras esperon pri mondo kie interhoma komunikado reduktu kaj fine estingu la malfidon kaj batalemon kultivitajn de tro multaj homoj hodiaŭ.
Legu pli »

Pri junia interurba renkontiĝo de esperantistoj en Jekaterinburgo

Komuna foto dum la renkontiĝo

La 12-an–15-an de junio 2025, en Jekaterinburgo pasis kelktaga interurba renkontiĝo de uralaj esperantistoj, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj gastoj-esperantistoj el aliaj regionoj de Rusio. La renkontiĝo estis ne nur neordinara Esperanto-evento, tio estis tuta kalejdoskopo de emocioj, ĝojoj kaj neforgeseblaj impresoj. Simila aranĝo okazas en nia urbo junie jam la trian fojon, kaj ni, esperantistoj, dediĉas ĝin al la Internacia tago de geamikoj (la 9-an de junio) kaj kiel ĝian devizon faris la frazon: “Belegas nia kuno, geamikoj!”. La temo de la renkontiĝo estas komprenebla al ĉiuj, ja en ĉies vivo estas homoj, kiujn ni nomas amikoj, kaj nedisigebla parto de nia vivo estas amikeco kaj subteno, kiujn ni povas ricevi de niaj geamikoj. Mi persone ĉiam ĝojis kaj ĝojas, ke inter uralaj esperantistoj neniam estis iuj miskomprenoj aŭ eĉ kvereloj, sed estas tre amikecaj interrilatoj, interkompreno kaj subteno Legu pli »

Urboj: 

Tago de la rusa lingvo estas internacia tago

Ĝi estas unu el la lingvaj tagoj de UN, ĝin oni festas la 6an de junio, en la naskiĝtago de la granda rusa poeto Aleksandr Puŝkin.
Antaŭ 14 jaroj la 6an de junio 2011 la Tago de la rusa lingvo estis oficialigita de la Prezidento de RF.
La rusa lingvo estas unu el la orientslavaj lingvoj, nacia lingvo de la rusa popolo, unu el la plej uzataj mondlingvoj.
 Ĝi estas la 9a lingvo en la mondo laŭ la kvanto de parolantoj (255 milionoj da homoj), kaj ĝi okupas la 8an lokon en la mondo laŭ la kvanto de denaskaj parolantoj (166 milionoj). Legu pli »

Aleksandr Saĥarov – “centprocenta esperantisto”

Ĵurnalisto, tradukisto, profesia eldonisto kaj instruisto de Esperanto, li estis unu el la plej fervoraj kaj konsekvencaj adeptoj de la Esperanta ideo. Aleksandr Saĥarov naskiĝis la 7/19-an de aprilo 1865 en la vilaĝo Kudeliĥa de Simbirska gubernio. En 1875 li fariĝis lernanto de meza lernejo kaj en 1885 li sukcese plenumis finan ekzamenon en Simbirska klasika gimnazio. En la jaroj 1885 – 1900 Aleksandr Saĥarov estis studento de Kazana universitato, li studis matematikon kaj volis esti pedagogo, sed dum pluraj jaroj estis financa inspektoro en la urbo Ardatov. Saĥarov dum la gimnaziaj kaj universitataj jaroj studis la latinan, grekan, francan, germanan, iomete la anglan lingvojn.
Saĥarov eklernis Esperanton en 1903, skribinte petleteron al d-ro Zamenhof, de kiu li ricevis la unuan lernolibron de Esperanto kaj Esperanto-rusan vortaron. Al la lernado de la internacia lingvo lin puŝis la letero de lia universitata amiko Sergej Poljanskij skribita en Esperanto.
Legu pli »

Pri la centjara naskiĝdatreveno de la skulptisto Ernst Neizvestnij

La 9-an de aprilo de 2025 okazis centjara naskiĝdatreveno de la mondfama skulptisto, artisto, filozofo kaj civitano de la mondo - Ernst Iosifoviĉ Neizvestnij. Eblas longe nombri ĉiujn titolojn de tiu ĉi elstara persono: honorito per la ordeno "Pro meritoj por la Patrujo" de la tria grado (1996), per la ordeno de Honoro (2007), laŭreato de la ŝtata premio de Rusia Federacio en la sfero de literaturo kaj artoj (1996), eksterlanda membro de la Svedia Reĝa akademio de liberaj artoj (1984), membro de la Nov-Jorka (1984) kaj de la Eŭropa (1989) akademioj de sciencoj kaj artoj, honora eksterlanda membro de la Rusia akademio de artoj (1995), konsilisto pri kulturo de la prezidento de Rusia Federacio B. N. Jelcin (1996). Pri la skulptisto multas filmoj, libroj kaj artikoloj, sciencaj esploroj, en kiuj oni nomas lin "Мikelanĝelo de nia epoko".
Ernst Neizvestnij certe estas mondcivitano, sed naskiĝis li en Sverdlovsko (nuna Jekaterinburgo), Legu pli »

Urboj: 

Mortotago de d-ro L.L. Zamenhof

La 14an de aprilo 1917 forpasis en Varsovio la kreinto de Esperanto L.L. Zamenhof. Rememorojn pri la lastaj jaroj de la Majstro verkis lia filo Adam Zamenhof (1888-1939) – okulkuracisto, esperantisto, pafmurdita de germanoj en la koncentrejo Palmiry la 29an de januaro 1939. Rakonton pri la lastaj tagoj de d-ro Zamenhof kaj la funebra ceremonio en Varsovio verkis kaj eldonis Adolfo Oberrotman kaj Teo Jung en 1921, inkluzive de la funebraj paroladoj de Leo Belmont, Antoni Grabovski kaj de la poemoj de Julio Baghy kaj Feliks Hiller. Legu pli »

Esperanto-kurso en Tobolsko

Pasintsemajne en Tobolsko finiĝis baza Esperanto-kurso, kiun organizis kaj gvidis Dilara Gadirova. Dilara Nailjevna estas sperta lingvoinstruistino, ŝi multfoje gvidis en sia kariero diversgradajn Esperanto-kursojn, kaj ĉi-printempe en Tobolsko ŝi okazigis ekspresan kurson de Esperanto por diversaĝuloj.

La kurso konsistis el dek duhoraj lecionoj. Nuntempe ne estas facile trovi senpagan kursejon, des pli malfacile estas agiti homojn aliĝi al kurso de internacia planlingvo, sed la problemon solvis la urba kunlaborejo “Mia teritorio”, disponiginta komfortan lernoĉambron. La kursanoj lernis bazajn gramatikajn regulojn, plenumis diversajn ekzercojn, partoprenis lingvajn ludojn kaj kantis en Esperanto,  Legu pli »

Aranĝoj: 

Кunvizito de jekaterinburgaj esperantistoj la urban filharmonion en la tago de la 340-jara naskiĝdatreveno de la fama komponisto I.S. Bach

Jekaterinburgaj esperantistoj estime rilatas al tradicioj en Esperantujo kaj penas subteni ilin, kiel ekzemple malnovan tradicion festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo. Sed ni ankaŭ kreas la novajn tradiciojn. Jen, iĝis jam la bona tradicio: ĉiujare la 21-an de marto, en la naskiĝtago de la fama komponisto I.S. Bach viziti grupe la koncerton de lia muziko en la urba filharmonio. Marte kutime en la urbo tradicie pasas la muzika festivalo Bach - fest.
Ĉi jare ĉiuj muzikistoj kaj muzikŝatantoj festis la jubilean 340-jaran naskiĝdatrevenon de la geniulo, kaj kompremeble, la urba filharmonio preparis brilan koncertan programon okaze de tio. Dum la vespero sonis muziko de I.S. Bach je ŝatataj de la komponistoj muzikiloj: klaviceno, violono kaj certe orgeno. Klavicenon kaj orgenon inspirplene ludis la titola orgenisto de nia filharmonio Taras Baginec. Necesas diri, ke la belegan klavicenon la filharmonio ekposedis relative antaŭnelonge, ekde 2013,
Legu pli »

Urboj: 

La 11-an de marto 2025 forpasis jekaterinburga esperantisto Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Viktor naskiĝis en Sverdlovsko, studis en Urala politeknika instituto, finis ĝian radioteknikan fakon, laboris kiel sistemestro de Linux en Sberbanko.
Memlernanto, li esperantistiĝis en 1982 per ekspresa kurso "Esperanto en 16 tagoj" de Boris Kolker, publikigita en la revuo "Kemio kaj vivo". En 1984 Viktor partoprenis sian unuan Esperanto-renkontiĝon OrSEJT-26 apud Krasnojarsko, post kiu li flue ekparolis Esperante kaj iĝis aktiva membro de SvEK. Li aktive partoprenis la kluban agadon en la jaroj 1984-1997, estis unu el la ruslandaj pioniroj de komputiligo de Esperantujo, kunlaboris en la eldonejoj "Sezonoj" kaj "Ural-Sovety", por kiuj li produktis Esperantajn tiparojn. Ekde la fondo de la gazeto "Ruslanda esperantisto" kaj ĝis 1994 li enpaĝigis ĝin, estis redakciano de la revuo "La Ondo de Esperanto" pri komputilaj aferoj, estis la gvidanto de komputila sekcio de REU.
Legu pli »

Urboj: 

Al la 225-jara naskiĝdatreveno de la elstara rusa poeto-lirikisto, tradukisto kaj pensulo Je.A. Baratinskij

Jevgenij Abramoviĉ Baratinskij (02.03.1800 - 29.06.1844)

Antaŭ 225 jaroj naskiĝis Jevgenij Abramoviĉ Baratinskij (02.03.1800 - 29.06.1844) - elstara poeto-lirikisto, tradukisto kaj pensulo.
Li estis unu el plej mirindaj kaj samtempe plej subtaksitaj kaj enigmaj figuroj de la rusa literaturo de la ХIХ jarcento. Liajn poeziajn verkojn sinforgese legis tiuj, kiuj vidis en poezio ne nur belajn vortojn, sed ankaŭ sencon kaj profundecon, kaj samtempe mem strebis al vero.
Je. Bartinskij estis amiko de A. Delvig, A. Puŝkin, K. Rilejev, V, Ĵukovskij. A S. Puŝkin skribis pri li:
"Baratinskij apartenas al tiuj niaj poetoj, kiuj aparte diferenciĝas. Li estas originalulo, ĉar li pensas. Li estas originala kaj en ĉio, ĉar pensas siamaniere, ĝuste kaj sendepende; kaj samtempe sentas forte kaj profunde. Harmonio de liaj versaĵoj, freŝeco de lia stilo, viveco kaj ĝusteco de la esprimado devas ravi ĉiun, kvankam iom posedantan de gusto kaj sento."
Legu pli »

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS