Aldoni novan komenton

La festa kunveno de esperantistoj en Jekaterinburgo

Urboj: 

Ligna simbola arbo de diversaj popoloj en la kunvensalono kun la afiŝo de nia festa kunveno
Ligna simbola arbo de diversaj popoloj en la kunvensalono kun la afiŝo de nia festa kunveno
Komuna foto de la partopernintoj de la renkontiĝo
Komuna foto de la partopernintoj de la renkontiĝo
La kvizo pri Esperanto dum la programo de la festa renkontiĝo
La kvizo pri Esperanto dum la programo de la festa renkontiĝo
La organizantino el Jekaterinburgo Raja Kudrjavceva kun la gastoj - esperantistoj el Niĵnij Tagilo Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev
La organizantino el Jekaterinburgo Raja Kudrjavceva kun la gastoj - esperantistoj el Niĵnij Tagilo Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev
Niaj gastoj - esperantistoj el Tjumeno Tatjana Veselova kun la eta filino Manjo kaj Mansur Mamkin
Niaj gastoj - esperantistoj el Tjumeno Tatjana Veselova kun la eta filino Manjo kaj Mansur Mamkin
Raja Kudrjavceva kun la junuloj de la klubo Arĝenta Flamo maldekstre estas Sergej Lokis, kaj dekstre - Aleksandr Pereskokov
Raja Kudrjavceva kun la junuloj de la klubo Arĝenta Flamo maldekstre estas Sergej Lokis, kaj dekstre - Aleksandr Pereskokov
Sergej Potoskujev el Niĵnij Tagilo deklamas la poemon de M. Ju. Lermontov
Sergej Potoskujev el Niĵnij Tagilo deklamas la poemon de M. Ju. Lermontov
Jekaterinburgano Sergej Kumkov en la paŭzo dum la komuna koncerto
Jekaterinburgano Sergej Kumkov en la paŭzo dum la komuna koncerto
Gitarludas kaj kantas jekaterinburgano Konstantin Ĥlizov
Gitarludas kaj kantas jekaterinburgano Konstantin Ĥlizov
Apud la ekspozicio de Esperantaj libroj: maldekstre - Nadeĵda Sutugina kaj Jelena Uspenskaja (ambaŭ el Jekaterinburgo) kaj dekstre Raja Kudrjavceva kaj Tatjana Veselova (Tjumeno)
Apud la ekspozicio de Esperantaj libroj: maldekstre - Nadeĵda Sutugina kaj Jelena Uspenskaja (ambaŭ el Jekaterinburgo) kaj dekstre Raja Kudrjavceva kaj Tatjana Veselova (Tjumeno)

La 10-n de julio jekaterinburgaj esperantistoj havis la festan kunvenon, dediĉitan al la 135-jara naskiĝdatreveno de Esperanto. Jam la mateno de tiu somera dimanĉa tago estis plena de lumo, suno kaj esperoj; ĉiuj antaŭaj grizaj kaj pluvaj tagoj restis en la pasinto, la naturo “larĝe ridetis”, kaj la vetero favoris al ni. Kaj same kiel estis sennuba kaj hela la ĉielo de tiu tago, tiel sennubaj kaj helaj estis ĉiuj momentoj de nia festa renkontiĝo.

Semajnfine, antaŭ du tagoj de la renkontiĝo, en la Domo de Uralaj popoloj estis aranĝita por la vasta ekstera publiko la libroekspozicio, kiu prezentis ne nur Esperantan beletristikon, sed ankaŭ librojn pri Esperanto kaj lernilojn de la lingvo. Kaj de la frua dimanĉa mateno la 10-n de julio jam estis preparita kaj atendis esperantistojn la feste ornamita kunvensalono: sur ĝia simbolo-arbo de diversaj popoloj pendis speciala afiŝo de la aranĝo; ankaŭ estis preta bele aranĝita tablo kun floroj en la florvazo kaj kandelingoj kun la verdkoloraj kandeloj.

La unuaj aliurbaj gastoj ne atendigis sin longe kaj tagmeze en la renkontiĝejo aperis niaj karaj tjumenanoj: komence – Mansur Mamkin kaj iom poste – la tuta familio de Pavel Veselov: la edzino-esperantistino Tatjana, la filo Artjom, bone konata al la uralaj esperantistoj, ĉar li partoprenis la regionajn Esperanto-aranĝojn de la dekmonata aĝo; kaj post ili enflirtis la salonon la kvarjaraĝa ĉarma filineto Manjo – kaŭzo por ĝojo de ĉiuj kunvenpartoprenintoj! Kun ne malpli granda ĝojo kaj plezuro ni renkontis aliajn niajn karajn gastojn el la urbo Niĵnij-Tagilo – la geedzan paron: Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, aperintajn al la komenco de la aranĝo. Sendube, estis tre agrable vidi ankaŭ ĉiujn jekaterinburganojn. Dum pli ol du jaroj ni vivis, komunikiĝante nur virtuale, tre sopiris unu la alian kaj jen denove povis vive renkontiĝi kaj kunfesti en la komuna spaco. Entute kunvenis dek ok esperantistoj el tri uralaj urboj: Jekaterinburgo, Niĵnij-Tagilo kaj Tjumeno.

La programon komencis salutvortoj kaj enkonduko de Raja Kudrjavceva, post kio sur la surmura granda ekrano estis prezentita la video, en kiu volgograda esperantistino Tatjana Orjol bele deklamas la poemon de Julio Baghy “Al nia lingvo”. Ĝin sekvis la kreita surbaze de tiu ĉi poemo kanto kun la muziko de Joel Muhire en la plenumo de la dancstudio de esperantistoj el Demokratia Respubliko Kongo. Poste okazis kvizo pri Esperanto, la demandaron por kiu verkis kaj disponigis por la aranĝo Vladimir Opletajev. Ĝin volonte partoprenis multaj ĉeestintoj, ricevante po unu bombono pro ĉiu korekta respondo al la demand, kaj fine la rezulto estis kalkulita laŭ la ricevitaj bombonoj. Antaŭ ol festeni kaj tosti per ruĝa vino je gloro de Esperanto, estis proponite al ĉiuj partoprenintoj respondi laŭ la rondo al la ankoraŭ unu grava komuna demando “Por kio vi ŝatus plej danki Esperanton?” Iu dankis por la akiritaj bonaj geamikoj, iu por multaj belaj vojaĝoj, la alia por la posta pli facila lernado de lingvoj, iu por tio, ke Esperanto estas bona ludo por la cerbo, la alia por la amata virino-esperantistino, iu por la belaj kantoj, la alia por la malkovro de novaj kulturoj, iu por la Esperanta familio, la alia por la vivmaniero ĝenerale k.t.p. El tiuj ĉi variaj sinceraj dankoj, kiel el diverskoloraj fadenoj de ŝpinaĵo, rezulte estis kvazaŭ “trikita” de ni ĉiuj granda bela “tapiŝo de dankoj” Fine de tiu ĉi programero estis prezentita video “Esperanto kaj homoj”, en kiu fama svisa esperantisto, lingvisto, tradukisto kaj psikologo Claude Piron rakontas, pri kio li ŝatus danki Esperanton. Post ĉio ĉi sonis bela tosto “Vivu Esperanto! Vivu la verda stel’!” La pluan festenon akompanis ankoraŭ kelkaj belaj videoj kun Esperanto-kantoj. Multe da pozitivaj emocioj lasis la komuna koncerto, dum kiu nin ĝojigis per siaj novaj kaj malnovaj belaj kantoj niaj kantistoj Konstantin Ĥlizov kaj Sergej Kumkov, kiuj intermete ludis la gitaron, kantis kaj plezurigis la ĉeestintojn. Ankaŭ estis tre ĝojiga momento, kiam Sergej Potoskujev belege deklamis la poemon de Ju. Lermontov “Blankadas velo” en Esperanto. Ĝenerale dum la tuta vespero estis tiom da pretekstoj por ĝojo, por ridetoj! Al mi ŝajnas, ke ĉiuj partoprenintoj havis belan kaj helan humoron, ni plezure kune teumadis kaj gustumis bongustajn kukojn, ĝojis unu al la alia kaj al la tute ordinaraj aĵoj, kune fotiĝis.

Vespere de tiu tago ni adiaŭis kun la espero, ke plu ne estos tiom longaj paŭzoj en nia viva interkomunikado, ke nia Esperanto-vojo sukcese daŭros. Iu bone konsilis ja: “Ne lasu la Esperon foriri, tenu ĝin apude, kredu ĝian forton kaj karesu ĝin. Tiam en necesa momento ĝi nepre reciproke respondos al vi!”

Mi ne scias, kiu kion memorfiksis el tiu ĉi aranĝo kaj el ĝia programo, sed senteblis tio, ke la evento plezurigis ĉiujn kaj per siaj belaj momentoj ĝuste restos en nia memoro kiel bonega festo!

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo