Aldoni novan komenton

Virtuala Zamenhof-tago 2021 en Uralo

Urboj: 

Aranĝoj: 

La gastoj de nia virtuala kunveno
La gastoj de nia virtuala kunveno
Jekaterinburga ĉarmulino Aleksandra Osipova dum la virtuala Zamenhof-tago 2021
Jekaterinburga ĉarmulino Aleksandra Osipova dum la virtuala Zamenhof-tago 2021
Ni tre ĝojas, ke Jekaterinburgon revenis nia esperantistino Marina Kadirova post kelkaj travivitaj jaroj en Kazano
Ni tre ĝojas, ke Jekaterinburgon revenis nia esperantistino Marina Kadirova post kelkaj travivitaj jaroj en Kazano

La 19-n de decembro okazis virtuala kunveno de uralaj esperantistoj, dediĉita al la Zamenhof-tago aŭ Tago de la Esperanta libro. Evidentiĝis, ke ĉi-jare estis siaspeca jubileo, ligita kun la Zamenhof-festo: jam la 20-n fojon ni organizis tiun ĉi feston en Jekaterinburgo :)

Ĝenerale, Zamenhof-tago estas unu el la plej ŝatataj malnovaj Esperanto-festoj en Uralo, kaj ĝi tradicie ĉiam okazis en la urala ĉefurbo, kvankam ĝin ofte partoprenis esperantistoj el aliaj urboj uralaj kaj ne nur. Tiu ĉi festo havas iun propran energion, ĉar festante ĝin paralele kun la tuta Esperanto-mondo, vi perceptas vin ne nur kiel parteton de io granda, sed ankaŭ kiel adepton de noblaj zamenhofaj ideoj. Krome la festo ĉiam donacas la vivĝojon kaj entuzasmon por plu paŝi sur Esperanto-vojo.

Ĉiuj 20 jam okazintaj Zamenhof-tagoj estis diversaj, havis la propran programon: foje ni faris akcenton je naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, foje ni pli akcentis tion, ke ĝi estas ankaŭ Tago de la Esperanta literaturo. Ĉi-foje, ekzemple, ni omaĝis al la kreinto de la lingvo Esperanto. Tial la kunveno komenciĝis de la sonigado de la kanto “Zamenhof” el la muzikalbumo “Esperanto”, post kio la triopo de esperantistoj: Dilara Gadirova, Raja Kudrjavceva kaj Jelena Uspenskaja voĉlegis tri fragmentojn el la samnoma poemo “Zamenhof” de Hilda Drezen. Okazis ankaŭ prezentado de interesaj faktoj el la vivo de L. Zamenhof. En ĝi partoprenis jam ok esperantistoj el diversaj uralaj urboj, kaj ĉiu el ili prezentis laŭvice po du biografiaj faktoj, komencante per la frazo: “Ĉu vi scias, ke…” Ĉiu el la partoprenintoj havis kelkajn minutojn por iom rakonti pri sia vivo kaj novaĵoj, saluti geamikojn, informi pri la nuna vivo de esperantistoj en sia urbo. Entute la virtualan kunvenon partoprenis 21 esperantistoj el 8 rusiaj urboj, inter ili - 18 uralaj esperantistoj el 6 loĝlokoj: Jekaterinburgo, Ĉelabinsko, vilaĝo Kaŝino de Sverdlovska provinco, Niĵnij-Tagilo, Tjumeno, Tobolsko kaj tri gastoj: Stanislav Kacko el Novosibirsko kaj V. M. Spicina kaj Anna Zabavina el Volgogrado. Min ĝojigis tre hejmeca etoso de la kunveno: Sergej Lokis aperis sur la ekrano kun sia trijaraĝa filino Saŝenjka, kaj ankaŭ ŝi salutis ĉiujn Esperante kaj dankis. Rita Husanova kontaktis ĉiujn, troviĝante en sia kuirejo, kie ŝi antaŭ tio kuiris supon, kaj ŝia edzo Igorj alkuris por saluti ĉiujn el la najbara ĉambro; Nataŝa Mansurova aliĝis al la kunveno per telefono el la vilaĝo, kie ŝi vizitis sian maljunan patrinon. Sed estis ankaŭ tiuj, kiuj speciale prepariĝis al la festo: ekzemple Viktor Kulakov, kiu aktive partoprenis ne nur la prezentadon pri Zamenhof, sed mem iniciatis kaj realigis la kvizon pri diversĝenraj Esperanto-muzikaĵoj kaj proponis al la partoprenintoj diveni landojn, el kiuj esperantistoj kantis. Ĉarmis per siaj festaj aspektoj Aleksandra Osipova, bele vestita kaj kun speciala hararanĝo, kaj Marina Kadirova, kiu revenis denove loĝi Uralon el Kazano, kie ŝi travivis kelkajn jarojn. Kia plezuro estis denove ne nur vidi karajn vizaĝojn de la geamikoj, sed ankaŭ aŭdi iliajn voĉojn! Ankaŭ ĉi-foje ne mankis la surprizoj: meze de la kunveno okazis bela kaj ĝoja interveno de la seskapa grupo de moskvanoj, kaj nin ĉiujn salutis MASI-anoj: Mirina, Karter, Roĉjo, Mildina, Tanja Glaznica kaj Ljusja (ili tiutempe kunfestis la naskiĝtagon de Karter en restoracio:)) Bonhumoraj, viglaj, optimismemaj ili tuj transdonis kaj disvastigis varman ondon de pozitivaj emocioj en nian direkton, kaj ni dankas ilin pro ilia amikeco! Kaj la bona novaĵo de Mirina pri la planoj okazigi baldaŭ, jam februare, la vican “APERo”-n, kaj ŝia invito partopreni ĝin, certe enpensigis kaj ekscitis kelkajn.

Tiel bele kaj ĝoje en varma, amikecplena etoso pasis la tradicia Zamenhof-tago en tiu dimanĉa vespero en Uralo, kiam postfenestra mirinde abunda neĝofalo kaj decembra frosto memorigis pri la plene reganta vintro kaj baldaŭa fino de la ankoraŭ unu malfacila pandemia jaro 2021.