Aldoni novan komenton

Virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj, dediĉita al la Internacia Tago de geamikoj

Urboj: 

Larisa Kuzjmenko (Niĵnij Tagilo)
Larisa Kuzjmenko (Niĵnij Tagilo)
Nadeĵda Ŝeveljova (Tjumeno) dum la prezentado de skeĉo "Kvar kandeloj"
Nadeĵda Ŝeveljova (Tjumeno) dum la prezentado de skeĉo "Kvar kandeloj"
Jelena Uspenskaja (Jekaterinburgo) voĉlegas ŝercojn pri amikoj
Jelena Uspenskaja (Jekaterinburgo) voĉlegas ŝercojn pri amikoj
Svetlana Arĥipova (Volgogrado) deklamas poemon de A. S. Puŝkin
Svetlana Arĥipova (Volgogrado) deklamas poemon de A. S. Puŝkin
Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagilo)
Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagilo)
Vera Matvejeva (Jekaterinburgo) dum la skeĉo "Kvar kandeloj"
Vera Matvejeva (Jekaterinburgo) dum la skeĉo "Kvar kandeloj"
Mansur Mamkin (Tjumeno)
Mansur Mamkin (Tjumeno)
Fratinoj Aleksandra (Jekaterinburgo) kaj Arina (Moskvo) Osipovoj salutas la geamikojn
Fratinoj Aleksandra (Jekaterinburgo) kaj Arina (Moskvo) Osipovoj salutas la geamikojn
Sergej Kumkov (Jekaterinburgo) prezentas ŝercojn pri amikoj kaj amikeco
Sergej Kumkov (Jekaterinburgo) prezentas ŝercojn pri amikoj kaj amikeco

La 10-n de junio sukcese pasis la vica virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj. Jam la duan fojon belega preteksto por kunveni rete iĝas la Internacia Tago de geamikoj, kiu ne estas dume oficiala festo, sed tamen ĝi iĝas pli kaj pli populara kaj estas festata multlande kaj multloke la 9-n de junio. Do, okaze de tiu ĉi tago ni kunvenis rete pasintsomere junie, kaj ankaŭ ĉi-jare la bela preteksto ebligis al ni revidiĝi kun amikoj – esperantistoj kaj travivi la emociigan etoson de kunestado en amika rondo.

La renkontiĝon partoprenis 25 esperantistoj el 12 urboj de Rusio, inter kiuj estis 17 uralanoj kaj unu eksa uralanino, nun loĝanta en Moskvo – Arina Osipova; kaj 7 gastoj – esperantistoj el aliaj regionoj. El Jekaterinburgo partoprenis – 8 homoj, el Tjumeno – 3; po 2 homoj el Niĵnij Tagilo kaj Miasso; po unu – el Tobolsk kaj Surgut.

Komenciĝis la aranĝo de la konata al ĉiuj bela kanto de Ĵomart kaj Nataŝa “Valso por amikoj”, kiu helpis trovi la necesan “ondon” de la renkontiĝo kaj al la partoprenintoj agordiĝi al ĝi. Post la kanto mi salutis ĉiujn per la poeziaj vortoj de la salutkanto de M. Bronŝtejn kaj bonvenigis niajn gastojn – aliurbanojn, prezentinte ilin al la uralanoj. Ĉi foje ni ĝojis vidi Inter gastoj 2 samideaninojn el Volgogrado: V. M. Spicina kaj S. Arĥipova; ne la unuan fojon aliĝis al nia retkunveno Jekaterina Maliŝeva el S-Peterburgo; kaj male, Stanislav Kacko el Novosibirsko, partoprenis la unuan fojon, same kiel Jelena Kuznecova el Samaro, kune kun la filino Uljana kaj junulino Jaroslavna el Dimitrovgrad. Ĉiuj renkontis unu la alian kun sinceraj ridetoj kaj ĝojo.

La tema programo estis kompilita el multaj interesaj kontribuoj, kiujn mi plezure mencios ĉi tie: Jekaterina Maliŝeva el S-Peterburgo rakontis kiom gravas amikoj kaj amikeco por ŝi en la vivo, montris belajn fotojn de siaj geamikoj – esperantistoj; Tatjana Vŝivceva el Miasso salutis ĉiujn kaj elvokis nostalgiajn rememorojn, deklaminte sian poemon, kiun ŝi verkis antaŭ kelkaj jaroj, post la “EsPrimo-2” en Jekaterinburgo, kaj en kiu temis pri multaj ŝiaj amikoj. Vladimir Opletajev (Surguto) rakontis pri la dekmonata komuna amika kunlaboro de la uralaj esperantistoj pri la projekto “Esperanto en Uralo. Faktoj kaj nombroj”. Jekaterinburganoj Sergej Kumkov kaj Jelena Uspenskaja intermite prezentis gajajn ŝercojn pri amikoj; la kvinkapa grupo: Vera Matvejeva, Jelena Uspenskaja, Aleksandra Osipova, Raja Kudrjavceva (el Jekaterinburgo) kaj Nadeĵda Ŝeveljova (el Tjumeno) prezentis filozofian skeĉon “Kvar kandeloj”. Gastino el Volgogrado Svetlana Arĥipova memorigis al ĉiuj pri la antaŭnelonge okazinta naskiĝtagdatreveno de A. S. Puŝkin kaj deklamis lian poemon “Min gardu, mia talisman’”. Lidija Jerofejeva el Niĵnij Tagil kaj Valentina Spicina el Volgogrado daŭrigis la teman konversacion, parolante pri amikoj kaj amikeco. Raja Kudrjavceva voĉlegis proverbojn pri amikoj en Esperanto kaj proponis al la partoprenintoj trovi la konvenajn al ili versiojn en la rusa. Sergej Kumkov gitarludis kaj kantis; sonis belaj, konataj al multaj kantoj de B. Okudĵava en Esperanto, kiujn la partoprenintoj ŝatis kunkanti. Krom portemaj kontribuaĵoj, kompreneble estis kortuŝa amika interbabilado kaj interŝango de la novaĵoj kaj impresoj de la okazintaĵoj en la vivo.

Tre agrablas, ke dum niaj retkunvenoj ofte okazas ankaŭ neatenditaj agrablaj surprizoj, kiuj ankaŭ vigligas la etoson. Nin ĉiujn ĝojigas per sia subita apero surekrane iu el eksaj jekaterinburganoj, nun loĝantaj aliloke. Pasintfoje tiel subite aliĝis kaj aperis surekrane Jana Ĥusanova, ĉi foje nin surprizis per sia apero Arina Osipova, eksa aktivulino de jekaterinburga junulara klubo “Arĝenta flamo”, kiu jam dum kelkaj jaroj loĝas kaj laboras en Moskvo.

Certe, estis tre agrable vidi aktivajn kaj viglajn geamikojn, estis interesege aŭskulti ilin, alloge ion rakontantajn, deklamantajn aŭ prezentantajn, estis ĝoje ridi pri iliaj ŝercoj, kaj plezure rememori pasintajn kune travivitajn okazaĵojn. Kvankam la virtuala renkontiĝo daŭris du horojn kaj duonon, la tempo paridege flugis , kaj venis la momento adiaŭi . Ni adiaŭis kun la granda danko de unu al la alia por tiu ĉi feliĉa tempo de la kunestado.Kaj konsciante, ke sen amikoj por ĉiu el ni iĝus pli malvarme vivi kaj pli peze revi, ni daŭrigu vivi, atendante niajn novajn renkontojn kaj dume ne forgesu perletere, permesaĝe, pertelefone kontakti unu la alian!