Ludmila Novikova. “Saluton, mia patrotero!”

Ludmila Novikova

Ludmila Novikova – sovetia kaj rusia esperantistino kaj poetino jam de jardekoj loĝas en Moskvo, sed en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi tre aktivis en la urala esperantista movado kaj lasis en ĝi spurojn, kies valoroj personeca kaj kultura ĝis nun rimarkeblas en ĉi tiu vasta aktivecregiono de esperantistoj. Ni prezentas al ĉiuj vizitantoj kaj legantoj de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” la intervjuon kun Ludmila Novikova, en kiu ŝi revenas en la epokon de la poststagnada revigliĝo de esperantistoj en Uralo kaj ne nur. Legu pli »

Informletero № 2

La Organiza teamo de EsPrimo-11 komunikas al ĉiuj aliĝintoj kaj dezirantoj aliĝi informojn pri la hotelo gastiganta la majan renkontiĝon de ural-siberiaj esperantistoj.

EsPrimo-11 okazos surbaze de la hotelo “Solneĉnaja” (“Suna”), situanta proksime de la urba centro de Ĉelabinsk ĉe la strato Ĥudjakova, 18. Apude estas parko, kie agrablos promeni.  La konferencejo troviĝas en la unua etaĝo, akcesora malgranda kunvensalono en la dua etaĝo.

Variantoj de loĝeblecoj Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Jaro de literaturo en Rusio

En januaro 2015 en Rusio startis la Jaro de literaturo. Jam en junio de la pasinta jaro Prezidento Putin subskribis la koneksan ukazon. La Jaro de literaturo estas grandskala nacia projekto celanta stimuli intereson de rusianoj  pri literaturo, libroj kaj legado kaj solvi multajn  problemojn de la libroproduktado kaj funkciado de bibliotekoj. Legu pli »

Urboj: 

Vervaj estu korbatoj...

Klara Sergejevna Ilutoviĉ

Klara Ilutoviĉ poeme salutas kaj gratulas ĉiujn uralajn esperantistojn kaj amikojn de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” okaze de la Nova jaro. Klara Sergejevna estas filologo. Ŝi finis Moskvan Ŝtatan Universitaton, esperantistiĝis en 1991, kreas poemojn en Esperanto, tradukas el la rusa lingvo, ofte publikigas siajn versaĵojn en rusiaj kaj eksterlandaj E-revuoj, verkis kelkajn poeziajn librojn.

***

Vervaj estu korbatoj

De l’ amikoj – amatoj, Legu pli »

Historio de la novjararbeto

En praa tempo homoj ornamis diversajn arbojn per fruktoj, ovoj, nuksoj por flati kaj dorloti spiritojn loĝantajn en ĉi tiuj arboj. La pomo simbolis fekundecon, la ovo – renaskiĝon, harmonion kaj prosperon, la nukso – providencon. Praaj homoj opiniis  abion simboli  eternan vivon kaj senmortecon, renaskiĝon el mallumo kaj tenebro, ĉar inter aliaj arboj ĉiujare  perdantaj foliojn ĝi, estante  ĉiamverda konifera planto,  ĝuis apartan favoron de la suno. Legu pli »

Urboj: 

Mia vojaĝo al Moskvo kaj partopreno en la 9-a Moskva Lingvofestivalo

La vivo lastatempe riĉis por mi je impresoj kaj mi nur nun povas priskribi ilin, jam post la ioma digestado. Eble mi komencu de tio, ke dum la Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg mi akiris novajn E-amikojn. Tio estis tre simpatiaj gejunuloj, lernantoj de Irina Gonĉarova, kiuj venis el Moskvo kune kun ŝi por partopreni la lingvotrejnadon: Mildina (Natalija Laziĉ), Norden (Aleksandr Lebedev) kaj Karter  (Aleksandr Basov). Legu pli »

Urboj: 

Esperanto donas al ni multon!

Komuna foto kun la muzikista dueto por la memoro pri la evento

Ofte mi ŝerce diras, ke Esperanto vivas kun mi, kun mi manĝas, dormas, okupas mian cerbon… Sed nia Lingvo reale  multegon donas al mi! Donas aldonajn fortojn, kiam al mi ŝajnas, ke mi jam plene elĉerpiĝis, portas konsolon en plej malĝojaj momentoj de mia vivo kaj donacas tiom da feliĉaj tagoj, horoj, minutoj, tiom da neforgeseblaj renkontiĝoj,tiom da bonkoraj, sinceraj kaj tre fidindaj amikoj! Legu pli »

Urboj: 

Ne halti survoje

“Halti survoje al alto signifas regliti,” – tiel ekpensis  esperantistoj de la Ural-Siberia movado kaj komencis prepariĝi al Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg. La ĉefa celo de la trejnado estis aktivigi lingvokonojn kaj lingvokapablojn  de uralaj komencintaj esperantistoj. 

La aranĝo okazis en la komforta bazejo “Uktus”, rande de la urbo, en pitoreska pina arbaro. La bazejo jam estis konata por multaj – ja en la sama loko maje okazis jubilea neforgesebla EsPrimo-10. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Opinioj, impresoj, konkludoj...

Mi volas esprimi mian opinion pri la pasinta lingvotrejnado, kvankam mi ne kuraĝas detale analizi ĝin pro mia neaktiva kaj nelonga partopreno.

La organizado estis sufiĉe bona. Preskau ĉio planita realiĝis, eble, ne en tiu nivelo, kiun la respondeculoj atendis. Al mi ŝajnas, ĉiuj devas partopreni planitajn aranĝojn laǔ sia nivelo kaj kapablo. Eble indus fari pli malgrandajn grupetojn por pridiskuti iun temon, ĉar ne ĉiuj havas sperton paroli publike. Mi forte kredas, ke la aranĝo devas ekzisti por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

La Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburg

La 1– 4 –an de novembro 2014 en Jekaterinburg pasis la “Aŭtuna lingvotrejnado”. Ideo pri ĝi aperis ankoraŭ printempe, dum EsPrimo -10, kaj plifirmiĝis somere, kiam mi partoprenis SES-on en Apudmoskvo. Tiu trejnado ŝajnis al mi tre grava kaj por novuloj, ĉar ĝi povus helpi al ili pli libere ekparoli Esperante, kaj por jam malnovaj esperantistoj, kiuj povus dum ĝi malkovri  novajn lingvajn tavolojn  de Esperanto, pli profunde koncepti ĝin. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Miaj impresoj pri la Aŭtuna lingvotrejnado

Ankaŭ  mi volas priskribi miajn impresojn pri la Aŭtuna lingvotrejnado,  kie mi estis kune kun mia nepo Artjom.  En la vica E-aranĝo en Jekaterinburg (printempe ni same kune partoprenis la tradician EsPrimon) estis tiel agrable por mi vidi la konatajn amikajn vizaĝojn. Kun kelkaj homoj ni jam tre interproksimiĝis. Krome mi kaj Artjom akiris novajn E-amikojn. Mi tre dankas la plej proksimajn  por Artjom amikojn, konatajn  jam de la 2011–a jaro: Anja Pavlova kaj Filip Vŝivcev. Dank’ al ili, dum ili ludis kun mia nepo, ankaŭ mi povis partopreni en multaj programeroj de la aranĝo. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS