Impresoj pri Zamenhof-tago-2009

Unue, mi ŝatis la etoson. Mi sidis en la halo, rigardis kaj
auskultis, kaj parolis, kaj partoprenis en la prezentaĵo de nia
ĉelabinska grupo, kaj deklamis kune kun A.Kalaŝnikov kaj
G.Terentjeva; mi ridetis al homoj kaj ili ridetis al mi… Mi pensis, ke
mi estas tiom bonŝanca esti parto de tiu ĉi ĝoja kaj gaja etoso,
esti unu el tiuj energiaj homoj.

Due, estas bone, ke la renkontiĝon partoprenis multe da novuloj kaj
mi scias, ke eĉ ne ĉiuj el ili povis veni – do, mi vidis, ke
junulara parto de E-publiko pligrandiĝas kaj ĝojis al tiu ĉi
fakto.

Galina iam diris al mi, ke esperantistoj ĝenerale ne multas, sed ili
estas specialaj homoj, tre interesaj (interesaj estas tiuj homoj, kiuj
havas iujn interesojn kaj siajn pensojn, ankau tiaj homoj ĝenerale ne
multas). Mi ne scias kial, sed estas vere, ke mi ankorau ne vidis
malinteresan esperantiston. Verŝajne ne estas io, kio al mi ne
plaĉis, tiu ĉi Zamenhof-tago ŝajnis al mi eĉ pli interesa ol la
pasintjara festo. Mi dankas vin kaj ĉiujn jekaterinburganojn pro la
organizado de la Zamenhof-festo!

Сейчас на сайте

Сейчас на сайте 0 пользователей и 1 гость.

Последние комментарии