Mi ŝatas RET-ojn, kaj jam multajn el ili mi sukcese partoprenis. Sed verdire ĉi-jare, pro diversaj kaŭzoj en la laborejo, mi dubis ĝis la lastaj tagoj, ĉu mi trafos RETon-2018. Feliĉe la sorto turnis sin vizaĝe al mi kaj donacis al mi tiun eblon.
Mi devas diri, ke al la urbeto Ŝujo, kie okazis la ĉi-jara RET, mi vojaĝis la unuan fojon ne per trajno, kiel kutime, sed per aŭto, ĉar jekaterinburga esperantisto Sergej Kumkov afable kunveturigis min laŭvoje dum sia vojaĝo al la internacia kongreso de matematikistoj en Francio al restadejo de RET – eksa bieno de fabrikanto Neburĉilov. Ni komencis la vojaĝon la 30-n de junio frumatene kaj bonorde veturis, ja Sergej lerte kaj leĝobeeme stiris la aŭton. Tre baldaŭ restis malproksime de ni la urbaj bruo, rumoro, homamasoj kaj dekoj de haladzaj busoj, kaj ni veturis ĝuante someron, bonan sunan veteron, belajn ŝanĝiĝantajn laŭvoje pejzaĝojn, la simpatian kompanion de la kunvojaĝantoj. Tio estis agrabla aŭtomobila ekskurso tra Rusio. Trans la fenestro ĉio estis somerplene intenskolora kaj pompa: tiaj smeraldverdaj montetoj, senlimaj kampoj, inunditaj de maro de diverskoloraj infloreskoj, vastaĵoj, malfermitaj al vento, sur kiuj pigre paŝtiĝis bovinoj. Tiom da beleco ĉirkaŭe! Oni povis rompi la kolon, ofte turnante ĝin por rigardi diversajn detalojn kaj kaptante la kolorojn! Haltante dum la vojo por iom “knedi” la muskolojn kaj manĝi en apudvojaj kafejoj, tranoktinte unu nokton en hoteleto por aŭtovojaĝantoj, en la dua vojaĝtago ni atingis tre simpatian urbeton Gorodec de Niĵegoroda provinco, kiu situas sur la liva bordo de la rivero Volgo kaj kiun Sergej intence enigis en nian itineron kiel vidindaĵon. Ni komencis nian konatiĝon kun la urbo de la vizito de Dipatrinprotekta preĝejo, de kie laŭ la strato, paralela al la fludirekto de Volgo, piediris al la malnova centro de la urbo.
Malgraŭ sia juneca nomo Gorodec estas preskaŭ same antikva urbo, kiel Moskvo, kaj estis fondita nur je kvin jaroj malpli frue ol ĝi, en la 1152–a jaro. Vere ora tempoperiodo por la urbo estis fine de la ХIХ-a – komence de la ХХ-a jarcentoj, kiam ĝi iĝis tre riĉa negocista urbo. La historia centro de Gorodec bone konservis sian etnan unikecon. Sur la ne tre granda “stratrostro”, formita de la stratoj “A.Rubljov” kaj “A. Nevskij”, eblas vidi multajn malnovajn belajn domojn de negocistoj, kun tradiciaj rusaj ornamaĵoj kaj mirindaj tabuloj de fenestraj kadroj. Inter ili elstaris domo de ĉielblua koloro, sur kiu kiel fajnaj volutoj ŝvebis nubetoj de la blankaj ornamaĵoj. Tio estis muzeo de samovaroj, kiun ni plezure vizitis kaj vidis la plej grandan en Rusio kolekton de samovaroj, kie estis prezentitaj tavernaj, porvojaj, hotelaj, “tet–a tet“-aj specimenoj k.a. Bazon de la kolekto konsistigas privata kolekto de honora loĝanto de la urbo Nikolao Poljakov. La plej granda samovaro en la kolekto estis 53 litra, kaj la plej malgranda nur 75 gramojn peza.
Nemultaj scias, ke la malnovritana centro Gorodec delonge famas per siaj spickuketoj, tiel nomataj “prjanikoj”. Fine de la ХIХ-a jarcento ĉi tie funkciis ne malpli ol 15 bakejoj, kaj oni produktis 30 specojn de diversaj spickuketoj. En la sovetia tempo ĉio ĉi malaperis, sed en la 70-aj jaroj la metiejo renaskiĝis. Nun la plej grandan spickukon, kiu pezas 20 kilogramojn, oni bakas por la ĉiujara festivalo “Frataro de popolmetiistoj. Tiun interesan rakonton mi aŭdis en la memoraĵbutiko dum la aĉetado de dolĉa memoraĵo el Gorodec por regali miajn amikojn – esperantistojn en RET.
La viziton de ĉiuj aliaj interesaj muzeoj ni lasis por iama sekva fojo. Anstataŭ tio ni volonte promenis laŭ la kajo de la rivero Volgo, de tie ĝuis vidaĵojn, fotiĝis apud la monumento al Aleksandro Nevskij kaj tra ombraj belaj stratetoj kun malnovaj dometoj, florantaj kaj dolĉe odorantaj tilioj, ni revenis al la loko, kie ni lasis nian aŭton, por daŭrigi la vojaĝon. Ankoraŭ kelkaj horoj, kaj jen ni jam estas en “Ripozejo Bor”, proksime de Ŝujo, kie okazas RET. Sergej kun du siaj gekolegoj povis resti tie nur por unu tago, kaj mi certe partoprenis ĝin plenperiode.
Post nia konatiĝo kun la bazejo, kies vasta kaj bela teritorio antaŭe estis bieno de la negocista familio Neburĉilov, kun bela malnova konstruaĵo – domo de la bienmastroj, post la malsupreniĝo al la rivero Teza, kiu fluis tute apude de tiu domo, ni iris enloĝiĝi en komforta ligna duĉambra dometo, kun ĉiuj oportunaĵoj ene kaj kun teraso, kie eblis sidi tutkompanie ĉe la tablo kun samovaro, plezure trinkante teon kaj malstreĉe babilante kun la amikoj. Vere, la bazejo estis bonega: lignaj dometoj, abunda vegetaĵaro, florantaj floroj kaj arbustoj, agrablaj benkoj kaj altiraj balanciloj - ĉio estis por la agrabla ripozo . La ĉirkaŭanta la bazejon loko ankaŭ ĉarmis nin tuj: pitoreska arbaro, plena de beroj, tre proksime situanta rivero kun mirinde belaj vidaĵoj, neforgeseblaj sunsubiroj vespere. Tia beleco! La naturo, kuracanta post la longa vintro kaj pluva printempo niajn lacajn animojn! Ĉio ĉi tre ĝojigis kaj inspiris nin!
Dum la unua vespero post la vespermanĝo mi kaj Sergej volonte partoprenis la kantovesperon, kiun gvidis Mikaelo Povorin kaj Evelina Sokolova, ĝojis al varma amika rondo, plezure kantis kune kun ĉiuj komunajn kantojn. Post tio ni longe sidis en la teraso de nia dometo, teŭmante kaj komunikiĝante pri diversaj temoj. P. S. : La fotojn pri Gorodec afable disponigis I.L. Vilĉuk kaj Sergej Kumkov.
La dua tago de RET komenciĝis de la bela frumatena promenado en la ĉirkaŭaĵoj: mi iris iom esplori la apudan arbaron. Senhaste mi paŝis laŭ arbaraj padoj, ĝuante la belecon, kiun kreis la granda majstro - naturo. La someran arbaron plenigis diversvoĉeco de birdoj, maro de sonoj kaj susuroj; en ĝi estis freŝeco kaj pureco de la aero, en ĝi abundis tre hela kaj sukplena verdaĵo en roso, kiel en arĝento. Ankaŭ sur mola subpieda herbo, kuŝis matena roso, ŝanĝbrilante irize kaj foje el la herbaro “rigardis la ruĝaj okuletoj” de arbara frago, kaj, se mi kliniĝis al ili, mi perceptis ĝian delikatan aromon. Multaj padoj estis ombraj, sed pluraj jam inunditaj de la lumo kaj suno, sur ili tie kaj tie videblis blankaj, flavaj kaj rozkoloraj floretoj, kiuj ĝojigis la okulojn. Mallaŭte bruis arboj: sveltaj betuloj, majestaj kverkoj, altaj aceroj kaj abietoj, dolĉe odorantaj tilioj, la suno disĵetis laŭ ili siajn diverskolorajn brilaĵojn, kaj en la foliaro super mia kapo kiel en fabela rondodanco sonis gajaj kantoj de diversaj birdoj. Inter ili unu birdeto kantis plej laŭte, mi ne vidis ĝin, sed sentis ĝian ĝojon kaj senzorgecon. Jen ankaŭ kukolo komencis laŭte kalkuli ies jarojn. Inter foliaro dense bluis la ĉielo kun flosantaj sur ĝi negrandaj blankaj nubetoj. Facila vento balancis tigojn de trifolioj kaj kamomiloj, min zigzage preterflugis granda belega papilio… Eblus longe ĝui ĉion tion, sed malicaj kuloj, kiuj kiel nigra nubo, ĉirkaŭis min kaj senkompate mordegis, ne permesis longe resti en la arbaro kaj forpelis min el sia arbara densejo. Mi forkuris de ili, tamen kun dankemo al la arbaro pro tio, ke ĝi aligis min al universaj ritmoj de harmonio kaj beleco. Dum la restado en RET, mi sukcesis ankoraŭ kelkfoje promeni en la arbaro kaj eĉ kune kun mia samĉambranino Tatjana Loskutova mi povis kolekti tie fragojn kaj regali nin per la aroma arbara frandaĵo.
Post la matenmanĝo miaj kunvojaĝantoj el Jekaterinburgo forlasis min por veturi plu direkte al Eŭropo. Post la adiaŭo kun ili, mi iris al la leciono de la kurso por A2-nivelo, kiun gvidis Vladimir Opletajev. Mi preferis ĉeesti la tutan lian kurson, vidi la metodikon de lia instruado, observi kiel li konstruas siajn lecionojn, kiujn materialojn li preparis kaj uzis dum la kurso. Nu min kiel ĉiam pli interesas la praktikaj aferoj, kaj mi kiel ĉiam pensis pri la estonteco de la urala Esperanto-movado, kies tre grava parto sendube estas instruado de la lingvo, kiu nun lamas en Jekaterinburgo.
Mi volus mencii, ke en tiu tago okazis tre rimarkinda ŝtormo, fulmotondro kaj forta pluvego. La ŝtormo komenciĝis post la tagmanĝo, antaŭ la dua leciono de la kurso por komencintoj. Tiutempe teŭmante ni sidis kelkope en la teraso de la dometo kaj observante la furiozon de la naturo kaj la torentan pluvon, mi pensis, ke apenaŭ iu el la kursanoj ekkuraĝos tiumomente iri el siaj dometoj al la kursejo kaj ili plej verŝajne atendos finon de la ŝtormo. Sed subite mi ekvidis Jan Karapetjan (unu el la kursanoj), kiu kovrinte la kapon per sia anorako, kuregis direkte al la kursejo. Lia diligenteco ankaŭ min instigis kuri al la kurso:) Pro la ŝtormo estis difektita elektra linio, kaj la bazejo dum iu tempo restis plene sen elektro, sed malgraŭ ĉio la vespermanĝo okazis ĝustatempe kaj estis kiel ĉiam bongustega, ĉar kuiristoj uzis dum la kuirado rezervitan naturan gason. Post iom da tempo oni riparis la difektitan lokon, kaj vespere ni jam ĝojis pri la reveno de la elektro en la bazejon.
En la dua vespero de RET okazis vingustumado, dum kiu oni rakontis al ni historion de la uzino “Ŝujskaja vodko”, kiu estis fondita en la jaro 1899 kaj ĝis nun estas fama pro la produktado de bongustaj beraj likvoroj kaj vaste konata balzamo “Malnova Ŝujo”. En la produktado oni uzas purigitan artezan akvon el la propra arteza puto kun la profundeco de 125 metroj, grajnan alkoholon kaj nur naturajn berojn: ĉerizajn, ribajn, oksikokajn, kamemorajn kaj aliajn. Poste ni havis la ŝancon gustumi kelkajn specojn de likvoroj, kaj dum la interŝanĝo de opinioj pri ilia gusto, evidentiĝis, ke nia publiko plej ŝatis la likvoron el sekprunoj, kiun ni povis aĉeti poste kiel memoraĵon el Ŝujo dum nia ekskurso tra la urbo. Al ĉiuj tre plaĉis ankaŭ la aroma balzamo “Malnova Ŝujo”. Post la vingustumado ni ĉiuj bonhumoraj kaj kontentaj daŭrigis jam la komunikadon en pli malvastaj amikoj rondoj, teŭmante en la terasoj de niaj dometoj.
Tuj post la matenmanĝo ni veturis ekskursi kaj konatiĝi kun la urbo Ŝujo.
Necesas diri, ke Ŝujo estas ne tre granda (la tria en la Ivanova provinco laŭ la kvanto de la loĝantaro) urbo, havanta la antikvan historion. Ĝi estas konata de la ХVI-a jarcento, kiam ĝi estis riĉa urbeto ĉe la kruciĝo de komercaj vojoj. Siatempe Ŝujo estis eĉ pli grava ol Ivanovo, ĉar ne ĝi apartenis al la Ivanova provinco, sed Ivanovo-Voznesenko estis en la konsisto de Ŝuja distrikto. Nomo de la urbo estas ligita kun Ŝujaj princoj, kiuj posedis la urbon dum ĉirkaŭ 200 jaroj.
Nia ekskurso en la urbo komenciĝis de la Ŝuja sonorilturo, kiu estas simbolo de la urbo. Antaŭ ĝi staras la monumento al la pafmortigitaj en la 1922-a jaro pro la kredo ortodoksaj pastroj. Kun sia alteco de 106 metroj la kampanilo estas unu el la plej altaj en Rusio. Nia grupo ricevis permeson ascendi la sonorilejon, kaj multaj esperantistoj volonte faris tion, uzante la enan ŝtuparon. Kelkaj minutoj de supreniĝo kaj jen, Ŝujo, troviĝas kiel sur la manplato – pitoreska amasiĝo de la tegmentoj de la domoj, dronantaj en verdaĵoj. Je kelkaj paŝoj de la sonorilturo estas Resurekta katedralo, kiun ni ankaŭ vizitis. Plu ni iris promeni en la centron de la urbo. Ŝujo estas unu el nemultaj urboj, kiuj konservis centre sian unuecan historian planon. Ĝiaj konstruaĵoj estas malnovaj, duetaĝaj, interesaj domoj, kvankam ankoraŭ ne ĉie restaŭritaj. Ĉar la urbo estas antikva, negocista, en ĝia centro estas komercaj domvicoj. Antaŭ nelonge finiĝis la restaŭrado de ankoraŭ unu unika arkitektura monumento – Ĉaregaj Pesiloj – similaj estas plu nenie.
Promenante ni eliris al la urba parko, antaŭ kiu sur la Lenina placo ni trovis ankaŭ la monumenton al la aveto Lenin mem. Iom trairinte plu, ni ekvidis belan kaj bone flegitan konstruaĵon – eksan urbodomon, kie nun troviĝas regiongrafia kaj samtempe literatura muzeo de Konstanteno Balmonto. Ekskursi ĉi tie ni venos aparte, en alia tago. Ni povis vidi ankaŭ la konstruaĵon de malnova urba malsanulejo “Kiseljovskaja”, konstruita en la 1841-a jaro de negocisto Kiseljov. Nun staras tiu kompatinda merita “malnovulo” kaj malrapide detruiĝas pro tempo kaj pro indiferento de ŝtataj funkciuloj. Ne tre malproksime de tiu ĉi loko antaŭe situis Ŝuja kremlo, kiu, bedaŭrinde, ne konserviĝis ĝis nun.
Ankoraŭ unu vera arkitektura verko de la ХIХ-a jarcento, pri kiu Ŝujo povas fieri, estas la duetaĝa domo de fabrikanto Pavlov aŭ la Pavlova palaco, kiel oni nomas ĝin ĉi tie. Ĝi estas vere bela palaco, kun multaj marmoraj statuoj, bela ĉefenireja ŝtuparo, kun riĉe orumitaj mulditaj dekoraĵoj, kun speguloj el venecia vitro. Ni plezure ĝuis ĝian belecon!
Entute la urbo lasis tre agrablan impreson en niaj koroj. Fine de la ekskurso ni vizitis specialan vendejon de la fabriko “Ŝuja vodko” kaj povis elekti kaj aĉeti tie memoraĵojn el Ŝujo: jam gustumitajn berajn likvorojn kaj la faman balzamon. Tute kontentaj ni revenis nian bazejon, kie post la tagmanĝo nin atendis laŭprogramaj aranĝoj de RET. Mi denove vizitis la kurson de V. Opletajev, kaj poste iris aŭskulti tre interesan prelegon de Valentin Melnikov pri Esperanto- poezio, okazinta enkadre de la Somera Universitato.
Vespero de tiu longa kaj enhavriĉa tago finiĝis ankaŭ belege. Ni ĉiuj ĝuis lignofajron surborde de la rivero Teza. Estis tre agrable sidi ĉe la fajro, enspiri odorojn de arboj, freŝan aeron, kontempli la briletantan apude riveron kaj rapidan ŝanĝiĝon de ĉielkoloroj dum la sunsubiro, nenien rapidi, kunkanti akompane de gitaro, mallaŭte babili inter si kaj ion rememori…
Dum mia restado en RET, mi ĉiutage penis vekiĝi pli frue por se ne naĝi en la rivero, kiel tion brave kaj enviinde faris ĉiumatene Evelina Sokolova, do almenaŭ promeni ĝis la matenmanĝo. Se konsideri, ke ni malfrue enlitiĝis kaj ke mi ĝenerale ŝatas longe dormi matene, tio estis ne tre facila por mi:) Nu, la kvaran de julio mi sukcesis ellitiĝi sufiĉe frue, kaj senbedaŭre lasinte mian lignan dometon, eliris eksteren por saluti la sunon. Sed mi salutis ankaŭ frumatene alveturintan Irina-n Gonĉarova, kiun mi surprize ekvidis antaŭ mi surbenke (ŝi partoprenis ĉi -jaran RET-on nur dum tri tagoj). Certe okazis la varma renkontiĝo kaj vigla babilado de la amikinoj, sekve ankaŭ tiu ĉi tago komenciĝis agrable kaj eblas aldoni nun, ke ĝi ĝenerale pasis pli malstreĉe ol la antaŭa. Ĝis la tagmanĝo mi, kiel kutime, pasigis la tempon en la kurso de komencintoj, ne nur observante la lecionon, sed ankaŭ aktive partoprenante en diversaj allogaj lingvaj ludoj, kiujn lerte uzis la instruisto por plifirmigi la sciojn, akiritajn de la lernantoj dum la leciono. La leciono pasis kiel ĉiam tre vigle kaj bonhumore.
Post la leciono en la kurso komenciĝis la Instruista Seminario, kiun ankaŭ gvidis Vladimir Opletajev, jam kiel estrarano de REU pri instruado. Estis tre interese aŭskulti lian prelegon kaj vidi la prezentaĵon pri la stato de la instruado de Esperanto en Rusio kun gravaj konkludoj kaj pripensendaj problemoj. La seminario daŭris ankaŭ post la tagmanĝo kaj ĝia dua parto komenciĝis de la agrabla novaĵo pri tio, ke la Estraro de REU proklamis Irina-n Gonĉarova “Eminenta instruisto de Esperanto en Rusio en la lernojaro 2018 – 2019”, pri kio mi sincere ĝojis. Poste Tatjana Loskutova rakontis pri sia multjara sperto instrui Esperanton eksterlande kaj prezentis sian kurson surbaze de la legolibro por komencantoj “Mamutido Miĉjo” de Mikaelo Bronŝtejn. Finiĝis la seminario per libera interŝanĝo de opinioj pri atingitaj rezultoj, pri ekzistantaj problemoj en la instruado de Esperanto en Rusio, pri tio, kiel eblus aktivigi kaj lertigi instruistojn de la lingvo. Espereble pri la Instruista Seminario ankoraŭ verkos ĝia respondeculo kaj gvidanto, kaj vi povos legi tion.
Vespere de la kvara tago estis bela koncerto de la kantista dueto Mikaelo Povorin kaj Valerija Jareŝko, kiu kunvenigis ĉiujn diversaĝajn kaj diversinteresajn partoprenintojn de RET en la kamena salono de la ĉefa biena domo. Antaŭ la koncerto okazis la solena enmanigo de la honorfolio kaj premia donaco de la REU -Estraro al Irina Gonĉarova kiel al ĉi-jara eminenta instruisto de Esperanto en Rusio, kion ĉiuj geamikoj aprobis per laŭtaj aplaŭdoj. Kaj plu dum la tuta vespero regis la reĝina moŝto Muziko kaj sonis tre belaj kantoj. Mi ŝatas multajn kantojn de Mikaelo Povorin, kiu verkas bonegajn tekstojn kaj muzikon al ili, sed mi devas diri, ke ĉi-foje, la unuan fojon elpaŝante duete kun Valerija Jareŝko, li ĉarmis la publikon de RET. Valerija estas esperantistino kaj profesia muzikistino el Sankt-Peterburgo, ŝi posedas belegan, melodian fajnan voĉon, kiu vere plibeligis la programon de la koncerto! Mi tre ĝojas, ke dum RET-2018 mi povis pli proksime konatiĝi kaj amikiĝi kun Valerija! Interŝanĝinte impresojn pri la koncerto kun la geamikoj, mi devis iri pli frue dormi tiuvespere, ja morgaŭ nin atendis la tuttaga ekskurso laŭ la Balmontaj lokoj kaj estis planita frua elveturo direkte al Ŝujo.
Post la matenmanĝo nia buso ekveturis al la muzeo de K. Balmonto en Ŝujo. Duonhora veturado kaj ni estas jam apud ĝi. La regionografia kaj samtempe literatura muzeo de K. Balmonto troviĝas en la historia konstruaĵo, kiu iam estis la urbodomo. Nun tio estas bela verdkolora konstruaĵo en pseŭdorusa stilo, kvazaŭ pripentrita bojara domo el rusa fabelo, kiu vole-nevole altiras la atenton per siaj belaj tabuloj de la fenestraj kadroj, per la riĉa dekoracio kaj per la dukolora pavilona tegmento. Tio estas la unua en Rusio muzeo, dediĉita al la vivo kaj kreado de la poeto de arĝenta epoko Konstanteno Balmonto. Enirinte en la muzeon, ni ekvidis belan ĉefenirejan ŝtuparon, kiu kvazaŭ invitis supreniĝi kaj konatiĝi kun la muzea kolekto. Supre de la ŝtuparo baldaŭ aperis la scienca kunlaboranto de la muzeo kaj nia ĉefa ekskursgvidanto de tiu tago Svetlana Vinokurova, en tre bela robo, konvena al tiu epoko, en kiu vivis la poeto. Komence ni konatiĝis kun la regionografia kolekto de la muzeo, kiu okupas ĝian unuan etaĝon kaj estas prezentita per eksponaĵoj pri la naturo de Ŝuja provinco, per historiaj dokumentoj, maketo de Ŝuja kremlo, per faraĵoj de lokaj metiistoj, la porcelana kolekto k.a. La dua etaĝo estas dediĉita al la vivo kaj kreado de la fama poeto-simbolisto. Supreniĝante laŭ la ŝtuparo ni vidis la portreton de K. Balmonto kun liaj vortoj: “Por mi Ŝujo estas ĉiam dezirata” (“Мне всегда желанна Шуя”). En la halo estas prezentitaj liaj dumvivaj eldonaĵoj, dokumentoj kaj fotoj, liaj personaj aĵoj kaj liaj aŭtografoj. Inter la eksponaĵoj – la libro “La kabano de la onklo Tom” kun la subskribo de la poeto kaj skribilo, kiun K. Balmont donacis al sia edzino Jekaterina Aleksejevna. Fondaĵo de K. Balmont estis kreita en la 1968-a jaro kiel iniciato de publikaj aktivuloj kaj ĝian bazon konsistigas donacoj de ŝujanoj. En la muzeo ofte okazas kreaj vesperoj kaj renkontiĝoj, en kiuj jam plurfoje partoprenis alvenintaj al sia etpatrujo la prafiloj de la poeto.
K. Balmonto naskiĝis en la vilaĝo Gumniŝĉi, kie estis la bieno de liaj gepatroj kaj kie li pasigis siajn infanajn jarojn. La vilaĝo situas proksime de la urbo, kaj ni vizitis ankaŭ ĝin, fotiĝis apud la monumento al la poeto, promenis laŭ la tilia aleo de la parko, kie li ŝatis vagi. Laŭvoje ni vizitis ankaŭ la vilaĝon Jakimanna, kie estas la tombo de la gepatroj kaj de la frato de la poeto, kaj kie la loka pastro Manuil servis funebran litanion. En Ŝujo K. Balmonto vivis de 1876 ĝis 1884. Tiuj jaroj trafis liajn adoleskan aĝon kaj fruan junecon. Siajn memorindajn impresojn de tiu tempo la poeto esprimis en la versaĵo “Duondormo”
(“Drjoma”). Konserviĝis la domo, kie li loĝis, kaj nia grupo povis viziti ĝin kaj fotiĝi ankaŭ antaŭ ĝi. Krome ni havis grandan interesan ekskurson en la urba lernejo je la nomo de K. D. Balmonto. Antaŭe tio estis vira klasika gimnazio, kies lernanto estis la estonta fama poeto. Ni povis vidi tie la lernejan muzeon, dediĉitan al li kaj eĉ renkontiĝi kun kelkaj nunaj lernantoj, kiuj deklamis por ni poemojn de K. Balmonto.
La pinto de nia tiutaga ekskursa programo estis literatur-muzika vespero memore al K. Balmonto, kiun partoprenis lokaj poeziŝatantoj kaj nia esperantista grupo. Ĝi okazis en la muzeo, kaj ĝian programon reĝisoris kaj gvidis nia ekskursgvidanto S. Vinokurova. Nikolao Gudskov rakontis pri la redaktado de la poemkolekto de Balmonto “Mi venis al la mondo por vidi sunon”, sonis belegaj verkoj de la poeto en la rusa kaj en Esperanto, kaj foje eĉ kante. Tiel bele finiĝis nia longa kaj emociplena ekskurso! Estis vere tre klerige kaj interese trafi en tiujn lokojn, kiuj gardas la kulturan heredaĵon de la fama poeto-simbolisto, profundiĝi en la mondon de lia poezio kaj ricevi veran plezuron de la rakonto de nia ĉiĉeronino, kiu estas enamiĝinta en sian profesion kaj en sian urbon.
Ni revenis al la bazejo nur al pli malfrua ol kutime vespermanĝo, post kiu okazis ankoraŭ luda vespera programo, sed mi jam ne povis partopreni ĝin kaj pro la laco kaj pro la nedeziro miksi miajn bonajn tiutagajn impresojn kun la aliaj.
P. S.
Dum mi skribis tiun ĉi raporton, mi ligiĝis al la grupo en VK “Музей К.Бальмонта (краеведческий) г.Шуя” kaj tralegis tie noticon pri la vizito de nia esperantista grupo al la muzeo la 6-n de julio ĉi-jare kaj nia partopreno tie en la literatur-muzika vespero memore al K. Balmonto. Kun intereso mi tralegis ankaŭ multajn aliajn materialojn, rilatajn al la poeto, inter kiuj estis la informo de la 15-a de julio 2018 pri la morto de la filino de la poeto Svetlana Konstantinovna Ŝejz (1925 – 2018). Ŝi loĝis en Usono kaj estis filologo, multe kunlaboris kun la muzeo kaj transdonis donace al ĝi multajn valorajn eksponaĵojn, ligitajn kun la poeto. Ŝujon, naskiĝlokon de sia patro, ŝi vizitis lastfoje decembre de la 2009-a jaro.
La tagoj de RET nerimarkeble kaj rapide degelis. Kaj jen, estis jam la sesa tago, la unua parto de kiu pasis en la kurso por komencintoj. Mi ankoraŭ ne skribis, ke dum ĝi mi konatiĝis kun tre simpatia juna geedza paro de esperantistoj el la urbo Taganrogo: Valentina kaj Eŭgeno Stulin, kiuj komencis lerni Esperanton memstare. Ilia geedziĝfesto okazis maje, kaj tiu ĉi RET estis por ili la unua granda Esperanto-renkontiĝo, kiun ili partoprenis kune. Ambaŭ ili estas tre viglaj, aktivaj, scivolemaj kaj lernemaj, kaj kun granda entuziasmo ili daŭrigis lerni la lingvon en la A2-nivela kurso dum RET. Observante, kiel kreskis ilia lingva nivelo de leciono al leciono, mi vidis, ke ili jam ne timas paroli ĝin, kaj sincere ĝojis pro la duopo.
Post la tagmanĝo okazis interpretista konkurso, kiun preparis kaj gvidis Mikaelo Povorin kaj Larisa Ŝapoŝnikova. Ili elektis kaj proponis por la konkurso tre interesajn kaj humurplenajn tekstojn, kiuj multe amuzis la ĉeestintan publikon. La interpretista konkurso antaŭvidis la partoprenantojn de du niveloj: komencantojn kaj spertajn uzantojn de la lingvo. La unuan ekkuraĝis partopreni kelkaj kursanoj de la A2-nivela kurso de RET, kio min ĝojigis. Mi nur tre bedaŭris, ke la disponigita por ili teksto estis tro komplika kaj ne konvenis al la nivelo de ilia lingvoposedo, kaj tial ili ĉiuj estis konsternitaj pro la puŝiĝo kun lavango de nekonataj vortoj kaj specialaj terminoj. Mi esperas, ke tiu ĉi unua sperto apliki siajn lingvosciojn praktike, en interpretado, ne disrevigis niajn komencintojn, kaj ili ne perdos la deziron plu perfektiĝi en la lingvo.
En la grupo de spertaj uzantoj elprovis siajn fortojn multaj esperantistoj- spertuloj, kaj ili estis tre eltrovemaj en la interpretado. Estis interese al mi aŭskulti diversajn versiojn kaj pensi, kiun el ili mi mem preferus uzi. Fine de la konkurso la ĵurio nomis gajnintojn: inter la komencantoj tio estis Eŭgeno Stulin kaj inter la spertuloj – Valentin Melnikov.
Tiutage okazis ankaŭ la poezia vespero, kiun reĝisoris kaj gvidis mi mem. Estas agrable nun al mi rememori ĝin, ĉar, ŝajne, ĝi sukcesis. Mi komencis prepari la programeron antaŭlonge, kreis enkape ĝian scenaron, kie kelkaj apartaj temoj kiel poezio, amikeco, amo, somera naturo kaj feliĉaj vivmomentoj estis interligitaj pere de tiel nomataj “pontetoj” (muziko, kantoj). Zorge elektinte la poeziaĵojn al ĉiu el la partoj, mi kompilis la tekstojn. Dum kelkaj tagoj de RET mi havis eblecon ekkoni ĉiujn retanojn kaj decidi al kiu kiun verkon proponi voĉlegi dum la poezivespero. Svetlana Smetanina kaj Vladimir Opletajev helpis al mi anticipe prepari la salonon, kie okazis la aranĝo, kaj krei romantikan kaj animecan atmosferon, kiam ĉiuj sidis ĉe tabletoj, kovritaj per belaj tablotukoj kaj kun kandeloj en la kandelingoj, kun pokaloj de malpeza vino kaj bombonoj, aŭdeblis mallaŭta agrabla muziko kaj aperis videoj surekrane. Estis voĉlegataj diversaj originalaj kaj tradukitaj, klasikaj kaj modernaj poeziaj verkoj, voĉoj de geamikoj sonis jen kortuŝe kaj tenere, jen ludeme kaj humurplene, foje vive kantis niaj ŝatataj ĉeestantaj muzikistoj: M. Povorin, V. Jareŝko, E. Sokolova, A. Osokin. Estas tre ĝojiga la fakto, ke mi sukcesis engaĝi preskaŭ ĉiujn partoprenantojn de RET en la programon de la vespero, inkluzive la junan duopon Valentina kaj Eŭgeno Stulin, kiuj bonege voĉlegis belajn poemojn. Nun mi ŝatus kore danki karajn geamikojn, kiuj kontribuis por la aranĝo! Mi esperas, ke vi ĉiuj, same kiel mi mem, perceptis tiuvespere la ĉeeston de Inspiro en la salono kaj ŝatis tiun mergiĝon en la mondon de la Esperanto-poezio.
La 7-n de julio ni denove frumatene lasis la bazejon por veturi ekskursi en la fabela Paleĥ. Paleĥ estas urbeto de Ivanova provinco, kiu apartenas al la urboj de la Ora Ringo de Rusio. La urbon trafluas la rivero kun la bela nomo Paleŝka, kaj loĝantoj de la urbo nomas sin paleŝanoj. Paleĥ estas la hejmlando de fabela fajrobirdo, kiu pavas sur la blazono kaj flago de la urbo, pentrita en la tradicia por la paleĥa laka miniaturo stilo: orkolore sur la nigra fono. Ĝusta dato de fondiĝo de la urbo ne estas konata, oni opinias, ke ĝi ekzistis jam antaŭ la ХV-a jarcento.
Nia ekskurso komenciĝis de la Krucaltiga katedralo. La templo estas konstruita en la ХVII-a jarcento je la mono de ĝia paroĥonaro, ĝia arkitekto estis Jegor Dubov. Bela kvinkupola preĝejo ligiĝas per preĝeja perono kun la kampanilo en la formo simila al pavilono. Internaj muroj de la preĝejo estas riĉe kovritaj per freskoj de paleĥaj majstroj. La sesetaĝa ikonostazo estas ornamita en rokoko-stilo kaj kovrita per ortavolo. En la sovetia tempo, en la epoko de religipersekuto, la templo estis transdonita al la Ŝtata muzeo de paleĥa arto, kaj nur tio helpis savi la katedralon de la detruo.
Post tio ni vizitis la Ŝtatan muzeon de paleĥa pentroarto, kiu estis fondita en la 1934-a jaro, kaj en ĝia organizado aktive partoprenis la verkisto M. Gorjkij, kiu mem neniam estis en Paleĥ. La muzea komplekso konsistas el pluraj partoj, el kiuj laste malfermita estis la muzeo de ikonoj. Multaj scias la urbon antaŭ ĉio kiel centron de fama paleĥa laka miniaturo. Sed pri laka miniaturo oni komencis okupiĝi ĉi tie nur post la revolucio de la 17-a jaro, kiam ne eblis plu okupiĝi pri ikonpentrado, pri kiu deantikve estis fama la urbo. En la ekspozicio de la muzeo de ikonoj multas vere antikvaj paleĥaj ikonoj. Tiu metio destingiĝis ĉi tie per aparta fajneco kaj uzado de ora farbo por vestpentrado de sanktuloj. Kiam la ikonpentrado iĝis ne aktuala, plej bonaj pentristoj de Paleĥ kreis fenomenon de paleĥa laka miniaturo, kiu famiĝis en la tuta mondo. Ekspozicio de la muzeo de laka miniaturo komenciĝas de vitrinoj, kiuj rakontas pri materialoj, uzataj de paleĥaj pentristoj, pri teknologio de farado de artaĵoj el papermaĉaĵo. En sekva salono estas prezentita kreado de la fondintoj de paleĥa laka miniaturo: I. Golikov kaj aliaj. Kaj kompreneble multas belaj eksponaĵoj de laka miniaturo mem. Sur la diversaj artaĵoj el muldokartono pentristoj sur la nigra fono pentris kiel bildojn el famaj rusaj fabeloj, tiel ankaŭ diversajn historiajn momentojn.
Al la muzea galerio apartenas ankaŭ la domo-muzeo de I. Golikov, muzeo-skulptejo de N. Didikin kaj domo - muzeo de P. Korin, kaj ni vizitis ĉiujn tri. I. I. Golikov estis fondinto de paleĥa laka miniaturo kaj unu el la plej talentaj kaj elstaraj lokaj pentristoj. Lia domo-muzeo funkcias ekde 1968. En unu el ĝiaj ĉambroj estas prezentitaj nemultaj personaj aĵoj de la pentristo kiel lia skribotablo, bretaro kun libroj, liaj lito kaj seĝoj; en alia ĉambro troviĝas materialoj, kiuj rakontas pri la lanĉo kaj evoluigo de paleĥa pentroarto. Ĉi tie eblas vidi ankaŭ unikajn fotojn de la antikva Paleĥ. Inter eksponaĵoj de la muzeo estas rara, eldonita en la 1934-a jaro, libro “Kanto pri la militiro de Igor” (“Slovo o polku Igoreve”) kun la ilustraĵoj de I. Golikov.
Al mi tre plaĉis domo-skulptejo de elstara paleĥa skulptisto N. Didikin. En tiu ĉi malgranda metiejo estis kreitaj skulptaĵoj de Andrej Rubljov, A. Puŝkin, L. Tolstoj, A. Blok, D. Bajron, S. Raĥmaninov kaj multaj aliaj famaj personoj. Ekspozicio de la muzeo konsistas el pli ol 100 laboraĵoj de la skulptisto, kiujn li mem heredigis al la paleĥa muzeo. En la teritorio, kiu ĉirkaŭas la metiejon, situas pomuja ĝardeno kaj ĉi tie ankoraŭ kreskas abioj kaj tilioj, kiujn plantis mem Didikin. En la galerio ĉiujare okazas festivalo “Jabloĉnij Spas” (“Festo de la Transfiguriĝo de nia savanto Jesuo Kristo”), kiun partoprenas multaj kulturagantoj.
Kaj certe maleblas, estante en Paleĥ, ne viziti domon-muzeon de la vaste konata en Sovetunio kaj Rusio pentristo Pavel Korin. Tien ni devis piediri eble dum kvarono da horo. Ŝajnas nelonge… sed dum ni iris tien, nin “kovris” subite komenciĝinta fulmotondra pluvego. Niaj ombreloj restis en la buso, tial la muzeon ni atingis jam malsekaj kaj tre ĝojis kaŝi nin tie de la forta pluvo. La domo estas la plej malnova en Paleĥ, konstruita en la 1860-aj jaroj. P. Korin zorge konservis tiun antikvan domon de sia avino, la meblaron kaj aĵojn, kiujn uzis liaj praŭloj kaj heredigis ĉion, kune kun la unika ikonokolekto, al sia kara urbo. La muzeo estis fondita en la domo post pli ol 100 jaroj. Verda ĉambro de la domo estas dediĉita al ikonpentra arto. En la pentrejo troviĝas pentrostablo, objektoj, kiuj estis bezonataj al la pentisto dum lia laboro, kaj ankaŭ liaj etudoj. Tria halo prezentas monumentan pentroarton kaj skizojn de P. Korin por dekoracioj de metroostacioj en Moskvo.
En miaj rememoroj pri ĉiuj niaj ekskursoj Paleĥ restas kiel pitoreska makulo, koagulaĵo de absoluta arto. Eĉ ni ĉiuj, kiuj venis ĉi tien por “kure-kure” rigardi ĉion, povis percepti la ĉarmon de malgranda urbeto, kies tuta historio estas ligita kun la pentroarto. Kaj valora atmosfero de la mirinda pentrista urbo emigis nin malrapidigi la paŝojn, iom resti kaj daŭrigi la momentojn de la vidado kaj ĝuado. Sed la buso jam atendis nin kaj, aĉetinte malgrandajn memoraĵojn en la butiko, ni veturis reen al nia bazejo.
Post la tagmanĝo mi vizitis la prezentaĵojn, kiuj estis speciale preparitaj por la lernatoj de la A2-nivela kurso, laŭ temoj de la lecionoj, kiujn ili havis. Vespere okazis ankoraŭ unu agrabla programero – la koncerto de muzik-bando “Ekvinokso” (en la konsisto: Andrej Obrezkov, Valerij Vorobjov, Aleksandr Osokin, Evelina Sokolova). Mi tre ŝatas ĉi tiun grupon kaj delonge atendis ilian koncerton. Jam la duan someron mi vidas dum RET-oj, kiel deligente preparas la muzikstoj de la grupo sian programon, kiom multe ili provludas, kaj tio elvokas mian grandan estimon al ilia krea laboro. “Ekvinokso” ne disrevigis min ankaŭ ĉi-foje! Bele sonis jam konataj al mi kaj ŝatataj de mi kantoj, sed ĝojigis ankaŭ pluraj novaj kantoj de la grupo. Mi dankas la muzikistojn, kiuj donacis al mi tiuvespere tiom da plezuro! La sola bedaŭro, kiu aperis, estis pri tio, ke ĉio (la koncerto) tre rapide finiĝis.
En plena eŭforio de agrablaj impresoj kaj pozitivaj emocioj de la tuta tago mi iris dormi kaj longe ne povis endormiĝi :)
Tio estis antaŭlasta tago de RET. Post la matenmanĝo okazis la lasta leciono en la kurso por komencintoj, dum kiu kursanoj sukcese trapasis la testadon kaj post ĝi partoprenis diversajn lingvajn ludojn kaj plenumis amuzajn taskojn. Al mi plaĉis tiu kun zamenhofaj proverboj, duonigitaj kaj presitaj sur apartaj kartetoj. Ĉiu teamo el du homoj ricevis sian stakon de la kartetoj kaj devis trovi plenajn versiojn de la proverboj, traduki ilin kaj eble eĉ proponi la analogojn en la rusa.
De lingvaj ludoj por la kursanoj mi transiris al la tabloludoj, kiujn kunportis kaj organizis ĉe alia tablo Evelina Sokolova. Do, mi plezure havis tiun tempon por ludoj! :)
Post la tagmanĝo okazis vizito al la sapmuzeo en Ŝujo. Ĝi situas en ne tre granda konstruaĵo, kiu aspetas kiel kutima loĝdomo. La muzeo aperis en Ŝujo antaŭnelonge, fondis ĝin ordinaraj lokaj entuziasmuloj, kiuj mem gvidas la ekskursojn, kaj la muzeo funkcias dank’ al la penoj de ĝiaj fondintoj. Oni rakontis al ni ĉi tie pri la historio de sapproduktado. En Ŝujo sapuzinoj ekzistis ankoraŭ en la malproksima ХVII-a jarcento, kaj iliaj produktaĵoj estis konataj en la tuta Rusio. Por la produktado de sapo estis bezonata cindro, graso kaj por plibonigi ĝiajn ecojn oni ankoraŭ uzis linoleon. Sapon oni kuiris en specialaj kaldronoj. En la 1781-a jaro laŭ la ukazo de Jekaterina la Dua sur la blazono de la urbo aperis peco de sapo. Kaj nun sur la flago kaj blazono de Ŝujo sur ruĝa kampo estas prezentita sappeco. Nuntempe tiu ĉi antikva metio renaskiĝas ĉi tie.
En la unua etaĝo de la muzeo estas iom prezentita la historio de la dua malnova metio de Ŝujo – produktado de indieno. Ĉi tie staras rulcilindroj, per kiuj oni presas iujn ornamdesegnojn, kaj estas multaj ekzempleroj de ŝtofoj. Oni okazigis por ni metiejon pri sapproduktado, kaj ĉiu el ni provis fari malgrandan peceton de la sapo kaj iel, ne tre komplike, per ĉiziletoj tajli ĝin. Ni ankaŭ rigardis malgrandan sapkolekton en la montrokesto, fotiĝis por la memoro, elektis kaj aĉetis kiel memoraĵon sappeceton, kaj forlasis tiun animecan muzeeton.
Post la vespermanĝo okazis la adiaŭa vespero, por kies programo kontribuis ĉiu deziranto: ĉu kantante, ĉu deklamante, ĉu muzikludante aŭ eĉ ŝercante. La REU - Estraro enmanigis dankfoliojn al ĉiuj aktivaj partoprenintoj kaj iom informis pri la statistiko de RET-2018. Ĉion kronis la agrabla amika festeno, kun speciale preparitaj bongustegaj ŝaŝlikoj kaj al multaj plaĉaj ŝujaj beraj likvoroj. Fine ni kunkantis en amika rondo kaj eĉ dezirantoj povis danci dum la diskoteko, organizita de Vadim Solovjov.
La 9-n de julio komenciĝis disveturado de la partoprenantoj, kaj jam frumatene la bazejon forlasis kelkaj esperantistoj. Post la matenmanĝo restis iom da tempo por lastfoje promeni en la apuda arbaro, malsupreniĝi al la rivero kaj iom stari, ĝuante la ĉarmon de vidaĵoj kaj ĉirkaŭantan harmonion, submetante la vizaĝon al la brilanta suno, nelonge daŭrigante la agrablegajn momentojn de la kontemplado kaj la percepton de malstreĉiĝeco. Tagmeze okazis la lasta ero de la programo: solena fermo de RET-2018 kaj estis faritaj kelkaj anoncoj pri diversaj estontaj Esperanto-eventoj.
Post la tagmanĝo ankaŭ mi ĝisrevidis kaj forveturis el la bazejo. Adiaŭ ĉarma loko! Adiaŭ bela RET- 2018! Mi sincere dankas ĉiujn REU-estraranojn, sen kiuj tiu ĉi evento ne okazus kaj dankas ĉiujn geamikojn, kiuj aktive ĝin partoprenis!
Amike, Raja Kudrjavceva.