Zamenhof-festo 2013

Urboj: 

Aranĝoj: 

Amikoj, antaŭ unu semajno mi  partoprenis Zamenhofan feston en Jekaterinburg. La vojo de Glazov ĝis la ĉefurbo de Uralo ne estas tiom longa – nur 11 horoj per trajno. Biletoj estas aĉetitaj, pasaĝerplena trajno alvenis kaj mi kune kun mia lernantino Svetlana forveturas al oriento, forgesante pri la laboro kaj hejmaj aferoj.

Ni venis al Jekaterinburg matene. Ĝis komenco de la festo restis ĉirkaŭ 6 horoj, kaj ni decidis promeni tra la urbo. Ni promenis sen ajna speciala celo. Dum la vojo ni rimarkis grandan libro-vendejon, eniris kaj restis tie dum longega tempo – tiom da interesaj libroj ni trovis. Kelkajn el ili mi, kompreneble, aĉetis – mi ja malsanas je libroj.

Iom post iom ni proksimiĝis al kunvenejo de la klubo “Arĝenta Flamo” ĉe Volodarskogo, 9. Krom ni, glazovaj esperantistinoj, en Jekaterinburgon alvenis ankaŭ esperantistoj el Tjumeno kaj Niĵnij Tagil. Estis tre agrable renkonti konatulojn kaj konatiĝi kun novaj personoj.

Dum la festo ni aŭskultis gratulojn kaj gratulis aliajn, spektis filmojn kaj prezentaĵojn, ligitajn kun Esperanto, kantis, fotadis, manĝis, trinkis-drinkis, babilis ktp. Komencantoj estis solene akceptitaj al nia Esperanto-rondo. Kiel kutime estis prezentitaj libroj en la internacia lingvo (dankon al Saŝa Osincev kaj Raja Kudrjavceva) kaj certe sonis belaj melodioj (dankon al talentaj Jula Moĉalova kaj Sergej Lokis). Tempo pasis nerimarkeble.

Gaja, amika festo finiĝis. Sed ne indas sopiri, ja post kelkaj monatoj nin atendas EsPrimo-10. Venu, karaj!

 

Olga Shilyaeva (Glazov)

 

Komentoj

Dankon, Ola! Estis tre

Dankon, Ola! Estis tre agrable denove vidi vin en nia urbo! Ankau mi opinias, ke Z-festo estis interesa kaj enhavricha

Viktor Kudrjavcev

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte