Impresoj pri Zamenhof-tago-2009

Urboj: 

Aranĝoj: 

Unue, mi shatis la etoson. Mi sidis en la halo, rigardis kaj
auskultis, kaj parolis, kaj partoprenis en la prezentajho de nia
chelabinska grupo, kaj deklamis kune kun A.Kalashnikov kaj
G.Terentjeva; mi ridetis al homoj kaj ili ridetis al mi… Mi pensis, ke
mi estas tiom bonshanca esti parto de tiu chi ghoja kaj gaja etoso,
esti unu el tiuj energiaj homoj.

Due, estas bone, ke la renkontighon partoprenis multe da novuloj kaj
mi scias, ke ech ne chiuj el ili povis veni – do, mi vidis, ke
junulara parto de E-publiko pligrandighas kaj ghojis al tiu chi
fakto.

Galina iam diris al mi, ke esperantistoj ghenerale ne multas, sed ili
estas specialaj homoj, tre interesaj (interesaj estas tiuj homoj, kiuj
havas iujn interesojn kaj siajn pensojn, ankau tiaj homoj ghenerale ne
multas). Mi ne scias kial, sed estas vere, ke mi ankorau ne vidis
malinteresan esperantiston. Vershajne ne estas io, kio al mi ne
plachis, tiu chi Zamenhof-tago shajnis al mi ech pli interesa ol la
pasintjara festo. Mi dankas vin kaj chiujn jekaterinburganojn pro la
organizado de la Zamenhof-festo!

Komentoj el VKontakte