Novojarsk-2018

Siberia Ateno bonvenigas Vin la 30.12.201705.01.2018

Karaj amikoj! Aŭtuno jam ekregis, kutima vivo kaptis nin... Kaj ĝis Novjaro (laŭ gregoria kalendaro!) restas ne multe da tempo. Por pli bona planado de nia aspirata aranĝo, Organiza Komitato (OK) petas plej baldaŭ informi nin pri Via veno per plenigado de aliĝilo kaj sendo de aliĝkotizo.

Ni strebos kompili varian programon kaj petas aktive kontribui por ĝi. Ni esperegas, ke vetero estos indulga kaj ne pelos nin en ejojn ;-)  Tamen por ajna okazo ni preparos programon depende de temperaturo en strato.

Informo pri la urbo: eo.wikipedia.org/wiki/Tomsk

Loĝado: hoteleto “Domo de ĉasisto” str. Gagarina, 42, {hunter-hostel.ru ; vk.com/club48672342}. Estas 2-3-4-10 lokaj numeroj, kosto de 400 rub./diurno. La hoteleto situas en centro de la urbo! Kaj tio estas evidenta avantaĝo por ni.

Manĝado: en apudaj kafejoj/en la hoteleto estas komuna kuirejo. Eblas mendi variajn nurvarmigi preparitajn manĝojn (nun manĝproblemo ne estas!), kosto de tagmanĝo en urbaj mangejoj – de 150 rub.

Novjara festo: hoteleto “Domo de ĉasisto” str. Gagarina, 42. Festa tablo {restaĵojn manĝos matene ;-) } – 800 rub.[sen alkoholo!, dezirantoj – zorgu mem].

Programo: Tomsk estas unika urbo - fondita en 1604 jaro, tamen juna – ĉiu 9-a loĝanto estas studento!Restas kaj estas protektataj unikaj lignaj domoj, aŭ ĉu vi iam vizitis fortikaĵon de mez-epoka siberia urbo? Ĉu vi volas viziti unikan pup-teatron? Ni kompilas varian programon kun vizito al vidindaĵoj, multaj ludoj far de ludmajstro Koĉjo, spekto de E-filmoj, distroj kaj konkursoj. Kontribuu mem al la programo – la kontribuantoj estos premiotaj el profito de la aranĝo!

Aliĝkotizo: ĝis 30.11.2017 -- 500 rub. (por la tuta periodo), poste/surloke kaj por neplena periodo 100 rub./diurne. Aliĝkotizo ordinare ne redoneblas, des pli, kiam elspezoj por organizado de la aranĝo estis faritaj, tamen OK pretas konsideri neatenditaĵojn. Por junuloj ĝis 26 jaroj validas 50% rabato por aliĝ-kotizo! Aliĝo validas nur post via pago de la kotizo!!!

Sendo de aliĝkotizo: Ĝiru al Sberbanka karto № 4276 6000 1222 1574 (Геннадий Фёдорович Басов). En blanko por destino de la pago nure eblas skribi/noti "Частный перевод не связанный с коммерческой деятельностью" !!! Se ial tiu maniero ne konvenas – skribu mesaĝon!

Transporto: Kiel alveni Tomskon kaj forveturi?

Trajne: Rektaj trajnoj venas al Tomsko el Moskvo, Anapa, Novokuznetsk, Leninogorsk kaj Novosibirsk. Ekzistas ankaŭ al-kroĉitaj vagonoj de Vladivostok ĝis Tomsk, kiuj venas al Tomsk ĉiu para dato. Acetu biletojn ĝis stacio Tomsk-1! Se vi ne trovos biletojn por la rektaj trajnoj, aĉetu al aliaj trajnoj ĝis stacio Tajga. De Tajga eblas veturi ĝis Tomsko-1 per elektrotrajnoj ĉiutage je 00.45, 10.17 kaj 17.26 (je Moskva tempo) kaj sabate-dimanĉe je 00.45, 02.05, 10.17, 12.38 kaj 17.26 (je Moskva tempo).

Aviadile: Vi elektu flughavenon “Bogaŝovo” Tomsk (TOF).

Itineraj busoj – 18 rub., por pensiuloj – 15 rub.; trolejbuso+tramo – 16 rub., por pensiuloj – 12 rub.

Kiel atingi la ejon de Novojarsk-2018?:

Ni laŭeble organizos renkonton de grupoj, tamen –

de fervoj-stacidomo Tomsk-1 kaj de aŭtobus-stacidomo:

  • “Glavpoĉtampt”(ĉefpoŝtejo) – trolejbuso 4, busoj 2, 119 (kaj poste piede ~ 350 metroj/4,5 min),
  • “Gorsad” -- tramo – 2, 2a.  (kaj poste piede ~ 300 metroj/3,5 min).
  • “Krajevedĉeskij muzej” -- itinerbusoj 12, 23, 33, 53 (nur necesas iom iri ĝis str. Jelizarovyĥ kaj trairi win kaj dekstren).
  • De flughaveno Tomsk eblas veturi al urbo rekte ĝis haltejo “Glavpoĉtampt”(ĉefpoŝtejo) per buso 119.

Pli da detaloj pri urba trafiko rigardu en 2gis: http://2gis.ru/tomsk

Organiza Komitato: Basov. G., Obrazcov K., Minin V.

Kunordiganto: Geĉjo Basov – gecxjo@mail.ru,

paĝo en VK: vk.com/novojarsk2018

 

Aliĝilo: en reu.ru

 

(.*?)~is', $text, $out); // $cnt = count($out); // $cnt2 = preg_match_all('||', $out[0],$out2); // print '

Aliĝis '.($cnt2-1).' personoj

'; print ""; // print $out[0]; ?>

Aranĝoj: