MASI-anoj pri EsPrimo-11

Urboj: 

EsPrimo: 

Nia kvaropo, plena de feliĉaj kaj ĝojaj pensoj revenis al Moskvo de EsPrimo - tradicia aranĝo, kiun jam la 11-an fojon organizis uralaj kaj siberiaj esperantistoj por ĉiuj dezirantoj. Ĉi tie mi proponas al vi la propran mallongan raporton pri la okazintaj eventoj kaj miaj impresoj.

Partoprenante en la Aŭtuna lingvotrejnado novembre de 2014 en Jekaterinburg, mi konatiĝis kun bonegaj homoj kaj jam tiam decidis, ke, se eblos, mi nepre partoprenos ĉe tie alian esperantistan aranĝon. Tial, kiam Raja Kudrjavceva invitis nin, mi inter unuaj homoj aliĝis, pagis monon kaj aĉetis trajnbiletojn. Proksimiĝis la destina dato, ankaŭ kelkaj homoj el MASI decidis kunvojaĝi, la aliaj male -  rifuzis, malgraŭ alloga ebleco plibonigi sian lingvon, observi novajn lokojn, konatiĝi kun plaĉaj homoj. Ni decidis veturi per trajno kaj utile uzi tempon dum la vojo.

La 29-n de aprilo, vespere ni envagoniĝis. Nin akompanis kvar moskvaj esperantistoj: Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko, Svetlana Smetanina kaj Julia Samsonova. Ili diris porvojan bondeziron kaj anime adiaŭis. En ĉi tiu dato estis naskiĝtago de Kuzjma Smirnov, li 18-jariĝis! Ni havis iom da manĝaĵoj kaj torton. Ni festis kaj donacis al li diversajn agrablajn bagatelaĵojn, gratulis lin. Poste ni kartludis, instruis en Esperanto al Kuzjma novan kartludon. La sekvan tagon en la trajno ni pasigis tre gaje, manĝis, dormis, ludis, babilis, deklamis poeziaĵojn por EsPrimo, ŝercis, ridis. Vojaĝi kvarope en unu kupeo estas tre agrable. En la vagono kun ni veturis kursanoj ĝis la urbo Ufa, tial estis bruo kaj rumoro. Ni venis en Ĉeljabinskon frumatene la 1-an de majo. La vetero estis bonega, brilis la suno, malnubis, ne varmis. Ni sidiĝis en la stacidoma kafejo, atendante aliajn gastojn. Venis Roman Jefremov el Glazov. Evidentiĝis, ke en Ĉeljabinsk samtempe okazis goo-turniro, kaj Roman kiel pasia goo-ludanto volis ĝin partopreni. Ni metis niajn aĵojn en la hotelo kaj dum kelkaj horoj promenis en la urbo. La urbo estas tre bela, kun larĝaj stratoj kaj pura aero. Ni promenis tra la piedira pasejo “Kirovka” simila al la strato “Arbat” en Moskvo, aĉetis donacojn, observis la manifestacion okaze de la maja festo. Poste per aŭto ni revenis al la hotelo.

Dum la malfermo de EsPrimo mi vidis multajn diversurbajn kaj diversaĝajn homojn. Tio estis kaj plaĉa, kaj mirinda, ja mi pensis, ke mi jam konas ĉiujn post la Lingva trejnado. Ĉiuj estis tre diversaj, sed unuigas ĉiujn Esperanto, entuziasmo, aktiveco kaj neprofitemo. Poste ni ludis, parolis, teumis kaj manĝis. Ni dormiĝis tre malfrue, ĉar ĉiuj tre volis neformale interkomunikiĝi. En la dua tago Irina Gonĉarova rakontis pri la projekto “Biblioteko в библиотеке”, pri tio, ke oni devas kunlabori kun urbaj bibliotekoj, fari aranĝojn en ili, popularigi Esperanton kaj plenigi iliajn ŝrankojn per Esperanta literaturo. Ŝi raportis pri tio, kion MASI jam praktike realigis. Estis multe da aliaj interesaj programaĵoj, diverstemaj prezentaĵoj, konkursoj, filmoj, ludoj kaj dancoj. Ĉe mi jam aperis preferoj kaj mi povas diri, kio al mi pleje plaĉis. Tio estas la interpreta konkurso, komuna koncerto, lingvaj kaj societaj ludoj. Malmulte da tempo oni havis por amika kunparolado, ĉiam okazis iuj laŭplanaj programeroj.

Tio estis mia tria E-aranĝo kaj mi povas diri certe, ke mia Esperanto pliboniĝis. Mi volas danki la organizantojn pro tio, kion ili faris, faras, kaj,  mi esperas, faros. Dio donu al ili sanon, multe da fortoj kaj eblecon veni al ni por moskvaj aranĝoj.

Aleksandr Basov (Luberci)

 

          La etoso de Esprimo ege plaĉis al mi. Mi tre ĝojas, ke en Uralo estas tia forta teamo por organizi renkontiĝojn de esperantistoj. Dum la tuta aranĝo mi penis viziti tiom de programeroj, kiom eblis. Ĉiuj programeroj plaĉis al mi, kaj mi volas noti iujn eventojn, kiujn mi memorfiksis aparte. Kompreneble, tio estas subjektiva opinio de mi. La rakonto de Aleksandr Osokin pri la E-vortaroj de Kondratjev tre interesigis min. Mi ne esperis renkonti homon, kiu aktive partoprenas en la kreado de la E-vortaro. Mi uzas la vortaron preskaŭ ĉiun tagon, ĝi estas mirige utila. Ankaŭ mi kaj Aleksandr interkonsentis, ke mi helpos teknike lin pri la vortaro.  Krome interesa rakonto estis pri la inversa Esperanto-vortaro de Viktor Laptev. La ideo inversigi vortojn, por facile trovi rimojn, estis nova por mi. Ankaŭ la diskutrondo "Estas mi esperantisto", gvidita de Vladimir Opletajev kaj Raja Kudrjavceva, estis tre interesa, ĉar ĝi konatigis min kun klasikaj temoj de Esperantujo. Dum la diskutado mi eldiris mian opinion, kial Esperanto estas bezonata k.t.p.
Kun plezuro mi aŭskultis historiojn pri E-poetoj Giŝpling, Urbanová kaj kaj pri la urala verkisto Valentin Lukjanin. Roman Jefremov gvidis interesajn lingvajn ludojn, inkluzive de la goo-ludo. Kaj Darja Zelenina rakontis tre sperte pri denaskuloj, parolantaj kelkajn fremdajn lingvojn.
Dankon al la organizantoj pro kunvenigo de bonaj homoj dum EsPrimo-11!

Ilja Muravjov (Moskvo)

“Rusia Esperanto-Gazeto” (”REGo”) №3 (88), junio 2015, paĝoj 10 -12

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte