Lingvoprotektado en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo de Tjumena regiono.

Urboj: 

1. Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo

La teritorio, sur kiu situas Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto,  estis aligita al Rusio fine de la 16a jarcento kaj ĝis la 20a jarcento ĝi apartenis administre jen al Tobolska kaj Tjumena gubernioj, jen parte al Tomska kaj Omska  provincoj.  La 10an de decembro  1930 estis fondita Ostjak-Vogula nacia distrikto, depost 1940 (23. oktobro.) ĝi titoliĝis Ĥanta-Mansa nacia distrikto kaj ekde 1977 konforme al la nova Konstitucio de Soveta Unio ĝi ricevis aŭtonoman statuson.

Nuntempe la aŭtonoma distrikto estas egalrajta subjekto de Rusia Federacio en la administraj limoj de Tjumena regiono. Ĝi estas unu el la plej potencaj naftoliveraj teritorioj en la mondo kaj apartenas al la  ekonomie plej stabilaj regionoj de Rusia Federacio. La tuta distrikta areo ampleksas 534800 km², la konstanta loĝantaro nombras 1700000 loĝantojn (2017). La ĉefa administra urbo de la distrikto estas Ĥanti-Mansijsko.

La historia nomo de la aŭtonoma distrikto estas Jugra (Ugrujo) – malnovrusa etna nomo de la nuntempaj ugroj, loĝantaj en la baseno de la rivero Obo kaj en la tuta teritorio oriente de la rivero Peĉoro. La unua oficiala mencio pri Ugrujo (1096) troviĝas en Laŭrenca kroniko (1377).  La etnonomo Ugrujo fiksiĝis plurfoje en loka toponimio kaj ankaŭ en la dua historia oficiala nomo de la aŭtonoma distrikto. Ekde la 25-a de julio 2003 ĝi estas Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto – Ugrujo.

Ugrujo estas historia prapatrujo  de la ob-ugraj popoloj: ĥantoj, mansoj, nencoj kaj selkupoj. La plej malnovaj setlejoj de homoj en ĉi tiu regiono aperis en la epoko de la mezolitiko. La aŭtoktonoj okupadis sin per ĉasado kaj fiŝkaptado kaj  uzis ŝtonajn laborilojn. En la epoko de la bronzo aperis jam  pluraj aborigenaj  kolonioj ĉe la dekstra bordo de la riveo Obo (Barsa kolonio apud Surguto). En la  frua meza epoko, kiam iom post iom  ruiniĝis la genta socia ordo, ekformiĝis specifaj karakteraj trajtoj  de la  ĥanta kaj mansa etnoj.  En la dua duono de la dua jarmilo post Kristnasko definitive formiĝis bazaj trajtoj de materia kaj spirita kulturoj de ĥantoj, mansoj kaj arbaraj nencoj. Ĉi tiuj kulturoj konservis senŝanĝe sian originan karakteron ĝis la nunaj tagoj.

2. Nacia bunteco de la nuna Ugrujo

En  la loĝantaro de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto estas reprezentitaj homoj de 123 naciecoj inkluzive de slava, tjurka kaj finn-ugra naciaj grupoj. Laŭ la nacia konsisto de la loĝantaro ĉi tie dominas rusoj (68%), multas ankaŭ tataroj (8%), ukrainoj (6%), baŝkiroj (2,5%), kaj la aborigenaj popoloj: ĥantoj, mansoj kaj arbaraj nencoj  konsistigas 2,2% de la tuta loĝantara kvanto.

3. Mansoj kaj la mansa lingvo

La signifo de la etnonomo “mansi” laŭ unu el versioj estas “homo”. Oficiale la lingvo nomiĝas la mansa lingvo,  kaj  genealogie ĝi apartenas al la ob-ugra grupo de la finn-ugra lingva branĉo kaj kune kun ĉiuj samodiaj lingvoj eniras la uralan lingvan familion. Al la mansa pleje parencas la ĥanta lingvo precipe ĝiaj okcidentaj dialektoj. En la mansa lingvo troveblas pruntaĵoj el la rusa, komia, tjurkaj kaj eĉ irana lingvoj.  La mansoj  nombras en la distrikto 9900 homojn. Fine de la pasinta jarcento 63% de la mansoj konsideris  ĝin  la gepatra lingvo. Inter la mansoj ekzistas kelkaj etnografiaj grupoj parolantaj proprajn dialektojn, kiuj diferenciĝas sufiĉe forte.

Lingvistika karakterizaĵo  de la mansa lingvo

Fonologio

La mansa lingvo posedas 12 vokalajn kaj 17 konsonantajn sonojn. Preskaŭ ĉiuj konsonantoj estas senvoĉaj.

Morfologio

La mansa apartenas al la aglutinaj lingvoj de sufiksa speco. La vortfarado karakteriziĝas per pli ofta vortkunmetado.

Sintakso

La mansa apartenas al la lingvoj de la nominativa vortordo: SOV. La atributo antaŭas la objekton.

Soci-kultura karakterizaĵo de la mansa lingvo

En la aŭtonoma distrikto la mansa estas unu el la oficialaj lingvoj, sed ĝia uzado pro malgranda etna nombro de la parolantoj, kompare kun la ĥanta lingvo,  estas ne tiom vasta. Ĝi estas do la lingvo de familia uzado.  Multaj mansaj literaturistoj, ekz. poeto Andrej Tarĥanov preferas verki ruslingve, kaj poste liaj poemoj estas tradukataj en la mansan lingvon.

Skribo

Unuaj provoj krei skribon por la mansa lingvo revenas al la mezo de la 19a jarcento. En 1868 en Londono estis eldonita la Evangelio laŭ la Sankta Mateo en la traduko de  Grigorij Popov. La unua abocolibro por mansoj estis verkita en 1903 de la episkopo Nikanoro. En 1932 estis kreita skribo por la mansa lingvo surbaze de la latina alfabeto, sed en 1937 ĝi akiris la cirilan bazon. La mansa skribo kaj ortografio estas nuntempe unu el la plej sukcesaj filologiaj  provoj pri perfektigo de minoritata etna lingva skribo sur cirila bazo. Kiel fundamento por la skriba literatura mansa lingvo servas ĝia sosjva dialekto.

La mansa lingvo estas instruata en bazaj lernejoj de la distrikto, en la Pedagogia kolegio de Ĥanti-Mansijsko, en Ugruja ŝtata universitato, en la Instituto de la popoloj de nordo ĉe la Pedagogia Universitato “A.I. Herzen” en Sankt-Peterburgo, sporade ankaŭ en Novosibirska ŝtata universitato.

Ĝis 1989 materialoj en la mansa lingvo estis komplemente publikigataj en la ĥantlingva ĵurnalo “Lenin pant huvat” (“Laŭ la vojo de Lenin”). Ekde 1989 estas eldonata dufoje en la monato la distrikta kvarpaĝa ĵurnalo en la mansa lingvo “Лӯимā сэ̄рипос” (“Aŭroro”), posedanta porinfanan suplementon kun la nomo «Хōталакве» (“Suneto”). Eldonkvanto: ĝis 1800 ekzempleroj. La ĵurnalo aperigas aktualajn informojn pri Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto, pri materia kaj spirita kulturoj de mansoj kaj aliaj finn-ugraj popoloj.

4. Ĥantoj kaj la ĥanta lingvo

Etnologoj asertas, ke ĥantoj estiĝis kiel memstara popolo pro la kunfandiĝo de uralaj neolitaj kaj ugraj triboj mezume antaŭ kvar mil jaroj. Unue ili loĝis ĉe la Urala montaro kaj poste migris orienten al Okcidenta Siberio. Ĥantoj  loĝigas plej multe la teritoriojn de la riverbasenoj de Obo kaj Irtiŝo en iliaj meza kaj  malsupra fluoj en Ĥanta-Mansa  kaj Jamal-Nenca aŭtonomaj distriktoj kaj nordokcidente de Tomska provinco. Ili nombras 20000 homojn (2010), pli ol 60% konsideras la ĥantan sia gepatra lingvo sed 90% regas la rusan lingvon kiel la duan gepatran. Por la ĥanta lingvo  estas specifa dilakta bunteco, la orienta kaj okcidenta dialektoj havas plej grandan parolantaron. Reprezentantoj de geografie malproksimaj dialektoj povas ne tre facile kompreni unu la alian.

Lingvistika karakterizaĵo de la ĥanta lingvo

Fonologio

La ĥanta lingvo havas 8 vokalajn kaj 18 konsonantajn sonojn (dialekto de Kazim), longeco de la vokaloj ludas diferencigan rolon, ekzemple: As – Obo, aas – ino; ŝanŝ – genuo, ŝaanŝ - dorso. Plimultas senvoĉaj konsonantoj.  Preskaŭ ĉiam estas akcentataj unuaj silaboj.

Morfologio

La ĥanta apartenas al la aglutinaj lingvoj de sufiksa speco. La prefiksoj en la lingvo tute mankas, ankaŭ genroj mankas. En la ĥanta ekzistas tri nombroj: singulara, duopa kaj plurala, difinita kaj nedifinita artikoloj. En la leksiko abundas pruntaĵoj el la rusa, siberi-tatara, komia, mansa, selkupa, nenca lingvoj.

Sintakso

La ĥanta apartenas al la lingvoj de la nominativa vortordo: SOV.

Skribo

Ĝis la 20a jarcento ĥantoj ne posedis propran skribon. En la mezepoko ili uzis nur tamgojn – identigajn personajn signojn, eltranĉatajn sur diversaj objektoj. Meze de la 18a jarcento Fjodor Kuŝkin kreis vortaron de 11 ĥantaj dialektoj. La unua ĥantlingva libro iĝis “La evangelio laŭ la Sankta Mateo”, eldonita en Londono en 1868. En la jaroj 1931 – 1937 estis provoj ekuzi por la ĥanta skribo la latinan literaron. Definitive la skribo por la ĥanta lingvo sur la cirila bazo  (ties ĉefaj ses dialektoj) estis kreita en 1a periodo 1930 – 1950. La ĥantan literaturon oni verkas nun plejparte en la kazima, ŝuriŝkara kaj surguta dialektoj.

Soci-kultura karakterizaĵo de la ĥanta lingvo

La ĥanta estas oficiala lingvo en  Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto. En la ĥantan lingvon estas tradukataj gravaj dokumentoj kaj regionaj leĝoj. Ĝi estas instruata en bazaj lernejoj de la distrikto, en la Pedagogia kolegio de Ĥanti-Mansijsko, en Ugruja ŝtata universitato, en la Instituto de la popoloj de nordo ĉe la Pedagogia Universitato “A.I. Herzen” en Sankt-Peterburgo, sporade ankaŭ en Novosibirska ŝtata universitato.

Unuafoje gazetaj publikaĵoj en la ĥanta lingvo aperis en 1934 en la ruslingva ĵurnalo “Ostjak-vogula vero”. Ekde 1957 en la distrikto estas eldonata la ĥantlingva ĵurnalo “Lenin pant huvat” (“Laŭ la vojo de Lenin”), alinomita en 1991 al “Ĥanti jasang” (“La ĥanta vorto”). La ĵurnalo aperas nun unufoje en la semajno sur kvar paĝoj. La naciaj ĵurnaloj “Ĥanti jasang” kaj “Luima seripos” ricevis en 2015 21 milionojn da rubloj de la ŝtata subvencio, kaj tiel pligrandigis la eldonkvanton, ke ĉiu aborigeno povas nun legi ilin.

La regula radiodissendado de la ĥantlingvaj programoj komenciĝis en 1964. La programoj daŭras 20 minutojn kaj estas disaŭdigataj en lundo, merkredo kaj vendredo tagmeze kaj vespere.

Du distriktaj radiotelevidaj kompanioj “Jugoria” kaj “Jugra” havas plurajn programojn en la ĥanta kaj mansa lingvoj kaj ankaŭ en la rusa lingvo pri la vivo de aborigenaj etnombraj minoritataj popoloj:

-          ĉiumonata informa programo en la ĥanta kaj mansa lingvoj “Uvas mir putar”:

-          ĉiusemajna informa programo en la ĥanta lingvo;

-          ĉiusemajna programo en la rusa, ĥanta kaj mansa lingvoj “Heredaĵo de Ugrujo”;

-          porinfana programo “Jugorika”, por lernantoj de la ĥanta kaj mansa lingvoj”;

-          “La norda domo” – programo pri la historio, kulturo kaj etnografio de la aborigenaj popoloj;

-          “Finnugrujo” – programo pri ĉiuj finn-ugraj popoloj.

5. En novembro de 2001 estis akceptita distrikta leĝo “Pri la lingvoj de aborigenaj minoritataj popoloj, loĝantaj en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto”. La leĝo havas 10 artikolojn, kiuj celas defendadon, protektadon kaj evoluigon de la ĥanta kaj mansa lingvoj.

En 2015 la Ob-urga instituto de aplikaj esploroj kaj studoj unuafoje iniciatis la klerigan aktivaĵon “Totala diktaĵo en la ĥanta kaj mansa lingvoj”. La diktaĵon skribis pli ol 300 lernantoj kaj iliaj gepatroj, pedagogoj, sciencistoj, pensiuloj, laboruloj en 7 municipaj subdistriktoj.

Aŭguste de 2001estis fondita Ugruja ŝtata Universitato, sub kies aŭspicio ekde 2005 funkcias la Ob-urga instituto de aplikaj esploroj kaj studoj. Ĝiaj ĉefaj celoj kaj taskoj estas:

-          protektado de la etna identeco de minoritataj popoloj de Ugrujo;

-          studado, protektado kaj evoluigo de la kultura kaj lingva heredaĵoj de minoritataj nordaj popoloj;

-          plialtigo de la imaĝo de Ugruja ŝtata universitato inter finn-ugraj universitatoj;

-          popularigo de etnokulturaj tradicioj de la finn-ugraj popoloj;

-          edukado kaj plialtigo de kvalifiko de diversfakaj specialistoj el inter reprezentantoj de la minoritataj nordaj popoloj;

-          disponigo kaj plifaciligo de studebloj por reprezentantoj de la minoritataj nordaj popoloj;

-          kunlaboro kun sciencaj, edukaj, lingvaj, administraj, naturprotektaj institucioj kaj sociaj organizaĵoj de la aŭtonoma distrikto

Vladimir Opletajev (Surguto)

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte