Aldoni novan komenton

Ural-Siberia regiona aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas”

Aranĝoj: 

Rezultoj de la Ural-Siberia regiona aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas”

Verkado, same kiel parolado, apartenas al aktivaj formoj de lingvouzado. Tial la pasinta Ural-Siberia regiona reta aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas” celis unuavice “inspiri libroŝatantojn al legado de libroj en Esperanto, popularigi interesajn librojn, entuziasmigi legantojn por verkado de komentarioj kaj recenzoj pri legataj aŭ legitaj verkoj”. Nemalgrava fakto estas, ke ni dediĉis ĝin al la 159-jara naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj al la Tago de la Esperanta literaturo. Dum kvin semajnoj la projekton partoprenis legemaj kaj verkemaj esperantistoj el 7 urboj de nia regiono kaj de aliaj partoj de Rusio, 13 personoj prezentis en la Ural-Siberia dissendolisto entute 17 recenzojn kaj komentariojn, kiujn vigle sekvis multaj interesaj replikoj kaj komentoj, diskutoj:

Jekaterinburgo – 6 recenzoj de 4 aŭtoroj;

Niĵnij-Tagilo – 4 recenzoj de 4 aŭtoroj;

Sankt-Peterburgo – 2 recenzoj de unu aŭtoro;

Surguto – 2 recenzoj de unu aŭtoro;

Glazovo – 1 recenzo de unu aŭtoro;

Tobolsko – 1 recenzo de unu aŭtoro;

Volgogrado – 1 recenzo de unu aŭtoro.

Ni prezentas la verkintojn de afiŝitaj recenzoj kaj komentarioj:

Valerij Borodin (Niĵnij-Tagilo);

Dilara Gadirova (Tobolsko);

Lidija Jerofejeva (Niĵnij-Tagilo);

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo);

Sergej Kumkov (Jekaterinburgo);

Larisa Kuzjmenko (Niĵnij-Tagilo)

Sergej Lokis (Jekaterinburgo)

Valerij Malcev (Niĵnij-Tagilo);

Vera Matvejeva (Jekaterinburgo)

Vladimir Opletajev (Surguto);

Anatolo Sidorov (Sankt-Peterburgo);

Valentina Spicina (Volgogrado);

Olga Ŝilajeva (Glazovo).

La prezentitaj recenzoj traktis 13 originale verkitajn kaj 4 tradukitajn librojn. Inter la verkistoj pli legataj kaj diskutataj estis István Nemere (Hungario), Stellan Engholm (Svedio), Trevor Steele (Aŭstralio), Claude Piron (Svislando), J. R. R. Tolkien (Britio). La ĉefgvidanto de la aktivaĵo Raja Kudrjavceva detale kaj dokte komentis ĉiun aperigatan recenzon kaj kompletigis ĝin per interesaj faktoj kaj detaloj, kio sendube riĉigis la projekton kaj altigis ĝian nivelon.

Ĉiu partoprenanto de la librorecenza maratono ricevos diplomon, en kies teksto i.a. estas emfazate, ke li / ŝi “aktive pledis por la popularigo de librolegado en Esperanto”.

La gvidantoj de la projekto elektis 12 recenzojn, kiuj estos afiŝitaj en la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado”, 7 el ili estos premiitaj per libropremioj.

La gvidgrupo de la reta aktivaĵo „Libroj, kiujn ni legas“ dankas ĉiujn verkintojn de reсenzoj kaj komentarioj, komentintojn kaj diskutintojn pro la aktiva rilato al la librolegado en Esperanto kaj gratulas ĉiujn ŝatantojn de la Esperanta literaturo okaze de la Zamenhof-Tago. Feliĉan Novan jaron al ĉiuj, en kiu vin ĝojigu ankaŭ interesaj kaj saĝaj libroj en Esperanto!

Gvidanta teamo,

15. decembro 2018


Revuo “Espero”

Revuo “Espero”:  suplemento de  la populara revuo “Vestnik Znanija” (“Heroldo de scio”) –  eldonkvanto: ĉirkaŭ 100 mil ekzempleroj. Eldonisto Vilhelm Bitner. – Sankt-Peterburgo, 1908.

Mi volas prezenti miajn impresojn pri la legado de sufiĉe interesa periodaĵo.

Antaŭ multaj jaroj mi interŝanĝis librojn kun unu el miaj Esperanto-amikoj. Li donacis al mi kolekton de malnovaj revuoj "Espero", kiu estis eldonita komence de la pasinta jarcento. Ĝi estis internacia revuo de la kultura unuiĝo de popoloj, oficiala organo de kleriga ligo "Vestnik znanija", eldonita en la jaro 1908.

Kun granda intereso mi tralegis kelkajn numerojn. Kaj tiam mi estis tre surprizita. Ĉiu numero estis belege ornamita malgraŭ la  nigra-blanka koloro. Mi ekvidis tie fotojn, gravuraĵojn kaj ilustraĵojn sur la fono de luksa literaro. La revuoj enhavas konstantajn rubrikojn: kolumnon de la redaktoro, interkorespondadon de legantoj, disputojn pri problemoj de vivo kaj moralo, fakon de junularo, sciencan korespondadon kaj multajn aliajn. Okaze de la jubileo de Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (okdekjariĝo) la redakcio publikigis mallongan biografian skizon kaj fotojn de liaj gefamilianoj kaj ankaŭ fotojn de pejzaĝoj en la bieno "Jasnaja Poljana".             

 La revuo "Espero" ankaŭ priskribis la preparon por la  4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno. La germanaj esperantistoj informis tiam, ke Dresdena urbestro promesis sian helpon al la kongreso. La policestro konvinkis dudek policanojn lerni Esperanton en la kurso de la societo "Esperanto". Hotelistoj kaj komercistoj ankaŭ komencis lerni Esperanton por dece bonvenigi la partoprenantojn de la kongreso. Poste oni publikigis la plenan tekston de la parolado de doktoro Zamenhof ĉe la malfermo de la Universala Kongreso de Esperanto. En sia parolo la Majstro optimisme rimarkigis: "... nia arbo en pasinta jaro plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, ĉar malgraŭ la tute ne atenditaj atakoj, la arbo konservis sian tutan potencon kaj perdis nur tre malmultajn foliojn..." 

Valerij Borodin  (Niĵnij-Tagilo)


“La legisto”

Bernhard  Schlink “La legisto”: romano / tradukis el la germana  Jean-Luc Tortel. Notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 120 paĝoj.  – (Serio Mondliteraturo; № 19)

Kvankam mi ne ofte malfermas Esperantajn  librojn, mi rimarkis, ke inter ili pleje oni trovas tradukitan literaturon, aprezatan en naciaj lingvoj.

 Jen antaŭ mi kuŝas  la libro de Bernhard Schlink "La Legisto", eldonita en Kaliningrado

(eldonejo “Sezonoj”, 2013). De la unua paĝo ĝis la lasta ĉi tiu libro tenas vian atenton. Vi pretas kurte manĝi kaj daŭrigi la legadon senhalte. La libro priskribas du vivovojojn de Hanna kaj Michael. Ili estas tute malsamaj – diversaĝaj, diversedukitaj, kun malsimilaj spertoj. Gravas tempo, kiam okazas ilia renkontiĝo – post la Dua monda milito. La loko – postfaŝista Germanio.

Se vi ekvolus konjekti la sorton de la menciita duopo, vi nepre erarus. La aŭtoro lerte uzas atentokaptan intrigon. La libro estas sufiĉe facile legata, perfekte tradukita de Jean-Luc Tortel. Mi volas prezenti la opinion el "Newsweek": "La legisto" de Bernhard Schlink estas mallonga, morale komplikita, erotike ŝargita romano pri la kulposento de la germana generacio, naskiĝinta post Holokaŭsto ". Do, mi konsilas tralegi la libron, kies enhavo  nepre impresos vin.

Dilara Gadirova  (Tobolsko)


“Konvinka kamuflaĵo”

Trevor Steele  “Konvinka kamuflaĵo”. – Antverpeno: FEL,  2014. – 272 paĝoj

Ankaŭ mi prezentas  mian komentarion  pri la ŝatata libro. Kredu min, elekti tiun libron evidentiĝis nefacila problemo por mi.  Ekzistas multaj libroj, kiuj meritas nian atenton.  Tamen post multaj konsideroj kaj pripensoj mi decidis trakti la libron  de la aŭstralia verkisto Trevor Steele  “Konvinka kamuflaĵo”, kiun mi akiris en la libroservo dum la Universala Kongreso en Nitra, Slovakio en 2016.

Kiel mi memoras, mi konatiĝis kun Trevor Steele dum  BET en Tartu,  (Estonio) en la fora 1991. Mi gvidis la paroligan kurson tie (mankis instruistoj, kaj mi havis diplomon de instruisto), kaj ankaŭ li gvidis alian grupon de paroliga kurso. Foje mi vizitis lecionon de Trevor por vidi lian instrumetodon. Li sidis sur la tablo kaj disdonis diversajn taskojn al  lernantoj. Dum la leciono regis sufiĉe gaja etoso. La lernantoj vagadis en la klasĉambro.

“Konvinka kamuflaĵo” estas aŭtobiografia romano. Min allogis la lando, ĉar mi instruas la anglan lingvon kaj kelkfoje vizitis Brition kaj Usonon. Tamen mi neniam vojaĝis al Aŭstralio, kiu ŝajnas al mi mirinda. Tamen mi jam komprenis, ke mi neniam havos eblecon flugi tien: tro fora, tro multekosta. Do, la libro donis al mi la unikan ŝancon konatiĝi kun la nekomparebla loko.

          Unue, malgraŭ la fakto, ke Trevor Steele multe vojaĝis dum la tuta vivo kaj ofte loĝis en diversaj landoj dum sufiĉe longa tempo, li restas patrioto kaj amas sian patrolandon.  Due, li, samkiel mi, estas lingvoinstruisto, kaj mi, certe, interesiĝas pri edukado kaj instruado en Aŭstralio. Kaj trie, al  mi ŝajnis  interese ekscii vivmanieron, vivkutimojn, morojn de tiu ĉi ekzota lando kaj ĝiaj loĝantoj. Trevor Steele ne seniluziigis min. Male! Mi trovis en ĝla romano informon,  ŝokintan min tiel, ke mi volis legi plu kaj plu.

         En nia lando ni ofte opinias, ke eksterklandanoj, precipe el evoluintaj landoj, vivas riĉe  kaj feliĉe. Niaj homoj eraras. Mi legis pri la infanaĝo de Trevor kaj komprenis, ke en nia infaneco ni vivis proksimume same. La patro de Trevor devis labori multe fizike por kreskigi siajn geknabojn, la familio havis sep infanojn. Lia patro ĉiam revis kaj volis, ke liaj infanoj vivu pli bone, kaj ne devu tiel multe labori.

         La sorto de Trevor ŝajnas al mi eksterordinara. Li ne malofte ŝanĝis siajn filozofiajn vidpunktojn, ekzemple pri religio. Li kredis je Dio serioze kaj studis en seminario, sed poste li iĝis preskaŭ  ateisto, agnostikulo.  Tamen la vivo devigis lin kredi je telepatio kaj meditado, ĉar per tiuj metodoj estis sanigita lia dorso, kiam la kuracistoj ne povis helpi lin. Li ofte pensis pri reenkarniĝo kaj aliaj interesaj filozofiaĵoj.

         Trevor laboris kiel instruisto pri la germana kaj la angla lingvoj, pri Esperanto en diversaj landoj kaj en diversaj kondiĉoj, tamen la vivo devigis lin okupiĝi pri variaj aferoj, eĉ labori kun krimuloj, helpante ilin trovi veran vojon en la vivo. Sendube, lia laboro ligita kun la instruado de Esperanto iĝis por li  la plej interesa, ĝojiga kaj sukcesa.

       Kiam mi legis pri aŭstraliaj lernejoj, mi komprenis, ke labori kiel instruisto estas peniga okupo en ĉiuj landoj. La instruisto alfrontis multajn problemojn,  ekzemple,   malbonan disciplinon, mankon de motiviĝo, pigrecon, malaltan nivelon de intelekto, k.t.p. Mi miris, kiam mi eksciis, ke direktoro de la lernejo havis rajton bati maldiligentajn lernantojn, tamen nur knabojn. Bati knabinojn estis malpermesite. Kaj ankaŭ Trevor en tre malfacila situacio foje batis unu lernanton, kiu meritis tiun ekstreman punon, kaj la lasta ne plendis pri tio.

        Mi ne povas ne mencii lian pritrakton de la vivo en la eksa USSR, kie li loĝis dum  ne tiel kurta periodo.  Li prezentas nian vivon kiel sufiĉe malluman kaj eĉ tro malfacilan,  kaj substrekas, ke  homoj multe suferis  pro la sovetia sistemo. Certe, nia lando posedis multajn mankojn, tamen mi ne sentis min tiel malfeliĉa, kiel li priskribis.  Verŝajne, niaj gepatroj, avoj kaj geavoj, kiuj vivis post la revolucio, multe pli suferis, malsatis kaj ne havis eblecon akiri eĉ plej necesajn aĵojn.  Trevor Steele ne iĝis riĉa homo. Mi ĝenerale opinias, ke veraj esperantistoj tre malofte povas riĉiĝi, se nur  ili ne ricevas heredaĵon.

 En la fino de la libro li skribas, ke la vivo de pensiuloj en Aŭstralio estus ne malbona, se oni havus propran domon kaj ŝparaĵojn. Ĉu oni ne povas diri la samon pri nia lando? Bedaŭrinde, li kaj lia edzino Katja havas nek, nek. Do, eĉ en riĉa lando multaj energiaj kaj kleraj homoj vivas sufiĉe modeste.

Konklude, mi volus emfazi, ke la libro rezultis vere verva.  Mi ĝuis ĉiun paĝon de la verko, eksciante ne nur pri la aŭtoro, sed ankaŭ pri la tute alia mondo. Kaj Esperanto helpis min akiri ĝojon de komunikiĝo kun interesaj fontoj de rimarkinda literaturo.

Lidija Jerofejeva (Niĵnij-Tagilo)


“Eola harpo”

Mikaelo Giŝpling “Eola harpo” – Moskvo: Eŭropa Jura Universitato, 1999. -  106 paĝoj

Jekaterinburgon vizitis vera neĝa vintro: de hieraŭ abunde falinta neĝo kuŝas surtere kaj ne nur ĝojigas la okulojn per sia netuŝiteco kaj pureco, sed ankaŭ memorigas al mi  la puran, blankan paperfolion, kiu atendas mian komentarion pri la legita libro. Kaj mi ŝatus komenci ĝin de la fragmento el unu el ĝiaj poemoj:

“Ekvekiĝi kaj ekvidi sian vojon blanka, blanka!

La aŭtunan grizan koton kovris nokte la plumono,

Mi, trafinte en la vintron, al la neĝo estu danka:

Kune kun la neĝ’ alvenas kvietiĝo kaj pardono”

 Certe vi jam konjektis, ke mi skribas pri la poezia libro : )  Jes, tio estas la 106-paĝa poemaro de Mikaelo Giŝpling “Eola harpo”, eldonita en 1999 en Moskvo de Eŭropa Jura Universitato. Mikaelo Giŝpling estas unu el miaj ŝatataj Esperanto-poetoj, kaj mi ofte relegas liajn verkojn, rememoras liajn strofojn kaj laŭokaze ilin deklamas. Li naskiĝis en la 1924-a jaro en la siberia urbo Irkutsko, ekde 1943 loĝis en Moskvo kaj studis en Moskva instituto de kemio. En la sama jaro li aŭtodidakte lernis Esperanton. En  1957, kiam en Moskvo okazis Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj, li aliĝis al aktiva Esperanto-agado kaj fondis baldaŭ junularan Esperanto-klubon “Fajrero” kaj iĝis ĝia prezidanto. Ekde 1998 la poeto loĝis en Israelo. Estas interese, ke nur meze de la sepa jardeko de sia vivo li komencis tradukadi ruslingvajn poemojn en Esperanton kaj en 1991 ekverkis originale. Plurfoje liaj poeziaj verkoj gajnis la unuan premion en Belartaj konkursoj de UEA.  Entute estis eldonitaj kvar liaj poemaroj: “El sisma zono”(1994), “Eola harpo” (1999), “Tie ĉi tie” (2003) kaj “Vespere” (2008).

Laŭ mi ne hazarde la titolo de la poemaro, pri kiu mi nun skribas, estas “Eola harpo”.  Eola harpo estas antikva muzikilo, nomita tiel omaĝe al helena mita mastro de ventoj Eolo; ĝi havas formon de mallarĝa kesto, ene de kiu estas etenditaj 8-13 kordoj, pinĉataj de vento. Kaj en la unua poemo de la libro la aŭtoro mem komparas sin kun tiu muzikilo:

“Mi estas harpo. Mi sonoras

Sub tuŝoj de libera vent’…

Jen sonas rido, jen lament’,

Sed miaj kantoj ne valoras…”

Multaj estas la problemoj de nia vivo, kiuj maltrankviligas la poeton.  Ofte liaj poemoj aperas sub la influo de la fortaj vivtravivaĵoj. Kaj ni vidas en ili lian ĝojon aŭ ĉagrenon, doloron aŭ esperojn, ligitajn kun la estonteco. Ni ofte renkontas en lia poezio filozofiajn meditojn, kiam li trafe esprimas problemojn de la homa animo kaj strebon al anima ekvilibro, al harmonio kun si mem kaj kun la naturo kaj mondo. “Por kio sur la ter’ kunvivi  ni ne povas? Por kio regas pac’ nur ie en ĉiel?” ,- demandas li. Kaj denove en alia sia verko:

“Por kio?.. Kiu tion diros

Kaj trovos sencon de l’ motiv’,

Por kio logas nin la viv’,

Dum nepre nia fin’ aliros?” 

Tiuj eternaj demandoj turmentas lian animon, kaj li serĉas respondojn al ili. La poemaro  “Eola harpo” enhavas buntan kolekton de poeziaĵoj, spegulantaj diversajn temojn: pri poezio     (“ Poeto”, “Versado”, “Bardo” k.a.); arto (“ La arto”, “ La artisto”, “ Pentro” k.a.);  muziko (“La luna sonato”,” La Naŭa”); literaturaj herooj (“Loĝantoj de l’ merita libroŝrank’“, “La homaj sortoj kaj la libraj sortoj”, “Don Juan”, k.a.); bibliaj mitoj (“Al la paĝoj de l’ biblio”, “Kaino”, “Noa”,” Raĥel’”, “Eliro” k.a.) kaj eĉ pri politika situacio en  Rusio (“Mia kara povra land’”,”Elektonte”, “Lecionoj de Historio”k.a.)  En liaj poemoj ege gravan rolon ludas la naturo. La poeto majstre pentras la ĉarmon de la aŭtuna, vintra aŭ printempa pejzaĝoj, scipovas per magio de vortoj transdoni la kolorojn kaj aromojn, la belecon kaj varmecon de la naturo kaj sentoj. Jen, juĝu mem:

“ La milda sun’, kaj la karesa vento,

Kaj la profunda, diafana blu’…

Ho, kia bel’! Ne pasu la momento –

Ĝi daŭru plu,

Ĝi ĉiam daŭru plu!”

Aŭ ankoraŭ:  “La aŭtunan fungaromon

                         La arbar’ elspiras onde...

                         Mi ripetas vian nomon –

                        Senresponde, senresponde…”

En la poezio de Giŝpling ĉeestas ankaŭ la Esperanto-temo. Kaj kvankam li skribas:

 “Ne diamanto estos mia kanto,

Sed restos ĝi ne pli ol ĉipa stras’

Kaj tamen ĝin rigardu ĉe okaz’,

Se al vi plaĉas lingvo Esperanto” ,

li kreis belegajn poemojn, kiuj pruvas la valoron de la Internacia Lingvo. Jen la strofo el la “Eola harpo”:

“Sed aŭdu voĉon de krianto

En la dezert’… Sur la paper’

Min gvidis sole la esper’,

Ke iam venkos Esperanto.

Ĝi en aspiroj siaj pravas –

Por tio kantu mia harp’…” 

Kaj ĉi tie maleblas ne citi ankaŭ liniojn el lia fama poemo, aperinta jam en lia poezio pli poste, “La lingvo de Espero”:

“Min logas tiu ĉi komuna idiomo –

La lingvo de esper’ de Majstro Zamenhof,

Belsona, kiel flut’, por poezia strof’

Kaj kuniganta homon kun la homo”.

Giŝpling estas eksterordinara poeto, kiu kapablas krei mirindan poezian mondon, riĉan je ritmoj, rimoj, sonoj, koloroj, bildoj, kaj liaj poemoj sonas kiel ravaj melodioj! Eblas longe skribi pri la beleco de liaj verkoj, pri la maniero kaj formoj, en kiuj la poeto ilin prezentas kaj pri la rimedoj, per kiuj li esprimas sin kaj vibrigas en ni kordojn, same agorditajn kiel liaj. Sed mi nur denove citu la liniojn el lia poemo “ La versado”, kiu kronas la priskribitan de mi libron:

 “Poezian teksi ŝtofon

Sen kutima vefto-varpo,

Kiel pleksas sian strofon

Vento en Eola Harpo,

Kapti pacon kaj kverelon

De la mond’ por verson skulpti –

Nur submeti la orelon,

Nur aŭskulti, nur aŭskulti…”

Mi varme rekomendas la libron “Eola harpo” al tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekkonis Esperanto–poezion: ĝi en bela kaj klara maniero malfermos al vi la mirindan mondon de poezio!

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)


“Simboloj de Rusio”

Vladimir Opletajev “Simboloj de Rusio”. – Moskvo: eldonejo ‘Impeto”, 2015. – 100 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0271-2

Mi ŝatus prezenti komentarion pri la libro “Simboloj de Rusio”, kies aŭtoro estas nia samregionano Vladimir Opletajev. Temas pri lia libro el la serio de scienc-popularaj eldonaĵoj, kiun  eldonis la moskva eldonejo “Impeto” en 2015.

Sed en la komenco mi rakontu la historion pri tio, kiel aperis tiu ĉi libro. Ĉio komenciĝis ankoraŭ en la 90-aj jaroj, kiam Vladimir kunlaboris kun la redaktata de ni (Viktoro Kudrjavcev kaj mi) revuo "Komencanto", ofte verkante kaj sendante al ĝi siajn negrandajn tradukojn, diverstemajn  originalaĵojn kaj poste proponis verki por ĝia  konstanta  rubriko “Diversaj ondoj el bunta mondo” (pri kulturo, historio kaj tradicioj de diversaj popoloj) tekstojn, ligitajn  kun nia rusia kulturo kaj historio kaj pri niaj rusiaj simboloj. Tiel en la revuo unu post la alia estis publikigitaj liaj rakontoj pri samovaro, rusaj feltobotoj,  pri matrjoŝko kaj balalajko, pri rusa ĉevaltrio, urso kaj multaj aliaj.  Mi devas mencii, ke la revuo siatempe havis ne nur rusiajn abonantojn, sed ankaŭ sufiĉan kvanton de eksterlanda legantaro, kaj multaj el ili bone reagis al la publikaĵoj de Vladimir. Do, iom poste aperis la ideo kolekti ĉiujn tiutemajn tekstojn kaj eble pensi pri ilia eldono libroforme. En la jaro 2011, dum EsPrimo –7 en Tobolsko, Vladimir faris la prezentaĵon surbaze de tiuj materialoj, kiun tiam aprezis la partoprenintoj de nia regiona renkontiĝo. Kaj  en 2015 mi ĝojis ĉeesti jam la prezentadon de la libro “Simboloj de Rusio” kadre de la programero “Aŭtora duonhoro “ dum la jubilea 100-a UK en la franca urbo Lillo, kie ĝi estis ankaŭ favore akceptita jam de diverslandaj kongresanoj. Do, tial por mi estas speciale interese komenti la unuan presitan libron de la aŭtoro, kiu iam debutis en “Komencanto” .

La libro  entenas  ĉirkaŭ 25 rakontojn  pri naciaj simboloj de nia lando, pri historiaj eventoj, ligitaj kun ili, pri multaj kulturaj trezoroj kaj unikaj geografiaj objektoj de Rusio. En la antaŭparolo al la libro la aŭtoro skribas jenon: “Ĉiu aparta rakonto malkovras faktojn konatajn al ĉiu rusiano, sed sendube iu, kaj espereble ne nur loĝanto de Rusio, povas trovi ion novan en la senfunda trezorejo de popolaj tradicioj kaj historiaj simboloj, signi paralelojn kaj ligojn kun la pasintaj epokoj.” 

Jes, ĉiuj rakontoj el la lbro estas interesaj kaj malkovras ion novan, sed plej grandan plezuron donis al mi tiuj,  aparte allogaj ĝuste por mi,  pri niaj naturaj trezoroj: la lago Bajkalo  kaj Patrino-Volgo, kiujn mi mem iam feliĉis vidi kaj admiri, pri Kiĵi, kiun mi nur revas viziti estonte; pri rusiaj kremloj, multajn el kiuj mi jam sukcesis vidi, sed kelkajn tamen ankoraŭ ne; pri samovaro, kiun mi certe rememoris, vizitinte ĉi-somere la plej grandan muzeon de rusaj samovaroj en la urbo Gorodeco de Niĵegoroda provinco, pri rusaj blinoj, kiujn mi volonte fritas mem kaj ŝatas manĝi; pri ikonoj de Rubljov kaj pri rusa baleto (ĉar tiaj prikulturaj temoj ĉiam min interesas kaj mi ŝatas ilin), pri rusa betulo kaj rusa ĉevaltrio kaj aliaj. Ĉiu rakonto gravas kaj ĉiu estas alie impresa. Kaj la libro iĝas multkolora mozaiko, alloga kaj atentokapta! Pro vario de temoj ciu leganto povas trovi la temojn nteresajn persone por li/ŝi.

Mi opinias, ke Vladimir posedas verkistan talenton kaj bone uzas riĉecon de nia lingvo, lia lingvaĵo estas fleksebla, preciza kaj esprimpova. Kaj efektive lia stilo estas flua, matura, klara.  Sed la legado de la libro donas ne nur plezuron, sed ankaŭ klerigas, ĉar vi renkontante en ĝi multajn novajn por vi vortojn (ekz. nomojn de fiŝoj, plantoj k.a.) kaj  ne tre konatajn specialajn terminojn, nepre riĉigas vian vortprovizon.

Mi pensas, ke “Simboloj de Rusio” estas vera kultura kontribuo de la aŭtoro al scienc-populara Esperanto-literaturo  kaj sendube meritas la atenton de legantoj.

 Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo)


“La  hobito”

John Ronald Reuel Tolkien “La Hobito aŭ tien kaj reen”: (esperantigita de Christopher Gledhill kaj William Aŭld ). Irlando, Portlaoise: eldonejo "Evertype", 2015. – 224 paĝoj. ISBN 978-1-78201-109-5

Ĉi-vintre unu mia amiko, kiu entuziasmiĝis de miaj prelegoj pri  Esperanto (kvankam, ve, ne de Esperanto mem), donacis al mi Esperantan  libron, la tradukon de la fama verko de John Ronald Reuel Tolkien "La hobito".  Mi tre ŝatis tiun ĉi donacon, sed tiutempe mi legis "La ĉashundon de la Baskerviloj", do prenis ĝin en miajn manojn nur printempe, dum la 53-a Esperanto-sumoo. Kaj... mi komprenis, ke legi paperajn librojn estas tre maloportune por mi. Dum proksimume dek jaroj mi legis, uzante preskaŭ nur elektronikajn ilojn - poŝtelefonon kaj elektronikan legilon, kaj preskaŭ tute perdis la kutimon legi la paperajn. Oni devas porti la stakon de papero, elpreni ĝin el la sako kaj poste meti reen, teni ĝin, uzi du manojn por foliumi, havi apartan vortaron... Tre multe da agoj kaj aĵoj, dum la poŝtelefono jam ĉiam estas kun mi kaj estas pli facile uzebla :)

Dum tiu Esperanto-sumoo mi legis nur la minimuman porcion - 30 paĝojn. Poste estis tre densa periodo dum majo kaj somero, do mi revenis al la legado de "La hobito" nur septembre. Kaj la reveno komenciĝis per la trovo de la bitdosiero de la libro kaj ĝia alŝuto en mian poŝtelefonon. Kaj dum du monatoj kaj duono ĝis la fino de la 55-a Esperanto-sumoo, mi tralegis la tutan libron, inkluzive la komencan parton jam legitan printempe.

Do, "La Hobito aŭ tien kaj reen" estas libro, verkita de J.R.R.Tolkien kaj originale eldonita en 1937 (en la angla, kompreneble). Ĝin esperantigis Christopher Gledhill kaj William Aŭld, kiu tradukis la poezian parton de la libro, eldonis "Evertype", Irlando, 2015, 224 paĝoj. Tio estas vica reeldonaĵo de la libro; originale ĝin publikigis la eldonejo "Sezonoj" en 2000. En ĉi tiu eldonaĵo oni reprintis la originalajn ilustraĵojn kaj mapojn de Mez-Tero fare de Tolkien mem.

Sincerdire, al mi ne tre plaĉas mem la verko "La hobito", mi pli ŝatas "La mastron de la Ringoj", kiun mi komencis legi nun. Tamen mi havis plezuron legi ĝin. Unue, tio estas la unua relegado post tiu tempo, kiam mi legis ĝin unuafoje en la rusa (proksimume, en la komenco de la 1990-aj). Due, okazis, ke la film-trilogio surbaze de tiu ĉi libro - "La Hobito: Neatendita vojaĝo", "La Hobito: la Dezerto de Smaŭgo", "La Hobito: la Batalo de Kvin Armeoj" - aperinta sur la ekranoj antaŭ ses jaroj, prezentis la enhavon iom strange. Trie, la traduko estas admirinda! La lingvaĵo de la originala libro estas tre facila, do ankaŭ la traduko estas simpla. Post la una triono de la teksto mi preskaŭ ĉesis uzi la vortaron, ĉar la esenca aro de uzitaj vortoj jam estis ripetita sufiĉfoje por memorfiksi ilin. Mi devus rekomendi "La hobito"-n kiel unu el unuaj libroj (kvankam ne la unuan)  por komencantoj pro la simpleco de la lingvaĵo. Kvare, la legado estis interesa el la vidpunkto de tradukisto. La originala lingvaĵo estas simpla, sed ne triviala: la mondo de Mez-Tero estis inventita de Tolkien kun multe da vortoj por priskribi ĝin; ankaŭ la rakonto mem kolorriĉas, kiel ĉiu fabelo devas esti. Do, la tradukisto (Christopher Gledhill) kunpuŝiĝis kun malfacila problemo rerakonti ĉion ĉi - la enhavon, la kolorriĉecon, la novajn vortojn, personajn kaj geografiajn nomojn - en Esperanto, kiu laŭ mia opinio estas malpli sinonima kaj, sekve, pli seka ol naturaj lingvoj. Mi pensas, ke la rezulto estas tre bona kaj leginda.

Sergej Kumkov (Jekaterinburgo)


“La kisa malsano”

Claude Piron  “La kisa malsano”. – Vieno: eldonejo “Pro Esperanto”,  serio Instruo,  1991. – 78 paĝoj

Tio estas  ne tre granda instrua romaneto. En la postnoto al ĝi la aŭtoro skribis: “Tiu ĉi romaneto estas destinita  al la ĝenerala esperantista publiko. Tamen mi konfesas, ke, pliafoje, mi speciale atentis, verkante, la bezonojn de la progresantoj. Mi provis eviti malsimplajn frazojn, kaj uzis kiel eble plej multe vortojn el la baza vortaro”. La romaneto estas plena de ekscitaj eventoj, vi komencas ĝin legi kaj jam ne volas halti ĝis la momento, kiam ĉio definitive  klariĝas.  Do, Claude Piron  sukcese kreis  en sia verko veran atentokaptan intrigon. Jam el la titolo de la verko la legantoj  komprenas, ke en ĝi temas pri malsano. Tiu virusa malsano transdoniĝas per kisoj kaj en sia komenca etapo elvokas eksciton kaj ankaŭ kisemon de infektitaj homoj, sed pli poste ili iĝas senfortaj kaj eĉ ne kapablaj moviĝi kaj ion fari. Kaj sola kuracilo kontraŭ tiu malsano estas bonodora kano, kreskanta sur Kariba insulo.  Estas ankaŭ aparta enhavlinio  de la verko, laŭ mi ne senhumura, ligita kun Esperanto: ĉiuj homoj facile infektiĝas per kisoj kaj ekmalsanas  krom esperantistoj,  kiuj  ial estas imunigitaj kontraŭ ĝi. Ĝuste tial oni supozas, ke esperantistoj kulpas  en la kaŭzado  de tiu ĉi malsano. Sed baldaŭ klariĝas, ke veraj kulpintoj estas tamen politikistoj  kaj eĉ fine de la libro fiuloj fin-fine boniĝas, lerninte Esperanton  :)

La stilo de la romaneto estas sufiĉe simpla,  kaj ĝi estas facile legata. Claude Piron verkis ĝin laŭ kutimaj principoj de la verkado de similaj aliaj liaj lingvoinstruaj verkoj: komence tre simplaj, mallongaj frazoj, kutimaj vortoj kaj bazaj gramatikaj formoj, poste la verkisto aldonas pli da vortoj kaj formoj kaj krome ni renkontas multe da terminoj  de ekonomia kaj politika vivo, sed grandparte ili havas internaciajn radikojn (tiuj vortoj kiel : banko, demokratio, ekonomio, industrio, komerco, ministro, politiko, statistiko, strukturo, evolui, importi, regi k.t.p.) Al mi la legaĵo ŝajnis  alloga kaj instrue utila, kaj mi rekomendas ĝin nepre tralegi al la progresantoj en Esperanto.

Sergej Lokis (Jekaterinburgo)


“Febro”

István Nemere “Febro”  Originala romano. Hungara Esperanto-Asocio. – Budapest: 1984. – 131 paĝoj

Verŝajne preskaŭ ĉiuj homoj memoras antikvan miton pri Orfeo kaj Eŭridico, pri tiu vundita animo, historio de amo kaj fideleco. La enhavo de la originala romano “Febro” de hungara verkisto István Nemere  same akordiĝas kun tiu mito, tamen la eventoj okazas en la dudeka jarcento en Hungario. Ĉi tiu penetranta, drama, tragedia historio de amo inter viro kaj virino, kiuj devas kaŝi siajn sentojn de la ekstera mondo, ĉar la virino estas edziniĝinta, sed ŝi ne amas sian edzon kaj fordonas sian koron al la amata viro. La virino pereas en la manoj de ŝia ĵaluza edzo, kaj ŝia amata viro, turmentiĝante kaj suferante pro perdo de la amata virino, tre deziras venĝi la murdiston. Malgraŭ la fakto, ke la libro havas sufiĉe malgrandan kvanton de paĝoj, entute 131, la romano impresas la leganton per profundeco de priskribitaj sentoj, pasioj kaj streĉa enhavo, kio ĉiam estas karakteriza por verkmaniero de la aŭtoro István Nemere. Verdire, mi ne volus skribi tro multe pri la verkisto, ĉar li estas vaste konata kaj eĉ fama en la literatura Esperanto-mondo. Mi deziras nur aldoni, ke al mi ĉiam tre plaĉas legi liajn verkojn, kaj mi deziras al ĉiuj agrablan legadon!                

 Valerij Malcev (Niĵnij-Tagilo)


"En harmonio kun la Eterneco"

Ralph Waldo Trine "En harmonio kun la Eterneco":  tradukis Frederik Skeel-Giörling. – London:  1911

Mi dezirus daŭrigi la temon pri malnovaj eldonaĵoj, kiun komencis Valerij Borodin.

Kaj mi prezentas tre malnovan libron, kiun ankaŭ mi ricevis kiel donacon antaŭ kelkaj jaroj. La libro estis eldonita en 1911 en Londono, kun la permeso de la aŭtoro tradukita de Frederik Skeel-Giörling. Ĉar min interesas iuj aspektoj de esoterismo, mi tralegis ĝin scivoleme. Sed por la nuna tempo la pasintcentjara percepto  ŝajnas iom naiva.

En la antaŭparolo de la libro ni povas legi jenon: “La aŭtoro celas per tiu ĉi verko montri la grandajn faktojn, kiuj rilatas la agadon de la internaj pensofortoj, kaj kiuj estas ilia fundamento.” Kaj legante, foje vi eĉ trovas simpatiajn kaj konvinkajn klarigojn pri tiu forto de niaj pensoj, kiel ekzemple ĉi tie: “Oni multe parolis pri tiuj homoj, kiuj “konstruas kastelojn en la aero” kaj ne ĉiam oni favore rigardas la personojn, kiuj okupas sin pri ĉi tio.. Sed estas nepre necese havi kastelojn en la aero antaŭ ol ni povos havi ilin sur la tero, antaŭ ol ni povos konstrui kastelojn, en kiuj ni povos loĝi. La eraro, farata de la homo, kiu konstruas tiajn aerkastelojn, ne konsistas en tio ke li konstruas ilin en la aero, sed en tio ke li ne iras pli longe kaj efektivigas ilin en la vivo, en la karaktero kaj en la materia formo. Li faras parton el la laboro kaj tre necesan parton, sed la cetera, egale necesa parto restas nefarita.”

La aŭtoro de tiu ĉi libro, Ralph Waldo Trine asertas kaj kun kvazaŭ realaj ekzemploj priskribas  ekziston de la Unueca Vivo, kiun li nomas Eterna Spirito. Ĉi tiu Vivo apogas kaj plenigas ĉion en la Universo. La eterna spirito akceptas tiujn atributojn, kiujn ni prenas mem, ĉu konscie aŭ subkonscie. Evidente la  aŭtoro de la libro esperis, ke li donis detalajn klarigojn por ke ĉiu povu trovi feliĉan kaj plenvaloran vivon, pri kiu oni povas nur revi, sed oni ne povas eĉ konsideri ĝian eblecon.

Kaj li konklude skribas: "Kiam ni atingas kaj senĉese travivas la plenan konscian konvinkiĝon pri nia unueco kun la eterna spirito kaj ĉiopotenco de la Vivo, jen ĉio alia estas donata al ni." Do, estu ni en harmonio kun la eterneco, kaj plenumiĝu ĉiuj niaj revoj!

Vera Matvejeva (Jekaterinburgo)


“Infanoj en Torento”

Stellan Engholm “Infanoj en Torento”, dua libro en la Torento-trilogio. Lingve reviziita en 2001. Eldonejo “Inko”. – 2001. Svedio, 287 paĝoj

Stellan Engholm  (1899 – 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de “Literatura mondo”, fondinto de “Malgranda revuo”. Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas “Al Torento” (1930), “Homoj sur la Tero” (1932), “Infanoj en Torento” (1934), “Vivo vokas” (1946).

En 1935 Stellan Engholm skribis en “Revuo Orienta”  pri sia  dua libro el la Torento-trilogio: “Ke la libreto konsistas el izolitaj faktoj ankaŭ estas laŭintence. Mi ne volis fari romanon, por ke mi ne skribu tro multe da sensencaj aŭ malgravaj aferoj. Tial mi verkis nur bildojn, aludojn... la libro estas intencita nur kiel skizo.” Sed se pretendema aŭ kritikema leganto  ne trovas apartajn artajn kunligojn en la romano, la tutan historion kunligas tamen ĝiaj kvar protagonistoj: Ajna, Alda, Arne, Johano – geinfanoj el la sveda feruzina urbeto Torento, kiuj amikiĝis en la frua infanaĝo kaj por multaj jaroj iĝis kamarada grupo, kies evoluon de ordinaraj infanaj rolludoj ĝis politikaj diskutoj kaj socianiĝon la aŭtoro sekvas paŝon post paŝo kaj detale prezentas la tutan bildaron de iliaj travivaĵoj surfone de familiaj kolizioj kaj sociaj kolapsoj. Ilia adoleskiĝo trafis la periodon de ekonomiaj krizoj kaj stagnadoj post la unua mondmilito. La geknaboj scivole rigardas en sian estontecon, por ili gravas la demando: kio estos ili. Arne havas talenton pri desegnado, li volas iĝi pentristo, sed la malriĉeco de la familio ĉiam baras kaj estingas liajn revojn. Johano certas, ke iam li estos bona laboristo de feruzino.  Ajna posedas  kaj elmontras ecojn de pedagogo, kaj eble ŝia profesia tereno estos edukado. Alda, kiu tre frue adoptis socialistajn ideojn de la gepatroj, povas iĝi socia aganto. Foje ŝi diris  responde al la demando pri la estonteco: “Mi volas labori, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas”. Tiuj ĉi ideoj povas  kvazaŭ kvintesence karakterizi la idealojn de la tuta nova postmilita generacio.

Stellan Engholm zorge konturas karakterojn de la geknaboj kaj en tre realisma maniero montras, kiel evoluas ilia spirita mondo influata de sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, komplikaj familiaj konvencioj, amikaj interrilatoj kun homoj de pli aĝaj generacioj. La aŭtoro aparte emfazas tre gravan teman linion: amikecon de la geknaboj kaj kun okdekjara maljunulo el Torento kaj kun Alekso – elektristo, erudicia homo, rezonema saĝulo, kiu iĝis ilia sentrudema vivinstruisto kaj kiu kompletigas la familian edukadon per moderaj liberalaj kaj vivpraktikaj ideoj. “La plej agrabla estis, ke Alekso neniam kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel kamarado”.  Jam dum la unua renkontiĝo kun la infanoj li diras al ili vortojn, kiujn oni povas konsideri humanisma programo por ilia memevoluo: “Neniam timu la homojn, vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Restu fidelaj al la voko el via interno kaj iru antaŭen al la bela revo. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras, kaj eble la memoro estos iel valora por vi”.

Engholm estas pasia adoranto de la patrolanda naturo, kaj li tiel majstre, plenemocie, ame kaj plastike kreas kortuŝajn bildojn pri naturbelaĵoj ĉirkaŭ Torento, ke oni kredas la aŭtoron ĉerpi la emociojn el siaj propraj intimaj spertoj kaj travivaĵoj. Per liaj okuloj la legantoj ĝuas belegan mondon konsistantan el densaj arbaroj kaj arbaraj padoj, altaj montoj, purakvaj lagoj, golfoj kaj riveretoj borderitaj de ŝtonmuraj zonoj. Eĉ altaj fumantaj briktuboj de uzinoj en Torento ne povas fuŝi inspiran imagon pri la lando, en kies sino la infanoj havas originan konfidon al la fascina naturo malavare favoranta ilin.

En la postmilitaj  20-aj – 30-aj jaroj de la pasinta jarcento  la intereso pri Esperanto en eŭropaj landoj estis tiomgrade alta, ke Stellan Engholm ne povas preterlasi ankaŭ ĉi tiun temon, kaj la kvaropo el Torento iĝas aktivula kerno de junulara esperantista klubo kaj eĉ gvidas lecionojn por samaĝuloj. Sed la klubo estas prezentita en la romano nur skize, kvazaŭ ĝi esus nur preteksto por plie reliefigi kaj nuanci kapablojn de la kvaropo.  La gejunuloj, kiuj restis post kurso sen instruisto, ripetis tian rutinan vojon, kian iras ĉiuj novaj senspertaj kolektivoj: ili interŝanĝas leterojn kun eksterlandaj korespondantoj, iomete legas kaj ekzercas sin per babilado. Ĉu la klubo havas iujn realajn perspektivojn? Bedaŭrinde la aŭtoro tion ne malkovras al legantoj.

Ankaŭ la sorto de la infanoj sursojle de ilia memstara vivo ne estas travidebla. La romano finiĝas per la sceno de forveturo de Arne en la ĉefurbon, kie li eklernos en pentrolernejo. Ĉu eble por kompreni kaj prognozi la eblan estontan vivovojon de aliaj geknaboj necesas atente relegi la tutan libron? Mi invitas vin al la legado de ĉi tiu verko, kiun karakterizas facila stilo kaj agrabla lingvaĵo kun eta kromgusto de la epoko, de kiu nin disigas jam ok dekoj da jaroj.

Vladimir Opletajev (Surguto)


“Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo”

“Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo”. Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov. Kompilis M. Abolskaja, Sankt-Peterburgo, 1999, 100 ekz., 36 paĝoj

Esperantistoj de pli aĝa generacio bone memoras aktoron Nikolao Rytjkov en teatro de Lenina Komsomolo, liajn rolojn en sovetiaj filmoj, radio kaj televizio. Ĝuste li, en 1965 veninta al Eŭropa Esperanto-Konferenco en Vieno, decidis resti en Okcidento. Kun kia timo ĉiuj atendis venĝon de KGB (ŝtata sekureca servo). Neniu sciis pri la veraj kialoj de la ago de N. Rytjkov. Nun pri la motivoj oni povas ekscii el la broŝuro. Tre interesaj estas ĝis nun ne konataj materialoj, venintaj al la kompilintino el Germanio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Bulgario, Hungario, Francio, Italio, Malto, Usono, Aŭstrio, Nederlando, Belgio kaj Rusio. Al la kompilinto diversmaniere helpis entute 33 personoj el diversaj landoj.

La kompilinto prenis kiel bazon por la eldonita libro kasedon kun intervjuo de N. Rytjkov, kiun li faris por germana esploristo Ulrich Lins. La rememoroj estis menciitaj en la mondfama libro “La danĝera lingvo”. Sed krom la kasedo la libron pliriĉigas ankaŭ rememoroj de personoj, kiuj kontaktis, laboris, korespondis kun Rytjkov mem. Gravaj estas ankaŭ dokumentoj venintaj el KGB. La enhavon de la libro variigis diversaj materialoj: gazetaj artikoloj, tekstoj el disko-kovertoj, leteroj.

Nun oni rajtas diri, ke Nikolaj Rytjkov estas la plej interesa kaj populara esperantisto dum la sesdekaj jaroj, ĉar li travivis helan kaj zigzagan vivon. Li spertis prizonon kaj koncentrejojn, ekzilon kaj pezan fizikan laboron, li ludis rolon de Lenin en germana filmo “Civitana milito en Ruslando”. Dio havigis al Rytjkov talenton de deklamanto kaj aktoro. Pro apero de la libro ni devas danki al Marija Abolskaja kaj al ĉiuj, kiuj helpis al ŝi kompili la materialojn.

Anatolo Sidorov (Sankt-Peterburgo)


"Teo kaj Amo"

"Teo kaj Amo". Rakonto pri teo. – Fremdlingva eldonejo, unua eldono,  2018. –  312 paĝoj.

«Teo kaj amo» – jam la simpleco de la radikoj diras al ni, ke temas pri aferoj bazaj, aferoj fundamentaj en la kulturo de homa interkompreniĝo. Per teo ni esprimas la komunecon de la korpo kaj la tero, per amo la komunecon de la spirito kaj la kosmo. Kiel bele do, trovi du ideojn, kunligitajn en la libro, kaj en la filmkonkurso, kiu inspiris ĝin.

«Teo kaj amo» komence estis simple la konkurso de mallongaj filmoj. Pro tio en la unua parto de la libro vi povas legi pri la konkurso kaj la filmfestivalo (dank' al tagnotoj kaj prelegoj de la partoprenantoj).

Kutime homoj partoprenas konkursojn kaj fine adiaŭas unu alian (ofte por ĉiam). Sed post la unua «Teo kaj Amo» (2014-2015), te-amo-anoj fondis la grupon en Vizaĝlibro, tenas kontaktojn, faras interŝanĝojn per opinioj kaj atingoj en propraj vivoj…kaj kune organizis la duan konkurson (2016-2017). Pri tio - en la dua parto de la libro - Urboj de «Teo kaj Amo» kaj en la tria parto – Anĝeloj de «Teo kaj Amo».

La 2017-a jaro estis signifoplena. Ni, esperantistoj, celebris la 100-an datrevenon de la forpaso de la kreinto de Esperanto L.L.Zamenhof kaj la 130-an jariĝon de la publikigo de la Unua libro en Esperanto. Marte naskiĝis ideo produkti la teon «Zamenhof». Te-amo-anoj dezajnis libreton kun 28 lingvaj reklamoj de la teo. La teo estis varme akceptita en Esperantujo. Tio instigis la te-amo-teamon kolekti 130-lingvajn reklamilojn pri teo, amo kaj Esperanto. Jam septembre komenciĝis la kolektado, kaj fine de la libro vi povas vidi la rezulton. La afero ne finiĝis, kaj la celo estas kolekti 130 reklamilojn.

Mi ne rakontos al vi pri ĉiuj detaloj. Legu la libron mem, ne nur libron, sed la mondon de belaj animoj de nia familio «Teo kaj Amo».

La libron verkis te-amo-teamo, redaktis Zhang Ping.

Olga Ŝilajeva (Glazovo)