Aldoni novan komenton

Miaj impresoj pri la APERo (antaŭprintempa Esperanto – renkontiĝo) - 12

Tuj post la AMO-seminario-44 komenciĝis APERo, kaj jam la 22-n de februaro, posttagmeze, en la 5-an dometon de Jerŝovo-bieno komencis veni la partoprenontoj de la renkontiĝo, la atmosfero multe pli vigliĝis, aperis iu junula ĝoja brueto, ja renkontiĝis delonge konataj amikoj.

Kvankam mi ĉiam restas malfermita por iu nova sperto, iel tiel strange okazis, ke dum mia plurjara amikeco kun MASi-anoj kaj mia informiteco pri ilia agado kaj iliaj aranĝoj, mi neniam partoprenis APERon. Do, ĉi-jare mi decidis korekti tiun preterlason de mia vivo kaj peni nepre aliĝi al tiu tradicia antaŭprintempa renkontiĝo de MEA MASI kaj veturi en Apudmoskvon, al la bieno Jerŝovo.

Jes, mi volis sperti restadon en iu alia, tempo – kaj spacomezuro, vidi la alian Esperanto – mondon, ne uralan, kaj havis ardan intereson pri tio, kio diferencigas la renkontiĝon de MEA MASI, ekzemple, de niaj regionaj renkontiĝoj. La temo de APERo-12 estis “Revolucioj” kaj la programo de la aranĝo estis sufiĉe densa. Multaj programeroj spegulis la ĉefan temon de la evento. Sed laŭ la konfeso de la organizantoj, ili absolute nenion preparis anticipe por la programo kaj kunmetis ĝin nur el la proponoj de la partoprenantoj. Tio estas grava diferenco de niaj aranĝoj, kiujn ni preparas kutime tre zorge kaj longe. Verdire mi atendis de tio iujn elementojn de kaoso, sed tamen la enhavo bone kongruis kun la temo. Mi kun granda intereso aŭskultis laŭtemajn prelegojn de Nikolao Gudskov (REU-estrarano, Moskvo): “La plej granda revolicio en la historio”, “Revolucioj – sociaj kaj sciencaj”, “Esperanto kiel revolucia ideo kaj Zamenhof kiel revoluciulo”. Lingva instruistino kaj poligloto Alisa Zingerman (membro de MEA MASI, Moskvo) okazigis prelegon “Revolucioj en lingvoedukado” kaj amuzajn lernigajn debatojn “Revolucio kontraŭ evolucio.” Esperanto-aktivulino Irina Gorodeckaja (Novoĉerkassko) trafe kompletigis la revolucian temon per novforma interaga programero “Forumo-teatro: La revolucio de civitana aktiveco”. Ankaŭ du bardaj kantistoj Sergej Straŝnenko (el urbo Rigo) kaj Mikaelo Povorin (el Moskvo) ligis siajn primuzikajn prezentaĵojn kun revolucio en la muziko: “Revolucio de Johann Sebastian Bach” kaj “Revolucio de la skaraboj” – pri la tutmonde konata kaj de multaj ŝatata muzik-bando “The Beatles”.

Krome estis ankoraŭ multo interesa kaj atentokapta: konkurso de tradukistoj, kiun gvidis Larisa Ŝapoŝnikova (Arĥangelsko) kaj Mikaelo Povorin (Moskvo); intelekta ludo “Kio? Kie? Kiam?” sukcese organizita de juna esperantisto, lernejano Pjotr Fedosov; spertinterŝanĝo pri diversaj aspektoj de esperantisteco, lerte reĝisorita de Ilja Gnusarjov (Penzo); rolludoj “Kiel vi kondutus, se…”, gviditaj de la infanpedagogoj Morgan Malié kaj Viktorija Prijmak (membroj de MEA MASI, Moskvo) kaj konkurso pri la plej bona scio de proverboj en Esperanto, far Tatjana Moĵnjakova (Himki, Moskva provinco), kaj la trejnado pri “Voĉa jogo”, okazigita de Tatjana Orjol (Volgogrado). Du mirindaj bardaj koncertoj: de Sergej Straŝnenko (Rigo) kaj Mikaelo Povorin (Moskvo), okazintaj sinsekve en la lasta tago de la renkontiĝo, estis bela fino de tiu ĉi programo.

Sed verdire mi ne tiom ŝatus paroli pri la programeroj, jen similaj al la programeroj dum niaj renkontiĝoj, jen iuj novaj por mi, sed paroli pri la homoj, kiujn mi ekkonis dum APERo-12. Antaŭ la renkontiĝo mi iom dubis pri tio, ĉu mi komforte sentos min en iom alia medio kun multaj nekonataj al mi homoj. Sed ĉiuj miaj duboj tre rapide forvaporiĝis kaj mi vere ĝojis al la ebleco konatiĝi kun interesaj homoj – ja nur sole tio jam ebligas diri, ke la aranĝo sukcesis por mi. Ĉi foje tiuj malkovroj de interesaj por mi personoj multis. Tio estis Alisa Zingerman, Esperanto-novulino kaj tre moderne pensanta junulino, facilmova kiel hidrarga guto; emociplena kaj tre helpema, reagema Tatjana Moĵnjakova; Georgij Kevorkjanc el Granda Novgorodo, memstare lernanta la lingvon kaj veninta partopreni ambaŭ aranĝojn por ricevi parolan praktikon kaj mirinde evoluinta al la fino de la renkontiĝo; pensema kaj diskreta Tatjana Stepanova el Sankt – Peterburgo, daŭriganta sian profundan studon de Esperanto en la universitato en Poznano; amikema paro Marido kaj Donita (Morgan Malié kaj Viktorija Prijmak, membroj de MEA MASI); simpatia kaj ludema Marija Verzun (el Uljanovsko); mi admiris la tutan grupon de gejunuloj el la urbo Penza: Ilija Gnusarjov, ankaŭ tre sukcese studanta en Poznana universitato “Adam Mickiewicz” kaj kiu vere impresis min per sia vivenergio, eltrovemo kaj artismeco, Dmitrij Avdonin kaj Ksenija Blinova, ambaŭ ankaŭ tre junaj, simpatiaj kaj amikemaj. Estas vere agrable al mi nun nomi ĉiujn novajn miajn amikojn, kiujn mi akiris dum tiu ĉi APERo, sed ankoraŭ ja multas malnovaj, karaj por mi delonge. Eĉ la nura komunikiĝo kun ili ĉiuj tre inspiris min!

Mi estas konvinkita, ke por multaj partoprenintoj, same kiel por mi, APERo-12 estis ne nur tre agrabla travivaĵo de la vivo, sed ankaŭ tre signifa kaj utila tempopasigo!

Kaj fine de mia rakonto mi volus du frazojn skribi pri miaj kontribuaĵoj por AMO-44 kaj APERo-12: mi kune kun Irina Gonĉarova gvidis la programeron pri la nunaj ekzistantaj ĉeestaj kaj retaj Esperanto-projektoj kaj okazigis la seminarion pri ligoj inter la generacioj de rusiaj esperantistoj. Mi esperas, ke tiuj programeroj estis interesaj kaj utilaj por iliaj partoprenintoj.

Amike,
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

Dum la solena malfermo de APERo-12 La ĉefaj organizantoj de APERo La teksto de la gimno de APERo En la spegula salono dum APERo APERanoj dum la programo 6. Nikolao Gudskov kaj Irina Gonĉarova dum APERo Dum la programo de APERo Triopo (Artur Grigorjev, Irina Gonĉarova, Irina Gorodeckaja) dum APERo Antaŭ la promeno tra la bieno Jerŝovo dum APERo-12 Dum la promenado tra bieno Jerŝovo Promenado tra la bieno Irina Gorodeckaja kaj Mirina dum la promenado Larisa Ŝapoŝnikova dum la promeno tra bieno Jerŝovo Tatjana Glaznica dum la promeno tra la bieno de Jerŝovo APERanoj (Aleksandr Lebedev kaj Ilija Muravjov) Partoprenintoj de APERo (Irina Gonĉarova, Artur Grigorjev, Ilija Gnusarjov) Bela paro Donita kaj Marido (Viktorija Prijmak kaj Morgan Malie) dum APERo Dum la koncerto de Sergej Straŝnenko Dum la koncerto de Mikaelo Povorin