Aldoni novan komenton

Niĵnij Tagil

La urbo Niĵnij Tagil estas la dua granda urbo en Sverdlovska provinco (Meza Uralo).

En ĝi loĝas proksimume 350 000 homoj.

La urbo estis fondita en 1722,  kiam en la malgranda loĝloko apud la rivereto Tagil Nikita Demidov, veninta el la urbo Tula, konstruis unuan kuprofandan uzinon.

La urbo havas tri distriktojn kaj du grandajn uzinojn: la Uralvagonkonstruan kaj la Metalurgian.

 Akvobaraĵo, konstruita en la 20aj jaroj de la 18a  jarcento apud Tagila kaj Vija uzinoj, provizis la urbon per bela lago, de kiu videblas Vulpa monto (“Lisja gora”) kun gardoturo surpinte, kie oni aranĝas en aŭgusto ĉiujaran feston kun artaj ekspozicioj kaj koncertoj dum la Tagoj de la urbo.

Niĵnij Tagil estas ne nur unu el la gravaj industriaj, sed ankaŭ  klerigaj centroj de Uralo. En la urbo funkcias Teknika universitato, Fervoja instituto, Pedagogia akademio, kelkaj privataj institutoj, mezlernejoj kaj teknikaj lernejoj, kluboj kaj bibliotekoj.

Niĵnij Tagil posedas multajn historiajn vidindaĵojn kaj interesajn muzeojn. En la urba centro troviĝas Teatra placo kun la monumento al Jefim kaj Miron Ĉerepanov, kiuj konstruis la unuan lokomotivon en Rusio. En ĉiu urboparto  oni povas vidi monumentojn honore al la militistoj, kiuj pereis dum la Granda Patria milito en  1941-1945. En la urba arta galerio estas eksponataj portretoj de uzinestroj kaj bildoj de famaj rusaj pentristoj Repin, Ajvazovskij, Ŝiŝkin. La muzeo de metalaj pletoj havas unikajn historiajn specimenojn, kaj oni povas aĉeti en artaj salonoj belajn pletojn kun pentritaj floroj, birdoj kaj urbaj vidaĵoj. En la urba biblioteko estas deponita plena verkaro de la Franca enciklopedio en la franca lingvo, kiun aĉetis Demidovoj. Ankaŭ pluraj tagilaj inĝenieroj ofte vizitis Francion, precipe la urbon Le Creusot, kie funkciis granda metalurgia uzino. Ili veturigis el Francio al Niĵnij Tagil pentraĵojn, librojn kaj aliajn artaĵojn. Gastoj, venantaj en la muzeon de eksaj urbestroj, povas viziti ĉambrojn, kiuj konservas aŭtentikan atmosferon de pasintaj jarcentoj. Interesaj historiaj aĵoj estas eksponataj ankaŭ en la muzeo, dediĉita al A.P.Bondin –  la verkisto de laboristaj noveloj. Dum la jaroj de la novrusia epoko en Niĵnij Tagil estas restaŭritaj kaj konstruitaj pluraj ortodoksaj preĝejoj, ekzemple Aleksandro-Nevskij-cefpreĝejeo aŭ preĝejo omaĝe al Demetrio la Dona.

Nuntempe en Niĵnij Tagil ne funkcias esperantista klubo, estas nur unuopaj esperantistoj, kiuj abonas kaj legas Ural-Siberian dissendoliston, laŭeble partoprenas regionajn Esperanto-aranĝojn kaj aliajn aktivaĵojn rilatajn al Esperanto, ekzemple tagilanoj konstante partoprenas Esperanto-sumoon, kiun gvidas japana esperantisto Jasuo Hori.

 

La unua lokomotivo de  Ĉerepanov

En 1834 en la uzino de Vija (la malnova parto de Niĵnij Tagil), kiu estis unu el la uzinoj de la familio Demidov, la rusa mekanikisto Miron Ĉerepanov helpe de sia patro Jefim  konstruis la unuan lokomotivon en Rusio. En la ĉiutaga lingvo tiam ankoraŭ ne ekzistis la vorto “lokomotivo” kaj oni nomis ĝin “surtera vaporŝipo" .

La unua lokomotivo veturigis vagonaron, kiu pezis pli ol tri tunojn kaj havis rapidon de 16 kilometroj hore.  En la jaro 1835  Ĉerepanovoj konstruis la duan lokomotivon, kiu estis pli grandkapacita ol la unua. Malgraŭ tio, ke la patro kaj la filo Ĉerepanov estis servutuloj, ili scipovis fari inĝenierajn desegnaĵojn por siaj inventoj.

En la 2004a jaro, kiam estis celebrata la 170a datreveno de la unua rusia lokomotivo, malfermiĝis  la muzeo de historio de la teknika evoluo “La domo de Ĉerepanov”, kie oni povas rigardi  la minan teknikon de la fino de la 18a jarcento ĝis la unua duono de la 19a jarcento. Oni povas vidi la kopion de la unua lokomotivo en unu el la salonoj de la historia kaj regionografia muzeo, kaj la modelo de la dua troviĝas antaŭ la enirejo al la muzeo.

 

La unua biciklo en Rusio

Niĵnij Tagil estas la hejmurbo de la unua rusia biciklo. La talenta inventisto Jefim Artamonov  naskiĝis en 1776. Kiam li estis infano, li multe piediris kaj verŝajne tiam ekpensis pri la invento de sia biciklo. La biciklon li inventis en 1800.  Ĝi estis fera, kun du radoj, kiuj estis metitaj unu post la alian. La antaŭa rado estis duoble pli granda ol la malantaŭa.  La radoj estis fiksitaj al la fleksita metala framo.  La biciklo moviĝis dank’ al perpieda movado de pedaloj.

En 1801 Artamonov  vojaĝis per sia biciklo  el la urbo Verĥoturje al  Sankt-Peterburgo kaj poste al Moskvo por partopreni la kronadon de Aleksandro la Unua. Nun oni povas  vidi la unuan legendan biciklon de Artamonov  en la teknika muzeo “Domo de Ĉerepanov”.

 

La somerdomo de la familio Demidov

La muzeo malfermiĝis en 2013 post la rekonstruo de la belega domo de Demidov, kiu staras en tre pitoreska loko apud la urba lago inter pinoj.  La konstruado de la bieno estis ligita kun la nomo de la neordinara tagila inĝeniero, inventisto, bonega organizanto kaj reformanto Fotij Ŝvecov (1805-1855), kiu konstruigis la domon por si mem. La dua posedanto de la domo estis Pavel Demidov (1839-1885), princo de San Donato; de  la jaro 1855 ĝi nomiĝis la somerdomo de Demidov. Vizitante la muzeon oni povas informiĝi pri la vivo de la familio Demidov, pri uzinestroj kaj inĝenieroj, kiuj devenis el la fama industriista familio en la 19a jarcento.

 

Pri la Nov-Jorka statuo de Libereco kaj Niĵnij Tagil

Hodiaŭ la statuo (Ĝia plena nomo estas “Libereco, lumiganta la mondon”) estas unu el la plej famaj usonaj skulptaĵoj, la simbolo de Nov-Jorko kaj Usono aŭ la simbolo de libereco kaj demokratio. Tamen ne ĉiuj scias, ke la skulptaĵo estas ligita kun Niĵnij Tagil.

Francio decidis fabriki la skulptaĵon kaj donaci ĝin al Usono, sed la  piedestalon por la statuo la amerikanoj devis fari memstare. Tial en ambaŭ landoj estis organizita kvestado. En la konstruado de ĉi tiu grandega statuo partoprenis Gustave Eiffel, la estonta kreinto de la Ejfela turo en Parizo.

La franca registaro decidis komisii la fabrikadon de la kupraj folioj por la statuo al la uralaj industriistoj Demidov. Al ili apartenis la uzinoj en Niĵnij Tagil, kaj ili produktis metalon kun la fama en la mondo marko “Malnova zibelo”. La statuo estis konstruita el la maldikaj kupraj folioj, kies dikeco estas 2,37 milimetroj. La inaŭguro de la statuo okazis la 28an de oktobro 1886.

Niĵnij Tagil havis ankaŭ sian propran kopion de la statuo de Libereco. Ĝi estis fabrikita el la metalo de la monumento, starigita je kostoj de la urbanoj en 1895 honore al la vizito en Niĵnij Tagil de la rusia imperiestro Aleksandro la Dua. Pli poste la monumento de Libereco estis malkonstruita, kaj sur ĝia  loko oni starigis monumenton al Stalin. Hodiaŭ sur ĉi tiu historia loko staras la monumento al Nikolaj Demidov, uzinestro kaj filantropo.

Larisa Kuzmenko (Niĵnij Tagil)