Zamenhof-Tago

Zamenhof-festo 2010 en Jekaterinburg

La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo, organizita de la urba esperantista klubo “Arĝenta flamo”, kun 30 partoprenantoj el 6 uralaj urboj.

La ampleksa programo okupis la tutan posttagmezon kaj daŭris ĝis la malfrua vespero. Jekaterinburgaj kaj tjumenaj esperantistoj prezentis retrospektivon de gravaj E-eventoj el la jaro 1910. Okazis prezentado de interesaj E-libroj fare de Aleksander Osincev, Rafija Kudrjavceva, Vladimir Opletajev. Ĉiujn amuzis gaja skeĉo pri doktoro Zamenhof, en kiu majstre kaj sprite aktoris Viktor Kudrjavcev. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo 2010 - partoprenu en la konkursoj!

 
Karaj geamikoj!
Laŭ la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en urbo Jekaterinburg ankaŭ kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!
 
1. Konkurso "Letero al Ludoviko Zamenhof"

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj pri Zamenhof-tago-2009

Unue, mi shatis la etoson. Mi sidis en la halo, rigardis kaj
auskultis, kaj parolis, kaj partoprenis en la prezentajho de nia
chelabinska grupo, kaj deklamis kune kun A.Kalashnikov kaj
G.Terentjeva; mi ridetis al homoj kaj ili ridetis al mi… Mi pensis, ke
mi estas tiom bonshanca esti parto de tiu chi ghoja kaj gaja etoso,
esti unu el tiuj energiaj homoj.

Due, estas bone, ke la renkontighon partoprenis multe da novuloj kaj
mi scias, ke ech ne chiuj el ili povis veni – do, mi vidis, ke Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Miaj impresoj pri Zamenhof-festo

Viktoro kaj mi disdividis la partojn de la Zamenhof-festo, kiujn ni priskribu laгvice. Sed niaj priskriboj de la arangho estas ja ne nur rakontoj pri tio, kiel chio okazis, sed ankau la impresoj, tial mi shatus komenci jen de kio. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-tago en Jekaterinburg, ne vica, sed jubilea!

Saŝa kaj Saŝa

Chiujare  en  decembro  uralaj  kaj  siberiaj  esperantistoj, samkiel tutmonda  eserantistaro,  festas tradician Zamenhof-feston au Tagon de E-libro.  Chi-foje  ghi  estis  iom neordinara, char ghi estis ne vica Zamenhof-tago,  sed  jubilea  kaj  dedichata  al  150-a  datreveno  de Ludoviko Zamenhof.

  Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al RSS - Zamenhof-Tago