Zamenhof-tago en Jekaterinburg, ne vica, sed jubilea!

Saŝa kaj Saŝa

Ĉiujare  en  decembro  uralaj  kaj  siberiaj  esperantistoj, samkiel tutmonda  eserantistaro,  festas tradician Zamenhof-feston au Tagon de E-libro.  Ĉi-foje  ĝi  estis  iom neordinara, ĉar ĝi estis ne vica Zamenhof-tago,  sed  jubilea  kaj  dediĉata  al  150-a  datreveno  de Ludoviko Zamenhof.

 

Luita  por  okazigo  de  la  aranĝo ejo aspektis feste kaj estis tute tauga  por  akcepti  40-50  personojn.  Kaj  preskau  40 esperantistoj partoprenis  la  feston. Malgrau fortaj frostoj (-30C) venis gastoj el Ĉelabinsko,  Tjumeno,  Niĵnij  Tagil,  Ĉusovoj (Perma regiono) kaj, kompreneble,  Jekaterinburg.

Sur  la  granda  ekrano  aperis portreto de Zamenhof, eksonis plena de sentoj  voĉo  de G.Handzlik, kantanta “Ni dankas vin, s-ro Ludoviko”. Post  enkondukaj vortoj de Raja Kudrjavceva grupo de jekaterinburganoj montris  la  prezentaĵon, kiu nomiĝis “Ĉu vi scias, ke Zamenhof..?” La prezentaĵo konsistis el dudeko da mallongaj demandofrazoj, ĉiu el ili  komenciĝis  guste per “Ĉu vi scias, ke Zamenhof..?” kaj enhavis
iun ne vaste konatan fakton el la biografio de la lingvokreinto.

Post  la  prezentaĵo, vigle kaj gaje farita, tuj startis filmprezento pri  Zamenhof,  kiun  preparis  por  la  montro Aleksandr Osincev. Oni spektis la filmon sur granda ekrano, simile al kinoteatro. La filmo de
Nandir  Realigo  el  Svislando,  kiu nomigis "Omage al Lazaro Ludoviko Zamenhof,  kreinto  de  la  lingvo",  vokis  sinceran  intereson de la ĉeestantoj.   Poste   Aleksandro   filmprezentis  kelkajn  interesajn
fragmentojn,  kiuj rakontis pri tio, kiel diversaj amaskomunikiloj kaj la  reto  en la tuta mondo prilumis la eventon – jubileon de la autoro de  Esperanto.  Post  la  filmoprezentoj  ĉiuj  partoprenantoj  levis
pokalojn  kaj  tostis  omaĝe al Zamenhof. Regis vere solena kaj ĝoja etoso.

En  la  sekva  programero  Raja  Kudrjavceva kaj Saŝa Osincev lauvice prezentis kelkajn novajn E-librojn, eldonitajn de diversaj E-eldonejoj en  2009  jaro kaj akiritajn dum la someraj E-arangoj en libroservo de
UEA  kaj  REU.  Ili  citis  malgrandajn  fragmentojn el la prezentataj libroj  kaj  fine  invitis  la  partoprenantojn vidi libroekspozicion, organizitan iom flanke de la halo.Per tio finiĝis la oficiala parto de la aranĝo kaj cedis la lokon al distraj  programeroj,  prezentaĵoj,  konkursoj, teumado, dancoj ktp., kiuj dauris ĝis la malfruvespero.

 Viktor Kudrjavcev

Grupo de jekaterinburganoj      

Tjumenanoj    Junularo