Vojaĝo en Novjara Renkontiĝo
Antaŭnelonge mi revenis el Germanio, kie okazis E-o renkontiĝon (Novjara renkontiĝo).
Mi volus rakonti pri miaj impresoj.
Ĝenerale mi la unuan fojon vizitis eksterlandon! Kaj certe por mi tio estas neforgesebla vojaĝo!
Renkontiĝo okazis en urbo Saarbrukken! Mi konatiĝis kun multaj eksterlandanoj. Tre interese babilis kun ili, ĉar mi ne povis uzi rusan lingvon, kiam mi ne sciis vorton kaj necesas trovi aliajn frazojn por esprimi miajn pensojn. Tio estas tre utile por plibonigo de E-o nivelo. Ankaŭ mi vizitis kursojn por progresantoj, kiu gvidis Sylvain! Tre interesajn temojn por parolado li faris.. Kurso tre plaĉis al mi.
Ankaŭ tre interesaj homoj estis en nia delegacio. Svetlana Smetanina – organizanto de nia vojaĝo. Mi tre dankis al vi, Svetlana, ke vi helpis al mi. Ankaŭ vojaĝis Antonina Bokareva, Miŝa Savelov, Natalja Kaznaĉeeva, Andreo kun Lena, Korĉagin Vladimir Vladimiroviĉ kaj Vladimir Merkulov – kun ĉiuj mi kun granda plezuro konversaciis kaj konversacius ankoraŭ.
Estis multaj programoj. Tiel okazis, ke mi pli ofte vizitis diversajn dancojn (polonezo, batuka danco kaj ktp.).
Ankaŭ estis ekskurso tra Saarbrukken. Sed pluvego iomete malbonigis la impreson de la urbo. Sed Vova havis bonegan ideon. Li proponis viziti ŝtalfabrikon (jam ne funkcianta). Tio ekskuro tre plaĉis al mi. Mi admiris. Poste ni per tramo vizitis Francion por tagmanĝo. Tiel ride..ĉu vi imagas? per tramo)
Poste renkontiĝo ni vizitis Belgion (Bruggo kaj Antverpeno)..Bruggo estas kiel fabelo. Mi imagas, kiel la urbo impresas onin somere..
En ĉi tiu vojaĝo mi provis kaj vidis multon novan! Tio estas bonege!!!
En la memoro restis precipe feliĉaj momentoj.
Ankoraŭ fojon Grandan dankon al Svetlana Smetanina!!!
Nastja Golovkina
- 2653 legoj
Kiu nun ĉi tie
Lastaj komentoj
- Irina,
mi scivole tralegis
4 semajnoj 1 tago antaŭe - Kara Irina!
Dankon pro via
4 semajnoj 1 tago antaŭe - Saluton, Fabjo,
dankon pro
6 semajnoj 5 tagoj antaŭe - Tre gravas, ke Aleksander ne
7 semajnoj 4 tagoj antaŭe - Saŝa vere ŝajnas treege bona
8 semajnoj 1 tago antaŭe - Pri limoj al mi tre plaĉis
24 semajnoj 6 tagoj antaŭe - Tre kortuŝa raporto,
25 semajnoj 2 tagoj antaŭe - La artikolo estas ege
25 semajnoj 3 tagoj antaŭe - Arina!
Vi estas
26 semajnoj 3 tagoj antaŭe - Kara Arinjo! Dankon pro viaj
26 semajnoj 4 tagoj antaŭe




























Komentoj
Ĉokolada disko - originala
Ĉokolada disko - originala donaco de Nastja el novjara vojaĝo
urbo Bruĝo(nederlande: Brugge), Belgio
Afiŝi novan komenton