Tjumenj, Jekaterinburg, Ĉelabinsk, Novosibirsk

Impresoj pri Zamenhof-tago-2009

Unue, mi ŝatis la etoson. Mi sidis en la halo, rigardis kaj
auskultis, kaj parolis, kaj partoprenis en la prezentaĵo de nia
ĉelabinska grupo, kaj deklamis kune kun A.Kalaŝnikov kaj
G.Terentjeva; mi ridetis al homoj kaj ili ridetis al mi… Mi pensis, ke
mi estas tiom bonŝanca esti parto de tiu ĉi ĝoja kaj gaja etoso,
esti unu el tiuj energiaj homoj.

Due, estas bone, ke la renkontiĝon partoprenis multe da novuloj kaj
mi scias, ke eĉ ne ĉiuj el ili povis veni – do, mi vidis, ke » Legu pli »

Miaj impresoj pri Zamenhof-festo

Viktoro kaj mi disdividis la partojn de la Zamenhof-festo, kiujn ni priskribu laгvice. Sed niaj priskriboj de la aranĝo estas ja ne nur rakontoj pri tio, kiel ĉio okazis, sed ankau la impresoj, tial mi ŝatus komenci jen de kio. » Legu pli »

Zamenhof-tago en Jekaterinburg, ne vica, sed jubilea!

Saŝa kaj Saŝa

Ĉiujare  en  decembro  uralaj  kaj  siberiaj  esperantistoj, samkiel tutmonda  eserantistaro,  festas tradician Zamenhof-feston au Tagon de E-libro.  Ĉi-foje  ĝi  estis  iom neordinara, ĉar ĝi estis ne vica Zamenhof-tago,  sed  jubilea  kaj  dediĉata  al  150-a  datreveno  de Ludoviko Zamenhof.

  » Legu pli »

Zamenhof-tago 2009 en Jekaterinburg

Do, la organiza teamo invitas ĉiujn dezirantojn, spertajn esperantistojn kaj novulojn kune festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburg la 19-an de decembro ekde la 16-a horo. » Legu pli »

Iom da impresoj el EsPrim-lando

Ĉu al vi bonŝancis iam loĝi en Limonada imperio? Ĉu eble en Funga monarĥio aŭ Fromaĝio? Aŭ almenaŭ en Pira insulo? Ĉu ne? Sed mi – jes, loĝis! En Kompota paradizo! Dum kvar neforgeseblaj tagoj en EsPrimo-6, en nia EsPrim-lando. » Legu pli »

Esperantista Primavero – la 6-an fojon!

Dum la majaj festoj, de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo, en Novosibirsk okazis la 6-a regiona konferenco de uralaj kaj siberiaj esperantistoj “EsPrimo”. Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj: Novosibirsk – 14, Tjumenj – 7, Jekaterinburg – 5, Ĉelabinsk – 4, Moskvo – 3, Tomsk – 3, Novokuzneck – 2, Krasnojarsk – 1. Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj. Junularon ĝis 30 jaroj konsistigis 21 personoj, el kiuj estis 3 lernejanoj. La plej maljuna partoprenanto (P.Stepanov, Novosibirsk) aĝas 70 jarojn, la plej juna (D.Arbekova, Novosibirsk) – 11 jarojn. La plej granda E-staĝo estas 42 jaroj (P.Stepanov). Laŭ la E-staĝo la esperantistoj statistikiĝis jene: malpli ol 1 jaro – 9 personoj; de 1 ĝis 5 jaroj – 8; de 5 ĝis 10 jaroj – 3; de 10 ĝis 20 jaroj – 6; de 20 ĝis 30 jaroj – 10; de 30 ĝis 40 jaroj – 2; pli ol 40 jaroj – 1 persono. » Legu pli »

Statistiko de EsPrimo-6

Novosibirsk, 30 aprilo – 3 majo 2009

·  Entute la renkontiĝon partoprenis 39 personoj el 8 urboj:

Novosibirsk - 14
Tjumenj - 7
Jekaterinburg - 5
Ĉelabinsk - 4
Moskvo - 3
Tomsk - 3
Novokuzneck - 2
Krasnojarsk - 1.

·  Inter la partoprenantoj estis 16 viroj kaj 23 virinoj.
» Legu pli »

Programo de EsPrimo-6

30.04

11:00 - Alveno, loĝigo, registrado de partoprenantoj
14:00 - Tagmanĝo
15:00 - VIP-prezentoj (Vere Interesa Persono) - konatiĝo kun Svetlana Smetanina
16:00 - Paroliga kurso por komencantoj
            - Traduk-rondo
17:00 - Lingvaj kaj aktivaj ludoj por ĉiuj
            - Instruado de E-kantoj
19:00 - Vespermanĝo
20.00 - Solena malfermo. Interkona Vespero

Informletero pri EsPrimo-6

Ankoraŭfoje dankon pro via aliĝo! Mi ĝojas, ke ni kune pasigos la tempon dum la maja festo!
Jen la informo, bezonata al vi por atingi la ripozejon kaj ĝui la etoson sen problemoj.
1. Alveno: » Legu pli »

Ekskursa tago

Infana kinostudio de animaciaj filmoj, Muzeo de Suno, Muzeo de trajnoj

La 2-an de majo ni startos de la bazejo al la fama Akademiurbeto per buso (prezo 130 rub. tien kaj reen). Ĉiuj manĝantoj ricevos kun si manĝprovizon, ĉar proksimuma revena horo estos 16:00.

Dekomence ni vizitos kinostudion “Poisk”, kiu estas unika, ĉar animaciajn filmojn tie faras infanoj mem! Oni montros al ni la procedon de filmfarado, kaj dum la ekskurso ni havos eblecon ankaŭ fari kurtan filmeton.

Prezo – 100 rubloj. » Legu pli »

Abonrilata enhavo