Jekaterinburg

Zamenhof-tago 2011 en Jekaterinburg

La 17-an de decembro en Jekaterinburgo ni festis Zamenhof-tagon. El Tjumeno la aranĝon partoprenis 11 homoj, el kiuj 3 komencantoj.

Komence estis solena malfermo, kaj Viktor Kudrjavcev rakontis pri Zamenhof kaj pri historio de la festo.

Poste komencis kultura programo. » Legu pli »

Impresoj de la unua somera monato

Somero ĉiam estas tre atendata kaj dezirata sezono por mi. Mi nur bedaŭras, ke traflugas ĝi tiom rapide, ke mi ne sukcesas plensatiĝi de suno, lumo, varmo, ĝoijga por la okuloj vido de verdaĵoj kaj abundo de floroj. Jen ankaŭ ĉi-foje jam preskaŭ finiĝas junio, kiu pasis tre rapide. Cetere, estas tre interese, amikoj, kiel vi pasigis la unuan someran monaton? Malgraŭ tio, ke en junio abundis pluvaj, grizaj tagoj kaj tro maloftis la sunaj kaj serenaj, ni (mi kaj Viktoro, kaj espereble ankau aliaj membroj de “Arĝenta Flamo”) pasigis junion tre agrable kaj ĝoje. » Legu pli »

Zamenhof-celebrado en Jekaterinburg

Artikolo de Vladimir Opletajev (Surgut)
La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo organizita de la urba klubo “Arĝenta flamo”. » Legu pli »

Miaj impresoj / Zamenhof-festo

Saluton, amikoj!

Sabate okazis tradicia Esperanto-renkontiĝo - Zamenhof-festo en Ekaterinburgo.

Dum la renkontiĝo okazis parolado per skajpo kun esperantistoj el Danio, Hispanio kaj Japanio. Estis tre interese partopreni! » Legu pli »

Ĉio ŝanĝiĝas

Mi venas al Zamenhof-tago jam la trian jaron. Se mi simple provus rememori tiujn renkontiĝojn, mi konkludus, ke nenio ŝanĝiĝas. Sed nun mi rigardas tion kiel historion kaj komprenas, ke ĉio ŝanĝiĝas. » Legu pli »

Zamenhof-festo 2010 en Jekaterinburg

La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo, organizita de la urba esperantista klubo “Arĝenta flamo”, kun 30 partoprenantoj el 6 uralaj urboj. » Legu pli »

Zamenhof-festo 2010 - partoprenu en la konkursoj!

 
Karaj geamikoj!
Laŭ la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en urbo Jekaterinburg ankaŭ kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!

Aŭtuna renkontiĝo en Jekaterinburg

Dum la unua sabato de oktobro (02-10-2010) en Jekaterinburg okazis Esperanto-renkontiĝo, kiun jekaterinburga esperantistino Arina Osipova bele kaj trafe nomis “Kune aŭtune!” Vere, ni ĉiuj renkontiĝis post longa paŭzo; restis malaŭntaŭe la memorinda kaj eventoriĉa somero, kaj ni certe havis kion rakonti unu al la alia. » Legu pli »

Kune aŭtune!

Finfine tio okazis kaj ni renkontiĝis post longa tempo. Estis agrable vidi denove karajn esperanto-geamikojn. » Legu pli »

Esperiga renkontiĝo

Dum kelkaj monatoj mi ne parolis esperante, kaj pro tio atendis la E-renkontiĝon en Jekaterinburg kun malpacienco. Sabato estas ĉiam plezuro post malfacila semajno, kaj ankaŭ tiu ĉi estis same plezuriga. La vetero bonegis, dum la vojo mi ĝuis la buntan belecon de flavaj kaj ruĝaj arboj… Tuj kiam post nemallonga vojo mi venis al Jekaterinburg, mia humoro malboniĝis. » Legu pli »

Kiu nun ĉi tie

Nun estas 0 uzantoj kaj 1 gasto ĉi tie.

Lastaj komentoj

Abonrilata enhavo