Renkontiĝo de Amikoj-2

* Datoj: 28. 06 - 06. 07 2002
* Loko: insulo en Obja maro, 105km for de Novosibirsko, nomo de turizma bazejo estas "Kana paradizo"
* Kondiĉoj: loĝado en simplaj, lignaj, 2-3 litaj dometoj sur bordo de maro en pina arbaro por du-tri persono ĉiu, kaj en tendoj.
* La prezoj inkluzivis: loĝado, 3-foja manĝado, voj-kosto de Novosibirsko al bazejo ( per buso dum 1,5 h., kaj per motor-kutroj dum 10 minutoj), du perpiedaj ekskursoj, unu vizito de banejo kaj programo. Programo inkluzivas Esperanto-lecionoj por komencantoj kaj progresantoj, lernado de Esperantaj kantoj sub la gitarludo. Ĉiu vespere okazos ligna fajro.
* Distroj: naĝado, fiŝkaptado, sportaj ludoj. Por aparta prezo oni povis partopreni mar-ekskurso per motor-kutro.

 

HuRA! RA-2 okazis!

Granda insulo en Obja maro, kie okazis la dua RA, gastigeme akceptis 35 esperantistoj el 7 urboj. Venis gastoj el Novokuznecko, Krasnojarsko, Tomsko, Irkutsko, Tumeno, Moskvo. Novosibirskanoj salutis ilin per slogano: “KaRAj espeRAntistoj bonvenon al RA-2!”

Renkontiĝo ankaŭ permesis allogi malnovajn esperantistojn el nia urbo, kiuj ankoraŭ ne sciis pri nova E-movado en Novosibirsko. Ili alportis al RA freŝan venton. La renkontiĝon partoprenis kelkaj komencantoj. La plej juna persono estis Varvara – 6-jara knabineto, kiu bedaŭrinde ne parolas, sed ĉion komprenas en esperanto, dank’ al sia avo Petro Petroviĉ Stepanov (nia fotisto).

Sub la programo de RA-2 laboris studentoj de Siberia Libera Instituto. Ĉiutage estis organizitaj 3-nivelaj E-kursoj. Ĉiumatene Maŝa Baranova gvidis matenan gimnastikon kaj dancojn. Ĉiuvespere Elja Nizamieva instruis nin kanti popularajn E-kantojn. Ni multe ludis kaj konkursis. Dum du tagoj okazis ludo “Lasta heroo”. Estis du teamoj po 12 homoj: “Fungserĉistoj” kaj “Kuloj”. Partoprenantoj konkursis en diversaj sportaj kaj intelektaj konkursoj. Venkis moskvano – Volodja Sergeev. Do, nomo de bona homo indas esti konata por ĉiuj legantoj de tiu ĉi paĝo!

Gastoj ankaŭ kontribuis por programo. Aleksandr Minin el Tomsko prelegis pri usona vivmaniero. Volodja Sergeev okupiĝis pri ludoj por infanoj sed ne nur. La plej amuzaj kursoj proponis al ni Andrej Grigorjev el Krasnojarsko. Li gvidis kursojn de gesorĉistoj. Abundis rido kaj regis bonhumoro inter partoprenantoj.

Dum lasta vespero okazis bunta koncerto. Infanoj de Novosibirska klubo de nomo de I. Ivanĉenko prezentis jam montritan dum EoLA-14 teatraĵeton “Cindrulino” kaj ankaŭ novan – “Alisa en mirakla lando”. Kantis Elja kune kun Anĵela kaj Maŝa Belenko (Novosibirsko), Mansur Mamkin (Tumeno). Nikolao Neĉaev el Irkutsko verkis kaj kantis sian kanton pri nia bazejo “Kana paradizo”.

Mendita bona vetero (ja ni iĝis junaj Gari Poteroj dum kursoj de gesorĉistoj) kaj karesa maro, fungoj kaj beroj en arbaro donacadis al ni plezuron. La etoso regis vere amika sur la insulo, verde kolorigita kvazaŭ E-stelo.

Amike al ĉiuj, Katerina Arbekova.

www.nekmovado.boom.ru