Printer-friendly version

Esperantista ĵurnalista kongreso en Litovio

28.08.08. Ĉelabinsk, de V.Roĵdestvenskij

Raporto pri la unua Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Kongreso en Litovio

Gekaraj listanoj!
Mi pardonpetas: ne informis vin ĝustatempe pri la ĵurnalista kongreso en Vilniuso, kvankam mi estis kvazau la sola partopreninto el Uralo k Siberio (fakte partoprenis kaj Vl.Minin, sed en la Kongresa Libro li reprezentis Usonon – mi eĉ lin demandis: kie en Norda Ameriko troviĝas urbo Tomsk). Gala T. min hontigis k instigis tamen raporti 
Verŝajne ne ĉiuj interesiĝas pri detaloj (tio eblas per http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=jk).

 legi pli »


Afiŝita de Vjacxeslav Rojx... Ĵa, 28/08/2008 - 16:17.

[ ]

Lingvistika konferenco en Ĉelabinska Ŝtata Universitato

 Profesoro Melnikov prelegas

   La 25-26-an de aprilo en Ĉelabinska Ŝtata Universitato (ĈelGU) okazis internacia grandformata lingvistika konferenco "Vorto, diraĵo, teksto en la kogna, pragmata kaj kulturologia aspektoj". En la konferenco invite de la universitato partoprenis oficvojaĝe profesoro Aleksandro Melnikov (Rostov-na-Donu).

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ĵa, 22/05/2008 - 21:48.

Partoprenintoj de EsPrimo-5

EsPrimanoj-5

1. Arbekova Katerina (Novosibirsk)
2. Birjukov Vasilij (Kamensk-Uralskij, Sverdlovska reg.)
3. Borovikova Viktorija (Tjumenj)
4. Bronŝtejn Mikaelo (Tiĥvin, Leningrada reg.)

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ĵa, 22/05/2008 - 19:38.

Statistiko de EsPrimo-5

 EsPrimo-5, Jekaterinburg, 1 – 4 majo 2008

·  Entute la renkontiĝon partoprenis 74 personoj el 25 lokoj de 3 landoj

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ma, 13/05/2008 - 22:42.

Programo de EsPrimo-5

01.05.08 ĵaŭdo
 

12.00   – Alveno, loĝigo, registrado de partoprenantoj.
14.00   – Tagmanĝo.
15.30   – Konatiĝo kun Aleksandro Melnikov (Rostov-na-Donu). Prelego "Kiel bovido kverkon kornbatis, aŭ La Moskvo-2007-a konferenco pri la propedeŭtika valoro de Eo: faktoj kaj impresoj inter burokrataj karesoj".
17.00   – VIP-prezentoj (Vere Interesa Persono). Georgo Handzlik (Pollando).
18.00   – Vespermanĝo.
19.00   – Solena malfermo. "Amika vespero".
20.30   – Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin).
21.30   – Interkona junulara vespero.
           – Strigumado.
 
02.05.08 vendredo

 

09.00   – Matenmanĝo.
10.00   – Specimena leciono de Aleksandro Melnikov.
11.00   – Leciono por komencantoj.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Lu, 14/04/2008 - 21:46.

Gratulo de Brunŝtono - al la inoj de Uralo kaj Siberio okaze de Virina festo

         Gratuleto

 Virvicegoj por akiri florojn
 Jen simptomo,
 Ke vi, karaj, regas niajn korojn.
 Vira homo
 Vian feston gvatas pli ol ĉion
 Kaj ŝategas!
                                 Certe, karaj, vi eĉ la animojn
                                 Trafe regas,
                                 Promesante, lerte karesante,
                                 Forgesante…
                                 Ankaŭ mi donacu florojn vante,
                                 Vin kisante.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Sa, 08/03/2008 - 21:52.

EsPrimo-5

01.05.2008 - 09:00
04.05.2008 - 17:00
Azio/Jekaterinburg

   Invito al EsPrimo-5     

    Karaj geamikoj!

    Uralaj esperantistoj invitas vin partopreni la tradician Ural-Siberian regionan renkontiĝon “EsPrimo-5” (Esperantista Primavero) kun la ĉefa temo “Kunagi fervore, inspire kaj kore!”, kiu okazos en la ĉefurbo de Uralo – Jekaterinburg.
 
Kiam okazos?
 
La 01-an – 4-an de majo 2008.
 
Kie okazos?
 
Surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Lu, 03/03/2008 - 09:20.

Amotago en Jekaterinburg

    
     Ne gravas, ĉu vi estas junaj aŭ junanimaj, jam enamiĝintaj aŭ nur enamiĝontaj - se vi ŝatas festi la tagon de Sankta Valenteno en aparte romantika etoso, neniam preterlasu la belajn Amotagojn en Jekaterinburg.
 
Ĉi-foje la 16-an de februaro la feston ĝuis pli ol dudek dezirantoj etosumi ame, plejparte gaja junularo, inter kiuj estis kvar gastoj el Tjumenj kaj du el Ĉelabinsk.
 

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ĵa, 28/02/2008 - 23:29.

La Malnova Nova Jaro en amika rondo

 

La 12-an de januaro en frosta Jekaterinburg ni ĝuis la varman feston.
Mi ĉiam bedaŭris, ke ne povas renkonti la venon de la Nova Jaro en Esperantujo, kun geamikoj, ĉar laŭ la tradicio ĝi estas festata familie, kaj nur nemultaj el ni ŝatus lasi ĉi-nokte siajn proksimulojn. Sed, feliĉe, en Uralo ekis nova ĝojiga tradicio – kune festi la unikan "rusian" feston – venon de la Malnova Nova Jaro (laŭ Julia kalendaro) – jam en E-familio! Pasintjare ni "provludis" tion en la malvasta amika rondo triurba, kaj la rezulto estis tiom neforgesebla, ke nun ni decidis organizi jam komunan festadon.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Sa, 23/02/2008 - 22:02.

Zamenhof-festo en Jekaterinburg - heroldo de la Nova Jaro

La populareco de Zamenhof-tagoj en Jekaterinburg kreskas de jaro al jaro: ĉi-foje la festo kunvenigis la 15-an de decembro jam rekordan kvanton da partoprenantoj – 40 personoj el 5 urboj, kio igis ĝin vera regiona renkontiĝo! Aparte menciindas entuziasmige amasa veno de geamikoj el Ĉelabinsk (6 personoj) kaj Niĵnij Tagil (5 personoj) – ja en ambaŭ teamoj estis novicoj. Kiel ĉiam, ne mankis tjumenanoj. Tre ĝojigis min apero de rarega gasto el Miass Aleksej Fomin, kies kantadon la nuna urala E-generacio, ve, eĉ ne konas pro lia longa foresto en Esperantujo.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ĵa, 21/02/2008 - 23:35.

Syndicate content