La Malnova Nova Jaro en amika rondo

 

La 12-an de januaro en frosta Jekaterinburg ni ĝuis la varman feston.
Mi ĉiam bedaŭris, ke ne povas renkonti la venon de la Nova Jaro en Esperantujo, kun geamikoj, ĉar laŭ la tradicio ĝi estas festata familie, kaj nur nemultaj el ni ŝatus lasi ĉi-nokte siajn proksimulojn. Sed, feliĉe, en Uralo ekis nova ĝojiga tradicio – kune festi la unikan "rusian" feston – venon de la Malnova Nova Jaro (laŭ Julia kalendaro) – jam en E-familio! Pasintjare ni "provludis" tion en la malvasta amika rondo triurba, kaj la rezulto estis tiom neforgesebla, ke nun ni decidis organizi jam komunan festadon.

Do, ni kunvenis en la Domo de Paco kaj Amikeco 16-persone, mi estis ĉi-foje la sola "fora" gasto. Ĉu vi iam spertis renkonti la Novan Jaron laŭ la tradicioj de aliaj landoj? Ni – jam jes! La festado komenciĝis laŭ la rumana maniero – 3 feliĉuloj trovis en la elektitaj kukpecetoj monerojn, kio aŭguris al ili la riĉan jaron. Poste ni forĵetis kiel italoj el la domo malnovajn objektojn (eĉ meblojn – nu, certe, nur imite), krevigadis aerbalonetojn kiel oni faras tion en Pollando, kiel en Kubo svingverŝis al la strato akvon el pokaloj por ke la jaro estu akve pura, renkontis la Novan Jaron per komuna rido kiel japanoj kaj per krioj kaj bruaĉo kiel loĝantoj de Panamo. Fine ni bruligis "lignofajron" el bengalaj fajroj laŭ la vjetnama maniero, kaj certe multajn plezurigis la bulgara rito – ĉe la horloĝsonoro interkisiĝi kun najbaroj en mallumo...
La festo daŭris, kaj ĉe la festena tablo kun bongustaĵoj nin atendis gajaj konkursoj – helpe de kaseroloj, karotoj kaj... rulaĵoj de neceseja papero du viroj estis sorĉitaj je "neĝuloj", ni kune kreis festan vintran E-vortareton laŭ la literoj, lotumitaj el novjara boteto kaj konkuradis en amuza intelekta kvizo. Ĉiu ricevis bombonon kun envolvita papereto-aŭguro por la nova jaro. Poste ni spektis ricevitajn de diverslandaj E-amikoj belajn komputilajn bildprezentojn, inter kiuj estis tre plaĉaj fotoserioj pri la festa novjare ornamita Brazilo, kaj simple amike babiladis ĉe la kandela lumo.
Ni festis la venon de la nova jaro plej longe – nu, ja kiel uralaj esperantistoj ni tradicie komencis fari tion dum la decembra Zamenhof-tago, kaj kiel ĉiuj “veraj” rusianoj finis festi nur laŭ Julia kalendaro! Ni esperu, ke tiom gaja jarkomenco, kiun ni devas danki unuavice al Raja kaj Arina, altiros al ni sennombrajn sukcesojn kaj laŭdire alportos dumjare ankoraŭ multajn feliĉajn E-renkontiĝojn!
Galina Terentjeva (Ĉelabinsk)
“REGo” 1-2008

       
 


Afiŝita de Galina Sa, 23/02/2008 - 22:02.

Afiŝi novan komenton

  • Web page addresses and e-mail addresses turn into links automatically.
  • Allowed HTML tags: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd> <img> <br> <p>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.
  • Each email address will be obfuscated in a human readble fashion or (if JavaScript is enabled) replaced with a spamproof clickable link.
  • You may insert [hidden]text[/hidden] into your text.
  • You may quote other posts using [quote] tags.
  • Textual smileys will be replaced with graphical ones.
  • You can use BBCode tags in the text. URLs will automatically be converted to links.
  • Konvertas surogatajn skribojn al cxapeligitaj literoj.
    Transskribaj stiloj de literoj:
    ch-stile ch gh hh jh sh u
    c^-stile c^ g^ h^ j^ s^ u^
    ^c-stile ^c ^g ^h ^j ^s ^u
    cx-stile cx gx hx jx sx ux
    Esperanto ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ

Pliaj informoj pri formatado (anglalingve)

CAPTCHA
La demando celas kontroli, ĉu vi estas reala vizitanto kaj por preventi aŭtomatajn spamajn entajpojn.
4 + 1 =
Solvu ĉi tiun simplan taskon kaj entajpu la rezulton. Ekz. je 1+3 entajpu 4.