Aldoni novan komenton

Mikaelo Giŝpling (1924 – 2017)

Personoj: 

La 26-an de septembro 2017 forpasis  Mikaelo ( Miĥail Jakovleviĉ) Giŝpling – elstara sovetia, rusia kaj israela esperantisto, eminenta poeto, tutmonde konata en Esperantujo. Mikaelo  Giŝpling naskiĝis en la siberia urbo Irkutsk, ekde 1943 loĝis en Moskvo kaj studis en Moskva instituto de kemio. En la sama jaro li eklernis Esperanton aŭtodidakte laŭ la broŝuro de N. Kabanov, eldonita ankoraŭ en 1909, poste daŭrigis la lernadon per la lernolibro de A. Saĥarov. En 1957, kiam en Moskvo okazis Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj kaj estis preparata grupo de gejunuloj, kiuj povus partopreni en la koncernaj aranĝoj, Mikaelo Giŝpling konatiĝis kun esperantistoj. Ekde tiam li aliĝis al aktiva agado, baldaŭ fondis junularan E – klubon “ Fajrero” kaj fariĝis ĝia prezidanto.

Ekde 1998 la poeto loĝis en Israelo.

Fine de la 1980 –aj jaroj, jam meze de la sepa jardeko de sia vivo, Giŝpling komencis tradukadi ruslingvajn poemojn en Esperanton kaj en 1991 ekverkis originale. Liaj verkoj aperadis en la organo de Moskva Literatura Esperanto – klubo “Cerbe kaj Kore”, “Monato”, “Scienco kaj Kulturo”.  En 2000 M. Giŝpling gajnis la unuan premion en Belartaj Konkursoj de UEA por la ciklo de poemoj “Neĝa fantazio”, kaj en 2004 samtempe la unuan kaj duan premiojn en la poezia branĉo de tiuj Konkursoj.

La unua poemaro de M. Giŝpling “ El sisma zono” estis eldonita de Flandra Esperanto – Ligo en la serio “Stafeto” en 1994.  William Auld enigis tiun libron en la liston de plej legindaj poeziaj kolektoj kaj skribis en la antaŭparolo por ĝi: “Jam delonge mi ne renkontis tian aŭtentikan lirikiston, tian versmajstron, kies fortaj rimoj kaj vortmuziko enkadrigas temojn vere trafajn kaj studindajn… Giŝpling estas poeto, kiu profitas el klasikaj normoj, sed alportas al ili frapan freŝecon”.  La dua libro ”Eola harpo” estis eldonita en 1999 en Moskvo de Eŭropa Jura Universitato Justo. La trian poemaron “Tie ĉi tie” denove eldonis Flandra Esperanto – Ligo en 2003 kaj la kvaran poemaron “Vespere” – la moskva eldonejo “Impeto” en 2008.

En la antaŭparolo al sia kvara poemaro  la aŭtoro skribis: “ Kaj denove  - versaĵoj en Esperanto. Jen antaŭ vi kuŝas mia kvara poemaro. Ĉu ne sufiĉas? Oni jam diras al mi : ”por kio vi vane elspezas vian tempon kaj skribas en la lingvo, kiu havas la solan destinon – ĉiam resti sur vojrando de la tutmonda kulturo? Kial vi ne verkas en la rusa aŭ alia nacia lingvo? Esperanto estas efemera fenomeno kaj neeviteble pli – malpli baldaŭ malaperos”.

Spite al la vortoj de la kritikantoj,  mi pensas, ke tiu ĉi “artefarita “ lingvo jam pruvas sian mirindan vivkapablecon dum multaj jaroj, kaj ĝia plua sorto, laŭ mia opinio, tute ne aspektas tiom malĝoja. Ĉi jare ni celebros ĝian 120-an datrevenon. Alivorte – Esperanto meritas kaj havos pli feliĉan estontecon. Krom tio, Esperanto jam delonge estas literatura lingvo. Ĝi permesas bone esprimi pensojn kaj sentojn de la homo, kaj pro tio verkado en Esperanto alportas plezuron al aŭtoro.”

 

Memore al M. Gispling jen du liaj bonegaj poemoj el la kvara poemaro “Vespere”:

 

Lalingvo de Espero

Por kio versas mi en lingvo, kiun konas

Apenaŭ dudek mil stranguloj en la mond’ ?

Kaj eĉ el tiu kvant’ nur tre malvasta rond’

La poezion ŝatas kaj bezonas.

 

Verdire tio ĉi ne multe min afliktas.

Mi skribas ne por mend’, sed sole por mi mem:

El maro de la viv’ emerĝas nova tem’

Kaj tekston de poem‘ en tiu lingvo diktas.

 

Min logas tiu ĉi komuna idiomo –

La lingvo de esper’ de Majstro Zamenhof.

Belsona, kiel flut’, por poezia strof’

Kaj kuniganta homon kun la homo.

 

Kaj ne certigu min, ke l’ celo estas mita,

Ke en la lingvo mem forestas ĉia senc’,

Ke fakte estas ĝi nur revo, nur intenc‘,

Per kiuj  la infer’ jam estas pavimita.

 

Ligiĝis mia vers’ al lingvo Esperanto.

Se ĝi ekzistos plu, do restos mia spur’,

Se iam mortos ĝi, do mortos mia kanto…

Sed nun mi versu – juĝu la futur’.

* * *

Jam finiĝis miaj vagoj,

Ŝutas neĝon frostaj vintroj

Kaj forfluas miaj tagoj,

Kiel akvo inter fingroj.

 

Kaj vizitas min pli ofte

Dolĉa kaj malica tento,

Kiu flustras softe, softe

Pri trankvilo kaj silento.

 

Tamen post la pord’ ekstera

Plue brilas, pulsas, bruas

La freneza mondo tera,

Kiu logas min kaj skuas.

 

Kaj mi tute malracie

Pretas pagi multekoste,

Nur por ke mi povu scii,

Kio do okazos poste.

Vi ankaŭ povas vidi la filmon memore al la poeto: https://vimeo.com/15003630

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

.