EsPrimo-10

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo-10

Informletero 1

Karaj geamikoj!

Ni ĝoje invitas vin al la deka jubilea ural-siberia printempa regiona E-renkontiĝo “EsPrimo”, kiu okazos la 1-n – 3-n de majo 2014 en Jekaterinburg!

Iniciatintoj kaj organizantoj de la renkontiĝo estas jekaterinburga esperantista klubo “Arĝenta flamo” kaj kelkaj regionaj aktivuloj. Esperantistoj ekaktivis en uralaj urboj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Dum tiuj cent jaroj la esperantista movado en Uralo spertis progresojn kaj elanojn, suferis pro persekutoj kaj reprezalioj, impete renaskiĝis dank’ al senlaca agado de aktivaj elstaraj esperantistoj. En pli ol deko da urboj de Uralo nun vivas esperantistoj kaj funkcias esperantistaj kolektivoj. E-klubo “Arĝenta flamo” estis fondita en junio 2007, ĝi unuigas agemaj

 

n membrojn, kiuj aktivas ne nur en la urba skalo, sed ankaŭ per siaj iniciatoj efike akcelas la tutregionan agadon.

Esperanto estas lingvo servanta por interkulturaj utiligoj, kaj esperantistoj kiel aktivaj kulturagantoj peras kaj kultivas ne nur nacian kaj internacian kulturojn, sed ankaŭ reciproke evoluigas sin konsumante kulturajn valorojn pere de Esperanto, uzante ĝin en diversaj sferoj de la homa vivo.

La temo de la jubilea EsPrimo “Kreante, verkante, legante” koncernas la lingvokulturan aplikadon de Esperanto en diversaj formoj de indivudaj kaj publikaj manifestiĝoj. Esperantistoj estas homoj kreemaj. Tial ni, la organizantoj, esperas, ke la elektita por la renkontiĝo temo estos loga kaj plaĉa al tiuj, kiuj celas stimuli kaj plivigligi sian krean agemon per Esperanto t.e. ĉiu partoprenanto estu preta oferti al la kultura programo sian originalan eron elektante el sia propra krea bagaĝo aŭ el la varia temaro sugestata de la Organiza teamo.

 

Organiza teamo

1. Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), kunordiganto de REU en Uralo – ĝenerala kunordigado

2. Aleksander Osincev(Jekaterinburg) – informado, kontaktoj kun la bazejo de EsPrimo-10

3. Arina Osipova (Jekaterinburg) – kultura programo, interrilatoj kun eksterlandaj esperantistoj

4. Jana Husanova (Jekaterinburg) –kultura, turisma programoj

5. Vladimir Opletajev (Surgut) – lingva, eduka programoj

6. Pavel Veselov (Tjumeno) – komputila servo, retligoj (Ural-Siberia paĝaro)

 

Aliĝkotizoj:

1-a aliĝperiodo – antaŭ 31.03.2014 – 400 rubloj,

2-a aliĝperiodo – antaŭ 15.04.2014 –500 rubloj,

ekde 16.04.2014 kaj surloke – 650 rubloj.

Rabatoj por pensiuloj kaj studentoj – 100 rubloj. Infanoj ĝis 14 –aĝaj - senpage.

Detalojn pri la aliĝado al la renkontiĝo vidu ekde januaro 2014 en la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” www.ural-sib.org

 

Pagmanieroj por aliĝkotizoj:

1. En telefonvendejo “Svjaznoj” al la konto numero 2989-364-413-368 (sen superpago, se vi elektos “пополнение карты связной-банк”).

2. Per poŝtelefona transdono (por tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”): Sendu sms al numero 900 kun teksto “перевод 9224801151 XXX”. Anstataŭ XXX skribu vian sumon. (superpago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska regiono)

3. Per bankaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii” al la karto numero 6761 9600 0117 3668 81 (superpago por la transpago estas ĝis 0,75%, se vi transpagas ne el Tjumena aŭ Omska regiono) / traspago pere de banklaboranto 2-3%

4. Per Yandex-mono al la konto numero 4100143445779 (revo-tekatya.ru / +7-922-480-11-51). Sistemo mem indikos superpagon.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de “Svjaznoj”

5. Per "Webmoney" al la kontoj R051162412310 aŭ Z841315191536. Sistemo mem indikos superpagon.
Indiki nomon de ricevanto ne necesos.

Post via transpago bonvolu informi la organizantojn per elektronika letero (esprimoatural-sib.org) kun la indiko de viaj persona nomo, familinomo kaj pagmaniero, ke vi sendis al ni monon.

 

 

Loĝkondiĉoj kaj prezoj

EsPrimo-10 okazos surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.

 

Variantoj de loĝeblecoj:

1) loĝado en 2-ĉambraj luksaj apartamentoj kun duŝejo kaj necesejo -1200 rubloj por unu diurno;

2) en dulitaj ĉambroj, kie du ĉambroj havas komunan ban-kaj necesejan ekipon - 600 rubloj por unu diurno.

Trifoja manĝado por unu tago -500 rubloj. Eblas mendi aparte: matenmanĝon -130 rubloj; tagmanĝon - 220 rubloj; vespermanĝon -150 rubloj.

 

En la programo

malferma kaj ferma ceremonioj, konferenco de legantoj, literatura konkurso, deklamkonkurso,

lingva programo “Peĉakuĉo”, diversaj metiejoj, lingvaj ludoj, amika vespero, vespero “En la sfero de artoj”, jarkunveno de uralaj esperantistoj, ekskursoj.

 

Turisma programo

Jekaterinburg, fondita en 1723, estas la ĉefurbo de Urala federacia regiono kaj unu el la plej gravaj industriaj, kulturaj, sciencaj, trafikaj kaj loĝistikaj centroj de Rusio. Al scivolemaj gastoj ĝi disponigas multajn interesajn kaj unikajn historiajn, kulturklerigajn kaj distrajn kampojn.

Vi povos partopreni en busa ekskurso tra la urbo, eksterurbaj ekskursoj laŭ via plaĉo kaj viziti tute apude situantan akvoparkon.

 

Ni renkontiĝu en Jekaterinburg !

Bonvenon!

 

 

Kontaktoj:

Ĝenerala retadreso: esprimoatural-sib.org

Raja Kudrjavceva: esprimo-10atyandex.ru   tel  +7 922 298 2021

Aleksander Osincev: alex.osintsevatgmail.com tel + 7 90226036 13

Vladimir Opletajev: surbordeatmail.ru

 

 

Aliĝilo por EsPrimo-10

EsPrimo: 

Aliĝintoj al EsPrimo-10

Urboj: 

EsPrimo: 

1. Aleksander Osincev (Jekaterinburg) +
2. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) +
3. Viktor Kudrjavcev (Jekaterinburg) +
4. Arina Osipova (Jekaterinburg) +
5. Jana Husanova (Jekaterinburg) +
6. Vladimir Opletajev (Surgut) +
7. Pavel Veselov (Tjumenj) +
8. Vadim Biserov (Permj)
9. Olga Ŝilajeva (Glazov) +
10. Irina (Mirina) Gonĉarova (Odincovo) +
11. Nadeĵda Borisova (Tjumenj) +
12. Artjom Veselov (Tjumenj) +
13. Anna Pavlova (Jekaterinburg) +
14. Irina Kirina (Jekaterinburg) +
15. Anastasija Golovkina (Tjumenj) +
16. Aleksandra Osipova (Jekaterinburg) +
17. Galina Terentjeva (Ĉelabinsk) +
18. Nikolaj Terentjev (Ĉelabinsk) +
19. Mikaelo (Moissej) Bronŝtejn (Tiĥvin) +
20. Nikolaj Popov (Jekaterinburg) +
21. Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagil) +
22. Sergej Potoskujev (Niĵnij Tagil) +
23. Jelena Uspenskaja (Jekaterinburg) +
24. Mansur Mamkin (Tjumenj) +
25. Sergej Lokis (Jekaterinburg) +
26. Rita Husanova (Jekaterinburg) +
27. Elena Husanova (Jekaterinburg) +
28. Igor Husanov (Jekaterinburg) +
29. Firdaus Kasimov (Permj) +
30. Ivan Kitajkin (Turgenevo) +
31. Aleksandr Pereskokov (Jekaterinburg) +
32. Natalja Mansurova (Jekaterinburg) +
33. Vjaĉeslav Gusev (Jekaterinburg) +
34. Timofej Vŝivcev (Miass)
35. Tatjana Vŝivceva (Miass)
36. Filipp Vŝivcev (Miass)
37. Viktor Kulakov (Jekaterinburg)
38. Julija Degtjarjova (Jekaterinburg) +
39. Pavel Razbojnikov (Jekaterinburg)
40. Marina Zamolina (Jekaterinburg)
41. Vladimir Terjohin (Jekaterinburg) +
42. Marina Stepaĉova (Tjumenj)
43. Katerina Arbekova (Novosibirsko) +
44. Anatolij Krasnokutskij (Moskvo)
45. Valentin Puŝkarev (Jekaterinburg)
46. Viktor Laptev (Ĉelabinsk) +
47. Julia Moĉalova (Jekaterinburg)
48. Andreo Ĥiĵnjak (Tjumenj)
49. Irina Sokolovskaja (Tjumenj)
50. Nikolaj Sokolovskij (Tjumenj)
51. Roman Efremov (Glazov) +
52. Tatjana Glaznica (Ĉelabinsk) +
53. Vadim Solovjev (Vladimir) +
54. Rimma Roganova (Ĉusovoj) +
55. Pavel Vavilin (Jekaterinburg) +
56. Svetlana Smetanina (Moskvo)
57. Andrej Peĉënkin (Jekaterinburg) +
58. Ekaterina Zamyslova (Jekaterinburg)
59. Vladimir Zamyslov (Jekaterinburg)
60. Aleksandr Kalaŝnikov (Tjumenj) +
61. Nadeĵda Panova (Ŝeveljova) (Tjumenj)
62. Stanislav Kotlarov (Novoutkinsk)
63. Andrej Parfentjev (Jekaterinburg)
64. Elena Ermakova (Verĥovino)
65. Evgenij Vedernikov (Ĉelabinsk)
66. Aleksandr Lebedev (Jegorjevsk) +
67. Marina Kadirova (Jekaterinburg) +
68. Zajsja Sibatulina (Uljanovsk) +
69. Nadeĵda Ŝeludko (Jekaterinburg)
70. Jelena Kuznecova (Samara)
71. Roman Bolŝakov (Moskvo) +
72. Natalja Solovjova (Niĵnij Tagil)
73. Anastasija Raguzova (Tjumenj) +
74. Tatjana Drugova (Novosibirsko) +
75. Larisa Kuzmenko (Niĵnij Tagil)
76. Tatjana Veselova (Tjumenj)
77. Nataŝa Glaznica (Moskvo)
78. Diljara Gadirova (Tobolsk)
79. Anna Ŝubarina (Jekaterinburg)
80. Irina Perŝina (Vladimir)
81. Gulia Badertdinov (Magnitigorsk)
82. Mansur Badertdinov (Nabereĵnie Ĉelni)
Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

Informletero 2

EsPrimo: 

Venis tempo por la lastaj teknikaj detaloj antaŭ jubilea EsPrimo-10.

La loko

La bazejo “Uktus” (str. Prostornaja, 1)  atingeblas jene:    

  • De la fervoja stacidomo (kaj norda stacidomo) veturi per itinera buseto №056 – tra la busa stacidomo (haltejo "Avtovokzal") - ĝis la haltejo "Molodogvardejcev"   (plej proksima al la bazejo).    
  • De la suda busa stacidomo (haltejo "Juĵnij avtovokzal") veturi per itineraj busetoj №056, 083, buso №38 ĝis la haltejo "Molodogvardejcev".

Skemo

Kontaktebloj

Organizantoj estas kontakteblaj laŭ sekvaj telefon-numeroj:    

Aleksander Osincev    +7-902-260-36-13    

Raja Kudrjavceva    +7-922-298-20-21

 

Kunportindaĵoj

• NEPRE kunportu purajn ŝanĝ-ŝuojn!    
• tason por teumado
• frandaĵojn por vespera teumado (notu, ke la vespermaĝo okazos de la 18:00 ĝis la 19:00)    
• sportan vestaĵon por sportaj ludo

 

Specialaj eventoj

Vi estas bonvena prezenti vian urbon, vian Esperanto-klubon dum Interkona vespero.

Ni ĝojos vin vidi dum EsPrimo-10!

Programo de EsPrimo-10

Urboj: 

EsPrimo: 

Por ĝui kulturajn valorojn,

Riĉigi la vivon per Esperanto,

Apliku la lingvon ne nur babilante

Sed ankaŭ

 

La 1a de majo

10:00 – 13:00

Alveno kaj registrado de partoprenantoj

13:00 – 14:00

Tagmanĝo

14:00 – 15:00

Solena malfermo

15:00 – 16:30

Peĉa-kuĉo (Aleksandr Osincev, Jekaterinburgo)

16:30 – 18:00

Trejnado pri kreemo (Olga Ŝilajeva, Glazov)

18:00 – 19:00

Vespermanĝo

19:00 – 20:00

Prelego “La mondo de fratoj Strugackij” (Mikaelo Bronŝtejn, Tiĥvino)

20:00 – 21:00

Interkona vespero

21:00 – 22:00

Vespero de memoro omaĝe al Viktor Kudrjavcev (EK “Arĝenta Flamo”)

22:00 – ĝis la noktofin’

Kinejo (Aleksandr Osincev, Jekaterinburgo)

Ludo „Homlupoj”

Nokta komuna kantado

Enĉambra babilado

La 2a de majo

8:30 – 9:00

Jogumado (Nastja Golovkina, Tjumeno)

Matena promenado

9:00 – 10:00

Matenmanĝo

10:00 – 11:00

10:00 – 11:00

Leciono por komencantoj (Irina Gonĉarova, Moskvo)

„Ĉu Esperanto mortos?” Prelego de Andrej Peĉonkin

11:00 – 13:00

Konferenco de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn

13:00 – 14:00

Tagmanĝo

14:00 – 16:00

Cerbumludo “Kio? Kie? Kiam?” (Roman Jefremov, Glazov)

16:00 – 17:00

16:00 – 17:00

Prezentado de IER-vortaro (Viktor Laptjev, Ĉelabinsko)

Historia prelego pri Ivano laTria. (Firdaus Kasimov, Permj)

17:00 – 18:00

17:00 – 18:00

Sportaj ludoj (Katja Arbekova, Novosibirsko)

Metiejo pri Aerografio (Julja Moĉalova, Jekaterinburgo)

18:00 – 19:00

Vespermanĝo

19:00 – 20.00

Deklamkonkurso “Jen rideto de l’ printempo!”

20:00 – 21:00

Barda koncerto de Mikaelo Bronŝtejn

21:00 - 23:00

Amika vespero

Amika festeno

23:00 – ĝis la noktofin’

Kinejo (Aleksandr Osincev, Jekaterinburgo)

Ludo „Homlupoj”

Nokta komuna kantado

Enĉambra babilado

La 3a de majo

8:30 – 9:00

Jogumado (Nastja Golovkina, Tjumeno)

Matena promenado

9:00 – 10:00

Matenmanĝo

10:00 – 11:00

Ronda tablo pri la regiona agado

Metiejo pri desegnado de homoj (Lena Ĥusanova, Jekaterinburgo)

11:00 – 12:00

Solena fermo

12:00 – 13:00

Komuna fotado kaj amika rondo

13:00 – 14:00

Tagmanĝo

 

Statistiko de EsPrimo-10 en Jekaterinburg (1-3 de majo 2014)

EsPrimo: 

Entute la renkontiĝon partoprenis 61 personoj el 19 urboj de 13 regionoj:

Jekaterinburg 28
Tjumenj 9
Ĉelabinsk 3
Moskvo 3
Glazov 2
Niĵnij Tagil 2
Vladimir 2
Nabereĵnie Ĉelni 1
Surgut 1
Turgenevo 1
Uljanovsk 1
Tiĥvin 1
Jegorjevsk 1
Tobolsk 1
Permj 1
Magnitogorsk 1
Samara 1
Novosibirsk 1
Odincovo 1

Inter la partoprenantoj estis 26 viroj kaj 35 virinoj.

La plej aĝaj esperantistoj en EsPrimo-10 estis Nikolaj Popov kaj Vladimir Terjoĥin el Jekaterinburg, ambaŭ 79-jaraĝaj.

La plej juna partoprenanto estis 3-jara Artjom Veselov (Tjumenj) .

La plej grandan E-aĝon (52j.!) havas Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin).

Laŭ sia E-aĝo la partoprenintoj disdividiĝis jene:
E-aĝo malpli ol 1 jaro - 7 personoj,
de 1 ĝis 5 jaroj - 16 personoj,
de 5 ĝis 10 jaroj - 5 personoj,
de 10 ĝis 20 jaroj - 8 personoj,
de 20 ĝis 30 jaroj - 4 personoj,
de 30 ĝis 40 jaroj - 13 personoj,
de 40 ĝis 50 jaroj - 6 personoj,
E-aĝo pli ol 50 jaroj - 2 personoj.

Konferenco de legantoj dum "EsPrimo-10"

Urboj: 

EsPrimo: 

Karaj EsPrimo-aliĝintoj!

Dum EsPrimo-10 kadre de la kultura programo estas planate okazigi konferencon de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn. La programo celas atentigi esperantistojn pri la verkoj de la plej populara kaj sukcesa E-verkisto de la nuntempa Rusio.

Ĉiuj partoprenontoj de EsPrimo-10 estas petataj dum ĉi tiu kelkmonata preparperiodo legi verkojn de Mikaelo. Plurajn librojn vi povas mendi ĉe la retvendejo de la eldonejo “Impeto”<lernolibro.ru> kaj ne forgesu kunpreni librojn al Jekaterinburg, kie vi ricevos la aŭtoran aŭtografon, ĉar Mikaelo Bronŝtejn afable konsentis partopreni la kunvenon de legantoj. Partoprenontoj de la konferenco havos unikan ŝancon komunikiĝi kun la verkisto, bardo, vojaĝanto kaj konata gastpreleganto, laŭreato de kelkaj literaturaj premioj, viziti la ekspozicion de liaj libroj kaj muzikaj kodiskoj.
 
La konferenco okazos kiel libera komunikado inter la aŭtoro kaj legantoj kaj parte en formo de intergrupa aktivado pri la jenaj branĉoj:
  1. Originalaj beletraj kaj publicaj verkoj: ”Legendoj pri SEJM”- 1992, 1997, 2006 ; “Oni ne pafas en Jamburg” – 1993; “Pri Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj”; “Mamutido Miĉjo” – 1997; “Jen, denove” – 1997; “Dek tagoj de kapitano Postnikov”- 2004,2007; “Lecionoj por knabo” – 2009; “Urbo Goblinsk” – 2010.
  2. Tradukitaj libroj: A. Strugackij, B. Strugackij: “Skarabo en formikejo”, “Lundo ekas sabate”, “Pikniko ĉe vojrando”, “La loĝata insulo”, “La fora ĉielarko”, “La burgo kondamnita”, “La dua invado de marsanoj”, “Heliko sur deklivo”, “Fabelo pri la triopo”.
  3. Poeziaj libroj: Aleksandr Puŝkin “200 jaroj. Elektitaj verkoj” (kunaŭtore) – 1999; “Bruna Ŝtono. Du lingvoj”- 2001, “De nenie kun amo ... Elektitaj verkoj de Iosif Brodskij” (kunaŭtore) - 2001; “Iam, kiam” – 2005; “Kajto” – 2008.
  4. Bardaj verkoj: kantotekstoj “Oraj kantoj” – 2005 (kunaŭtore); kodiskoj kaj kasedoj: “Amitaj, amataj, amotaj” – 1997; “Iom da bono de Bruna Ŝtono” – 2001; “Esperantujo mia” – 2003, “Mia nomo ne gravas...”- 2004, “La antaŭlasta trajno”- 2013.
Organiza teamo de EsPrimo-10
 

 

Deklamkonkurso / EsPrimo -10

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Deklamkonkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas deklamkonkurson pri la temo “Jen rideto de l’ printempo”.

 

Celo de la konkurso

stimuli la deklamarton de ural-siberiaj esperantistoj, plifirmigi ilian interesiĝon pri poeziaj arto kaj lingvo.

 

Temo de la konkurso “Jen rideto de l’ printempo”

Viviga printempa humoro, amo, entuziasmo kaj ĝojo al la vivo, beleco de la ekstera mondo malavare dorlotanta nin – jen estas temoj, kiuj povus emociigi deklamantojn. Sed ni ne forgesu ankaŭ Esperanton, kiu beligas nian vivon kaj puŝas nin al plia memidentiĝo.

Por la konkurso estu elektendaj originale verkitaj kaj tradukitaj versaĵoj de rusiaj kaj eksterlandaj poetoj.

 

Loko kaj dato de la konkurso

Partopreno en la konkurso estas ĉeesta. Ĝi okazos en Jekaterinburg dum EsPrimo -10.

 

Partoprenantoj

En la konkurso rajtas partopreni esperantistoj de ĉiuj aĝoj per prezento de unu recitaĵo (t.e. parkere lernita teksto). Deklamontoj bonvolu anticipe anonciĝi ĉe la Organiza teamo (Raja Kudrjavceva esprimo-10atyandex.ru ) sendinte al ĝi jenajn informojn ĝis la 15-a de aprilo2014:

persona nomo,

familia nomo,

aĝo,

loĝloko,

profesio,

jaro de esperantistiĝo,

aŭtoro de la deklamota versaĵo,

titolo de la verko.

Laŭreato kaj gajnintoj de la dua kaj tria lokoj ricevos libropremiojn, kotizajn rabatojn kaj diplomojn de la Organiza teamo de EsPrimo-10.

 

Konkursa ĵurio

La organizantoj de la renkontiĝo elektas tripersonan ĵurion el inter lingve kaj fake spertaj esperantistoj el Ural-Siberia regiono.

 

Kriterioj por prijuĝi la deklamarton de konkursantoj
(maksimuma poento por ĉiu aparta ero – 5)

  1. Paroletiketo: salutoj kaj alparoloj, gestoj, dankesprimoj ktp., sinprezento kaj prezento de la recitata poemo kaj de ĝia aŭtoro.
  2. Tono de la recitado: Emfaza, konvinkiga, estetika.
  3. Prononco: obeo al la bazaj standartaj reguloj de la Esperanta prononco, elimino de rusaj akĉentaj specifaĵoj.
  4. Aktora arto: arto sin teni komforte kaj senĝene antaŭ la publiko.

 

Organiza teamo de EsPrimo -10

 

 

Literatura konkurso / EsPrimo-10

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo -10

Jekaterinburg, 1. – 3. majo 2014

Literatura konkurso

 

La Organiza teamo de EsPrimo -10 agnoskante la valorojn de kulturkleriga kaj lingva memevoluoj de esperantistoj kaj konsiderante la kulturkampan temon de la renkontiĝo “Kreante, verkante, legante” anoncas konkurson de literaturaj verkoj pri la temo “Mi vidas la mondon...”

 

Celo de la konkurso

Aktivigi kreajn kaj beletrajn kapablojn de esperantistoj de Uralo kaj Okcidenta Siberio per verkado de diversĝenraj mallongaj literaturaj verkoj.

 

Temo de la konkurso “Mi vidas la mondon...”

Aŭtoroj prezentu sian propran percepton de la vivaj kolizioj kaj de la ĉirkaŭa mondo en kiu estas loko por amo kaj amikeco, primavero kaj Esperanto, beleco de la naturo kaj variaj homaj sentoj. Por la konkurso estas akceptataj originalaj kaj neniam publikigitaj verkoj (ne tradukaĵoj) de plej diversaj ĝenroj: rakonto, eseo, raportaĵo (ne pli ol 3 paĝoj, formato A4), versaĵo, kanta teksto, skeĉo, teatraĵeto, humuraĵo, fabelo, fablo, anekdoto, ŝerco ktp.

 

Partoprenantoj

En la konkurso rajtas partopreni esperantistoj loĝantaj en Ural-Siberia regiono kaj partoprenontoj de EsPrimo-10 el aliaj lokoj kaj urboj per prezento de unu ĝis tri verkoj. La konkursaĵoj (Tiparo Times New Roman, grando 14) estu sendendaj al Vladimir Opletajev surbordeatmail.ru ĝis la 15-a de aprilo 2014.

Gratifiko de la konkursantoj okazos dum EsPrimo-10 en Jekaterinburg. Gajninto de la unua loko ricevos abonon al revuo “Esperanto, kotizan rabaton kaj diplomon; gajnintoj de dua kaj tria lokoj ricevos libropremiojn, kotizajn rabatojn kaj diplomojn de la Organiza teamo de EsPrimo-10. Iliaj konkursaĵoj estos publikigitaj en la Ural-Siberia retpaĝaro.

 

Kriterioj por prijuĝi la konkursaĵojn

Sur la titolpaĝo la aŭtoro indiku sian personan nomon, familian nomon, profesion, aĝon, loĝlokon, jaron de esperantistiĝo.

La konkursaĵo devas havi titolon kaj konformi al la temo, esenco kaj enhavo de la konkursa problemaro.

Aktualeco, originaleco de la aŭtoraj ideoj, pensoj kaj emocioj kaj lingva perfekteco estu gravaj kondiĉoj karakterizantaj konkursajn verkojn.

 

Konkursa ĵurio

La Organiza teamo elektas tripersonan ĵurion el inter lingve kaj fake spertaj esperantistoj de Rusio. La ĵurio faros sian decidon ĝis la 1-a de majo 2014.

 

Organiza teamo de EsPrimo-10

 

 

Kurtaj impresoj pri EsPrimo-10

EsPrimo: 

Foto de Jekaterina ZamislovaLa 1an-3an de majo 2014 en Jekaterinburgo okazis la 10a printempa renkontiĝo de uralaj kaj okcidentsiberiaj esperantistoj EsPrimo kun la kulturkleriga temo “Kreante, verkante, legante”. Interesa kaj varia programo, aktivaj partoprenantoj, agrabla maja vetero, komforta ripozejo, kreiva etoso de gejunuloj, vivigaj kaj entuziasmigaj spertoj de aĝaj esperantistoj, neforgesebla arto de Mikaelo Bronŝtejn estas karakterizaj ecoj de la pasinta forumo konturinta plurfacetajn aplikojn de Esperanto en la regiona esperantista medio.

Min aparte kortuŝis kaj forte emociis la memorvespero omaĝe al Viktoro Kudrjavcev, kiu mem apartenis al la Organiza teamo de EsPrimo-10 kaj multon faris por inde realigi ĉi tiun projekton en la ĉefurbo de Uralo.

Grandan dankon kaj sincerajn gratulojn al la esperantista klubo “Arĝenta flamo” pro la brila organiza kaj prepara  laboroj.

Vladimir Opletajev (Surgut)


Foto de P@VMi deziras dankegi ĉiujn, kiuj venis kaj aktive partoprenis la plenriĉan programon de EsPrimo-10! De la unua tago , ŝajnas, neniu enuisFoto de Galina Terentjeva. Ĉio estis anticipe pripensita, lerte planita kaj perfekte organizita. La temo de la renkontiĝo estis realigita en ĉiuj programeroj kiuj estis vere logaj, pasis en sufiĉe alta lingvonivelo. Dank’ al niaj karaj organizantoj ni multon eksciis kaj akiris novajn amikojn. Mi ĝojas, ke aperas nova generacio de esperantistoj, kiuj fervore studas la lingvon kaj aplikas ĝin en sia vivo. Ja vera vivo estas kreemo en ago. Apartan dankon mi diras al Raja Kudrjavceva, kiu konvinkis min veni kaj ne eviti ĉi tiun EsPrimo-n.

Dilara Gadirova (Tobolsk)


Karaj partoprenintoj de EsPrimo-10, karaj geamikoj! Mi estis feliĉa vidi vin ĉiujn en Jekaterinburg dum la ĉi-jara printempa regiona renkontiĝo! Tiuj niaj renkontiĝoj estas ne nur ŝanco por la amika interkomunikado, sed ankaŭ la ebleco plibonigi nian lingvoposedon kaj ĝenerale pliriĉigi niajn sciojn. Estis vere bravuloj ĉiuj, kiuj aktive kontribuis al la programo de la renkontiĝo kaj preparis siajn prezentaĵojn, ludojn, koncertajn programerojn! Ĝuste tial la aranĝo iĝis enhavriĉa, varia, interesa.

Kiel homo sportema, mi volas aparte danki Nastja Golovkina pro ŝiaj matenaj ekzercadoj kune kun ni pri jogo, kiuj helpis al ni vekiĝi kaj akiri la pozitivan energion por la tuta tago! Pri Amika Vespero en la dua tago mi memoros kiel pri la plej alloga kaj mirinda dumrenkontiĝa evento kaj pri la memorvespero omaĝe al nia amiko Viktoro kiel pri tre kortuŝa kaj neforgesebla… Por mi persone ĉiuj tri tagoj de EsPrimo-10 iĝis vera festo, plen-plena de la varma etoso, amikeco, kreado. Dankon al vi ĉiuj! Mi atendos niajn novajn renkontojn!

Aleksandra Osipova (Jekaterininburg)

Foto de Jekaterina Zamislova Foto de Jekaterina Zamislova Foto de Jekaterina Zamislova


Foto de Pavel RazbojnikovLa antaŭa EsPrimo-9 pasinta apud Tjumeno, estis bonega. Sed ĉi-foja EsPrimo estis eĉ pli bona! Kaj por mi evidentiĝis, ke alie Foto de Jekaterina Zamislovaeĉ ne povis esti, kiam ni aplaŭdis la tutan organizan teamon dum la solena fermo. Estis brila teamo! Dankon al vi, "Arĝenta flamo", dankon al la glazovanoj pro la bonega ludo "Kio, kie, kiam", sed ne nur pro tio! Mi tre ĝojis denove renkontiĝi kun la amikoj el pli foraj urboj.

Nia ĉarma Nastja Colovkina kun la ventrodanco kaj matena jogumado estis bravulino!

Estis belega komuna koncerto,... kaj multo alia, kio por longa tempo restos en la memoro smiley

Mansur Mamkin (Tjumenj)


Mi partoprenis EsPrimo-n kun printempa ĝojo kaj ĝuis la tutan programon, kie mi povis ĉeesti. Al mi ŝajnas, ke la plej okulfrapaj meritoj de la renkotiĝo estis jenaj: unue, neniu krokodilis (mi persone tion ne aǔdis); due , la etoso estis vigla, kun la varia kaj abunda programo; trie, al la programo ankaŭ kontribuis partoprenintoj el aliaj diversaj urboj, kio ĝin certe riĉigis;  kvare, oni povis havi elekton inter vizitataj programeroj; kvine, la juna genaracio de esperantistoj estis ne nur talentaj, tamen bonegaj organizantoj, kaj tio instigis min pensi, ke Esperanto ne mortos post multaj sekvontaj jaroj; sese, luksaj kondiĉoj kaj manĝaĵo kontraŭ malaltaj prezoj kun teumado tage kaj nokte. Mi dankas ĉiujn organizintojn, prelegintojn, diskutintojn, peĉa-kuĉintojn kaj ordinarajn partoprenintojn pro neforgesebla tempo, kiun mi pasigis dum du tagoj en Jekateriburg. Mi akiris novan impulson por praktiki mian amatan lingvon. Apartan dankon al Raja kaj Viktoro Kudrjavcev sen kies klopodoj kaj laboro EsPrimo-10 ne estus tiel brila kaj sukcesa!

Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagil)


Foto de Jekaterina ZamislovaĈi-foje EsPrimo estis por mi ege streĉa pro multe da laboro pri mia diploma verko. Mi ĝojas, ke malgraŭ manko de la tempo mi Foto de Jekaterina Zamislovasukcesis viziti laŭeble pli da programeroj, kiuj ĉiuj estis tre interesaj, gajaj, neforgeseblaj. Dum EsPrimo-10 plenumiĝis eĉ mia delonga revo partopreni en "ogup"-ludo.

Mi ĝojas, ke nia organiza teamo kaj helpantoj el aliaj urboj faris tiom bonan laboron kaj realigis la tutan planitan programon! La aranĝo vere sukcesis!

Jana Ĥusanova (Jekaterinburg)


EsPrimo-10 estis unu el la plej bonaj de la etosa, enhava kaj organiza vidpunktoj E-aranĝo en mia vivo. Akceptu miajn dankojn kaj admirojn!

Irina Gonĉarova (Odincovo)

Foto de P@V Foto de P@V


Foto de Jekaterina ZamislovaMi dankas la ĉefajn organizantojn de EsPrimo - 10 pro la bonega renkontiĝo! Mi mem la unuan fojon gvidis matenan programereton..  kaj tio estas granda respondeco! Vi (organiza teamo) estas veraj bravuloj! Bravas ĉiuj, kiuj partoprenis en la organizado de la neforgeseblaj tagoj.

Mi tre ĝojis renkonti malnovajn amikojn…Multajn el ili mi ne vidis kelkajn jarojn. Sed baldaŭ venos somero kaj ni denove renkontiĝos!!! Hura!

 Nastja Golovkina (Tjumenj)


Estas agrable vidi, ke Jekaterinburgo estas nuna ĉefurbo de la Esperanta Uralo. Bravuloj!

Doloriga estas la trofrua forpaso de Viktoro Kudrjavcev.

Boris Kolker (Usono)