Aranĝoj

Partoprenintoj de EsPrimo-5

EsPrimanoj-5

1. Arbekova Katerina (Novosibirsk)
2. Birjukov Vasilij (Kamensk-Uralskij, Sverdlovska reg.)
3. Borovikova Viktorija (Tjumenj)
4. Bronŝtejn Mikaelo (Tiĥvin, Leningrada reg.)

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ĵa, 22/05/2008 - 19:38.

Statistiko de EsPrimo-5

 EsPrimo-5, Jekaterinburg, 1 – 4 majo 2008

·  Entute la renkontiĝon partoprenis 74 personoj el 25 lokoj de 3 landoj

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ma, 13/05/2008 - 22:42.

Kiel atingi? Vidu la mapon!

La bazejo “Uktus” (str. Prostornaja 1) atingeblas jene:

  • De la fervoja stacidomo veturi per metroo ĝis la metrostacio "Ploŝĉadj 1905 goda", poste – per la buso N19t ĝis la haltejo "Gonĉarnij", de tie piediri dum 10-15 minutoj ĝis la bazejo.
  • De la fervoja stacidomo veturi per trolebuso N1 ĝis la haltejo "Gonĉarnij".
  • De la fervoja stacidomo veturi per itinera buseto N056 - tra la suda busa stacidomo (haltejo "Avtovokzal") - ĝis la haltejo "Molodogvardejcev" (plej proksima al la bazejo).
  • De la suda busa stacidomo (haltejo "Avtovokzal") veturi per buso N35 ĝis la haltejo "Molodogvardejcev".
 legi pli »




Programo de EsPrimo-5

01.05.08 ĵaŭdo
 

12.00   – Alveno, loĝigo, registrado de partoprenantoj.
14.00   – Tagmanĝo.
15.30   – Konatiĝo kun Aleksandro Melnikov (Rostov-na-Donu). Prelego "Kiel bovido kverkon kornbatis, aŭ La Moskvo-2007-a konferenco pri la propedeŭtika valoro de Eo: faktoj kaj impresoj inter burokrataj karesoj".
17.00   – VIP-prezentoj (Vere Interesa Persono). Georgo Handzlik (Pollando).
18.00   – Vespermanĝo.
19.00   – Solena malfermo. "Amika vespero".
20.30   – Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin).
21.30   – Interkona junulara vespero.
           – Strigumado.
 
02.05.08 vendredo

 

09.00   – Matenmanĝo.
10.00   – Specimena leciono de Aleksandro Melnikov.
11.00   – Leciono por komencantoj.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Lu, 14/04/2008 - 21:46.

EsPrimo-5

01.05.2008 - 09:00
04.05.2008 - 17:00
Azio/Jekaterinburg

   Invito al EsPrimo-5     

    Karaj geamikoj!

    Uralaj esperantistoj invitas vin partopreni la tradician Ural-Siberian regionan renkontiĝon “EsPrimo-5” (Esperantista Primavero) kun la ĉefa temo “Kunagi fervore, inspire kaj kore!”, kiu okazos en la ĉefurbo de Uralo – Jekaterinburg.
 
Kiam okazos?
 
La 01-an – 4-an de majo 2008.
 
Kie okazos?
 
Surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Lu, 03/03/2008 - 09:20.

EsPrimo-4


Afiŝita de PaV Lu, 03/03/2008 - 09:14.

EsPrimo-5


Afiŝita de PaV Lu, 03/03/2008 - 09:10.

Amotago en Jekaterinburg

    
     Ne gravas, ĉu vi estas junaj aŭ junanimaj, jam enamiĝintaj aŭ nur enamiĝontaj - se vi ŝatas festi la tagon de Sankta Valenteno en aparte romantika etoso, neniam preterlasu la belajn Amotagojn en Jekaterinburg.
 
Ĉi-foje la 16-an de februaro la feston ĝuis pli ol dudek dezirantoj etosumi ame, plejparte gaja junularo, inter kiuj estis kvar gastoj el Tjumenj kaj du el Ĉelabinsk.
 

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ĵa, 28/02/2008 - 23:29.

La Malnova Nova Jaro en amika rondo

 

La 12-an de januaro en frosta Jekaterinburg ni ĝuis la varman feston.
Mi ĉiam bedaŭris, ke ne povas renkonti la venon de la Nova Jaro en Esperantujo, kun geamikoj, ĉar laŭ la tradicio ĝi estas festata familie, kaj nur nemultaj el ni ŝatus lasi ĉi-nokte siajn proksimulojn. Sed, feliĉe, en Uralo ekis nova ĝojiga tradicio – kune festi la unikan "rusian" feston – venon de la Malnova Nova Jaro (laŭ Julia kalendaro) – jam en E-familio! Pasintjare ni "provludis" tion en la malvasta amika rondo triurba, kaj la rezulto estis tiom neforgesebla, ke nun ni decidis organizi jam komunan festadon.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Sa, 23/02/2008 - 22:02.

Zamenhof-festo en Jekaterinburg - heroldo de la Nova Jaro

La populareco de Zamenhof-tagoj en Jekaterinburg kreskas de jaro al jaro: ĉi-foje la festo kunvenigis la 15-an de decembro jam rekordan kvanton da partoprenantoj – 40 personoj el 5 urboj, kio igis ĝin vera regiona renkontiĝo! Aparte menciindas entuziasmige amasa veno de geamikoj el Ĉelabinsk (6 personoj) kaj Niĵnij Tagil (5 personoj) – ja en ambaŭ teamoj estis novicoj. Kiel ĉiam, ne mankis tjumenanoj. Tre ĝojigis min apero de rarega gasto el Miass Aleksej Fomin, kies kantadon la nuna urala E-generacio, ve, eĉ ne konas pro lia longa foresto en Esperantujo.

 legi pli »


Afiŝita de Galina Ĵa, 21/02/2008 - 23:35.


Afiŝita de PaV Ve, 22/02/2008 - 12:15.

Syndicate content