Amotago en Jekaterinburg

    
     Ne gravas, ĉu vi estas junaj aŭ junanimaj, jam enamiĝintaj aŭ nur enamiĝontaj - se vi ŝatas festi la tagon de Sankta Valenteno en aparte romantika etoso, neniam preterlasu la belajn Amotagojn en Jekaterinburg.
 
Ĉi-foje la 16-an de februaro la feston ĝuis pli ol dudek dezirantoj etosumi ame, plejparte gaja junularo, inter kiuj estis kvar gastoj el Tjumenj kaj du el Ĉelabinsk.
 

Jam la komenco de la festo agordis la animojn lirike – la venintojn renkontis per ĉarma muzikado kaj tuj dancigis speciale invitita juna klarnetisto. Estis tiom agrabla surprizo!
 
Poste ni daŭrigis la novjaran "vojaĝadon" ĉirkaŭ la Tero kaj konatiĝis kun la historio de la Tago de ĉiuj Geamantoj, kun la festaj tradicioj tra la mondo – ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Japanio, Aŭstralio kaj eĉ Afriko, eksciis, kion oni donacas al siaj amatoj en diversaj landoj kaj kiujn aŭgurojn pri amo kaj onta geedziĝo havas.
 
Se pasintjare estis aranĝita speciala "Angulo de kisoj" por agrabla praktikado, ĉi-foje kisoj jam estis plenserioze enprogramitaj ankaŭ teorie – Saŝa kaj Arina prezentis al ĉiuj diversnaciajn kismanierojn, nu certe ne sen ekzemploj! Smiling
 
Kiel agrabla saluteto el la pasinta somero estis aro da diverskoloraj aerbalonetoj – en RET-07 dum la kortuŝa adiaŭa ceremonio ĉiu lanĉis sian baloneton flugi en ĉielon kun alligita plenuminda deziro, kaj jen sojle de la printempo ili kvazaŭ revenis al ni, jam kun amaj bondeziroj ene.
 
Gajajn ludojn sekvis fotado en romantika flora krono, dancado, amikumado kaj amindumado... kaj en tiu ĉi festa vertiĝo eĉ "Arĝenta flamo" perdis kelkon da literoj kaj jam nomis sin – "Arĝenta amo" Smiling
 
Kronis la vesperon elekto de "Valenteno" kaj "Valentina" de la festo. Tuj post la veno ĉiu ricevis ruĝan rubandon, ligendan al la pojno de preferata persono. Tiamaniere ĉe la festa tablo kiel "Valentina" estis tuj elektita Nastja kun tri rubandoj, sed al la rolo de "Valenteno" samrezulte pretendis eĉ tri viroj. Nastja ne povis elekti inter ili, kaj decidis... lasi al si ĉiujn tri! Smiling
Verdire, eblas nur ĝoji, ke la preferoj estis tiom diversaj – ja preskaŭ al ĉiu bonŝancis ricevi la rubandon kaj, do, adoranton, almenaŭ por ĉi vespero Smiling
 
Estis ĉarma festo! (dankon al Raja, Arina, Saŝa, Katja, Sveta k.a.)
Kaj spite al la daŭranta urala vintro mi ŝatus kredu kune kun Brunŝtono, ke
 
"...la printempo nova ne hezitos eki
post bizara tag' de Sankta Valenteno,
alvokante nin vekiĝi, vanti, peki."
 
Ni renkontu la printempon!
Antaŭen, nin atendas nia "EsPrimo"!

Galina Terentjeva (Ĉelabinsk)
 

         


Afiŝita de Galina Ĵa, 28/02/2008 - 23:29.

Afiŝi novan komenton

  • Web page addresses and e-mail addresses turn into links automatically.
  • Allowed HTML tags: <a> <em> <strong> <cite> <code> <ul> <ol> <li> <dl> <dt> <dd> <img> <br> <p>
  • Lineoj kaj alineoj aŭtomate rompiĝas.
  • Each email address will be obfuscated in a human readble fashion or (if JavaScript is enabled) replaced with a spamproof clickable link.
  • You may insert [hidden]text[/hidden] into your text.
  • You may quote other posts using [quote] tags.
  • Textual smileys will be replaced with graphical ones.
  • You can use BBCode tags in the text. URLs will automatically be converted to links.
  • Konvertas surogatajn skribojn al cxapeligitaj literoj.
    Transskribaj stiloj de literoj:
    ch-stile ch gh hh jh sh u
    c^-stile c^ g^ h^ j^ s^ u^
    ^c-stile ^c ^g ^h ^j ^s ^u
    cx-stile cx gx hx jx sx ux
    Esperanto ? ? ? ? ? ?

Pliaj informoj pri formatado (anglalingve)

CAPTCHA
La demando celas kontroli, ĉu vi estas reala vizitanto kaj por preventi aŭtomatajn spamajn entajpojn.
Image CAPTCHA
Kopii karaktrojn/signojn (observante majusklecon/minusklecon) el la bildo.